Выбрать главу

La kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis kaj eĉ aprobe li balancis la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris demandon. Petroff tradukis.

— Kie oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de London, se la popolo parolas alian lingvon?

En Mihok vekiĝis la propagandisto.

— Ĉie! En ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj konvinkiĝu, kiu valoras pli: via amerika dialekto aŭ nia klasika angla lingvo?

Potroff denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope vizitos la urbon.

Mihok sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie ĉiudimanĉe amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo mem.

Mihok zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis la diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la vizitantojn, Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

— Jen turko, alparolu lin! Jen polo, alparolu ŝin. Jen ĥino, alparolu lin! Jen japano, alparolu lin!

Petroff havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis komprenata de ĉiuj. Male lia akompanato, ĉar escepte du amerikajn soldatojn neniu komprenis lian "dialekton". Li estis devigata rekoni, ke la "aristokrata" angla lingvo superas la popolan.

Kaj Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon de leŭtenanto Petroff, kiu pro la neklarigebla sento forgesis pri ĉio ĉirkaŭ si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon... Tiel instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma samideano.

Tamen la fino de ĉi tiu historio ne estas tre kontentiga. Mihok, kiel bona katoliko. du jarojn laboris por la kandeloj, promesitaj al Sankta Antonio kaj dum tiu tempo la belegan modpupforman Rozinjon edzinigis lia kolego. Tiam li riproĉis iomete Sanktan Antonĉjon, sed kiu scias, ĉu ne la sanktulo savis lin el tiu infero, en kian la alia falis. Ni scias nur, ke Mihok restis sola kun La revo ,,fondi la In-Tu-As-Es-Ta-He"-n kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo.

PASERO STULTA...

Al mia amiko Nikolao Hohlov

Frosta artmetiejo. En angulo — mizerfrapita knabineto. En la manoj, ruĝaj pro la frostokruelo, ŝi tremante tenas sukerkorbon. Ŝia timema rigardo saltadas sur la duonpretaj pentraĵoj, senbildaj kadroj. La multflikitan ĉifonŝalon ŝi tirpremadas sur si. Ŝia altrudita trankvilo nur tiam ripozas, kiam la pentristo forturnas de ŝi sian liniserĉan alrigardon.

— Nur senmove etulino! Nur senmove! Se vi lacas, diru...

La timhezitaj okuloj jeson palpebrumas. Ŝi komprenis.

Triope ni silentas: la pentristo, la modeleto kaj mi. La artisto inspirite laboras. Dubo kaj espero pri la sukceso marteladas en lia brusto. La koreton de la griza modelo ĝojvarmo karesas. Ŝi pensas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, patrinlaŭdo... Eĉ morgaŭ ŝi devos veni. Ho, se la bildo estus preta — neniam!

Mi ne povas vidi la sinvendantan mizeron, per kiu la plenŝtopita ventro akiras aŭreolojn. Forturanante min mi rigardas tra la fenestro... Jen, la unua neĝo jam falis. Blanka bruo de miliardoj de neĝflokoj konfuzas la vidpovon. Harmonion vekas en la animo tiu ĉi blindiga blankeco. La vaga vento veadas en la kamentubo. Frostotremo kuras en la membroj. Mi prenas mian pelton, sidiĝas al la fenestro, rigardas la neĝkovritajn tegmentojn, dancantajn telegrafdratojn... Paseroj sidas sur ili.

Nebulo de zigzagaj pensoj alŝvebas al mia cerbo. Sonĝon mi vidas kun streĉitaj okuloj. La Vintro-avĉjo frapas ĉe la pordo de mia animo, portas fabelojn en sia sako kiel antaŭ longa longa tempo, kiam mia rido ankoraŭ ne maskis korvundojn... La okuloj eklarmas. Doloro pro brilo...

Mia fantazio koketas; la frostan artmetiejon ĝi aliformas — varma hejmo. La ĉifonoj falas de la eta modelo. Antaŭ mi staras kun libroj en la mano — kial promeso pri bela estonteco — mia filineto. Ŝi flateme premas sin al mi, kisas mian vangon.

— Paĉjo, fabelu iom! Fabelu, kara, ĉar panjo ne scipovas...

Dolĉe muzikas la infanvoĉo... longe... longe... Mi alrigardas. Svelta, altstatura virino zorgetadas ĉe la tablo... Jes, la posttagmeza teo... Tuj!... Renkonto al rigardo. Sunradia ĝojo paralizas la sobrecon. Ŝiaj haroj — sunoro, la okuloj — mem la firmamento. En tiu ĉi profunda bluo iam mi enterigis mian unuan perfiditan amon... Eĉ nun ŝi aspektas tia, kia ŝi estis. La rememorado banas la amatan en fonto de la eterna juneco... La vizio ŝercas. Mi forgesas, ke tiu ĉi virino ne estas — mia edzino. Printempo ridas nun en la aŭtuno kiel iam aŭtuno ploris en la printempo.

— Fabelon vi volas, filinet'? Ĉu pri Ilonjo, la feino aŭ pri la blanka elefanto?

— Fabelon pri la eterna printempo!

La fantazio koketas plu... En la forno brubruas la fajraĵo. Ĝia lumo vestas la ĉambron en diafanan ruĝan vualon. Al mia sino apogas sin la infano, sur skabeleto ĉe la piedoj sidas la virino. Du paroj da okuloj kun naiva atendo fiksiĝas je mi.

— Uf! Ekiru, Pegazo! Nub' ĉedorse, nub' ĉenaze, flugu kun mi perpegaze! hip, hop, estu mi, kie mi volas!...

Sed hodiaŭ la Pegazo estas tre laca, sintrene trotas sur la vojo de l' Fabellando, ŝarĝon havas sur la dorso. Ĝiajn flugilojn la vivo mem subpremas kaj nun ĝi paŝe amblas-stumblas. Kie ĝi haltos — mi ne scias...

*

Trans la blua montaro estas vilaĝeto, modestaj lignodomoj, pimpa1 lignopreĝejo. Antaŭ la dometoj sidadas blankkufaj avinjoj, grizbarbaj labormuelitaj kamparanoj. La vespera sonorilvoĉo alitone sonas, ne kiel ĉe ni. Ĝi imitas la subfenestran amindumadon de junaj geamantoj.

Ĉi tie okazis antaŭ longa longa tempo, mi eĉ ne memoras kiam, ke la paseroj de la vilaĝo kunvenis por babiladi. Ili sidis sur la telegrafdratoj ĉirkaŭ unu stango. La aŭtuna vento skuis, balancis la dratojn, sed la paserkompanio firme tenis sin. Facile por ili! Ilia prapatro estis fama ŝnurdancisto en la kortego de la Blanka Aglo. Poste li kreteniĝis. La posteuloj heredis nur lian arton kaj senmoralan karakteron. Ili estas la klaĉantoj kaj tromemfidaj ventkapuloj de la birdaro. Ĉiun paserovon ili konsideras strutovo, mortĉikanas inter si la filojn de la agloj, okupas fremdajn nestojn. Ŝovinistaj demokratoj aŭ demokrataj ŝovinistoj laŭ dikto de la oportunismo. Jen ili.

Mirinde, nun ili silentis, la kapetojn turnadis al la stangopinto. Tre aĝa, blankveŝta forkvosta hirundo sidis tie. Li estis senforta, lace spiretanta agonianto. Kun vitriĝantaj okuloj li rigardis al sudo. Liaj kamaradoj jam forflugis, eble ili ripozas nun ĉe la unua piramido.

Fi-statura griza pasereto flugis al li. Per bonintenca kvit-kvivit li konsolis la orfan forlasiton. La hirundo perokule taksadis la pasereton.

— Eta pasero, vi ja ne povas kompreni kion signifas vidi neniam plu la landon de l' Eterna Printempo.

— Lando de l' Eterna Printempo? Ĉu ekzistas tia?... Vere, vi hirundoj estas mondvagantoj, vi konas la teron kiel la homoj.

— Eĉ pli bone. La libro de l' naturo ne kaŝas sekreton antaŭ ni. La homoj ankoraŭ ĉiam serĉesploras la ŝtonon de l' saĝeco.

— Ĉu vi scias, kie ĝi estas?

— Jes.

— Kie?

— Ne estante materio do sur la tero — nenie, en la animo — ĉie, ĉar ĝi kuŝas sur ties fundo. Komprena boneco kaj Direkono estas la ŝtono de l' saĝeco.