Выбрать главу

— Strange, kaj ili ne trovas ĝin?

— Ne, ĉar ili ne volas trovi ĝin. La unuan ili timas pro la egoismo, la duan por ne perdi la tronon, sur kiun ili metis sin.

— Mi volonte serĉus ĝin.

— Iom laciga.

— Mi estas juna kaj persistoforta.

La hirundo taksadis en si la valoron de la pasero, vidis ardan entuziasmon en la etaj okuloj kaj ekmeditis. La postlasota heredaĵo konsistas nur el sonĝoj, kiujn estus bone donaci al ĉi tiu ĉiutaga animo. Almenaŭ ĝi havu ion, ĉar li estas ja tiom senhava. La sonĝoj plibeligas la vivon.

— Nu aŭskultu! — li decidis. — Konsiderindaj estas tri aferoj.

— Mi estas preta.

— Unue, vi devas lerni la arton de silentado.

— Ah facile! Silenti mi ja bone povas.

— Eraro! Silenti tiel, ke oni pensu vin stulta — ne darfas. Via silento estu signifplena kaj la parolo — enigma.

— Kaj due?

— Trovu la malon de ĉio. Tio gvidos vin al la perfekta ekkampreno.

— Kaj trie?

— Rekono de Dio.

— Ĉu vi konas Lin?

— Li estas la perfekta Sekreto, kiu estras. Por koni Lin vi devas simili al Li.

— Ĉu vi similas al Li?

— Ĉiu estaĵo similas al Li ĝis ne volas egaliĝi kun Li. Posedi Liajn sekretojn signifus nian mempereigon.

La paseroj kunŝovis la kapotojn kaj per laŭta kvitkvivit protestis: parolo sansaĝa kvit kvivit kvit... Ili ciuj forflugis. Nur la fistatura griza pasereto restis. Jam ne scivolo retenis lin... Io alia. Li ne povis bapti la senton, ĝi vivis sennoma.

— Hirundavĉjo, kiel vi opinias pri socio de mia raso?

— Nek socio, nek raso vi estas. Se tiom vi vagados kiel mi, tiam vi ekscios, ke la eksteraĵo estas vesto de la karaktero. Nian socion formas la tuto de la birdoj. Same estas en la socioj de mineraloj, vegetaĵoj, skaraboj, amfibioj, mambestoj kaj la homoj.

— Ĉu inter homoj ankaŭ tiel?

— Nur tiel! Ĉe ili la vizaĝo estas la karaktervesto.

— Kaj se ili portas birdoplumojn? La hirundo kontraŭvole ridpepetis.

— Demonstracio pri simpatio al la pajlocerba struto aŭ al la vanta paradizbirdo.

— Post paŭzeto la pasero ekĝemis.

— Pli bone esti homo ol birdo!

— Multaj homoj dezirus birdiĝi.

— Senprudente, ĉar esti birdo ja ne bone...

— Ĉu ili povas scii kio doloras al ni? Ankaŭ vi ne konas la homajn dolorojn. Iru en la mondon! Suferu, ĉar vi volas vidi kaj suferu, ĉar vi lernis vidi. Doloro estas la majstro de l' animo. Ĝi estas ĉiam sama, nur la kaŭzo pruntas al ĝi falsan nomon. Se multe vi suferis pro la vido, tiam al la ŝtono de l' saĝeco kondukas klara vojo. Ĝin faros luma via memo, kiu sen trotakso estimas sin, kaj via komprena kompato, kiu hontigas neniun, sed respekton akiras.

— Ĉu mi trovos ĝin?

— Jes, sed atentu, ĉar en larmoj de sinkompato fortiĝas la egoismo, kiu polvigas la ŝtonon de saĝeco... Nun ekflugu!

— Kiudirekte?

— Alsude! Kie la maro bluas pli ol la ĉielo; kie gondoloj glitas super la ondoj, mandolino lulas, geamantoj amflustras — tie estas la pordo de la Primtempolando...

La pasereto ordigis sian plumaron, ekflugis alten. Ankoraŭ unu lasta adiaŭ kvivit kaj li malaperis ĉe la suda horizonto... La blankveŝta forkvosta hirundo lace rigide agoniis plu... Frosto kaj vento forpuŝis lian kadavreton de sur la stangopinto...

*

La pasero flugis super kampoj, montoj. Se dumvoje li haltis por ripozi, tuj ĉirkaŭsidis lin la vilaĝaj paseroj. Li rakontis pri sia vojo, pri la lando de l' Eterna Printempo, pri la ŝtono de l' saĝeco. Ili aŭskultis, sed ĉe la fino juĝis pri li eksplodanta mok-kvivit: pasero stulta kvit kvivit kvit!... Neniam plu li rakontadis. La senklerulo estas nekredema, per mokrido maskas sian stultecon.

Foje la vesperiĝo atingis lin ĉe urbo. Vento balais la polvon de la stratoj. Tien-reen li flugetadis de tegmento al tegmento, ĝis fine trovis ŝirmejon en forlasita hirundnesto. Ekdormis... Laŭta kvit-kvivit vekis lin. Urba pasero, dikkapa kaj grasa, saltetadis sur la nestorando.

— Kvit kvivit, impertinentulo, vi okupas fremdan hejmon. For el mia nesto!

— Permesu ripozon! Daŭre mi flugis, daŭre mi flugos...

— De kie vi venas?

— De la blua montaro, kie pacemaj homoj loĝas en la lignodomoj kaj sur la kampo pompas lekantetoj. Via nesto estas komforte granda, permesu ripozon!

— Pacemaj homoj, lignodomoj, lekanteto... Ah, pasero stulta, kial vi forlasis vian hejmon? En la urbo ni tre mizere vivaĉas, nutraĵo mankas kaj ni fastas.

— Vi ne aspektas tro fastanta...

— Vi eĉ insultas?! Ĉi stulta vilaĝa pasoro, for... for!

— Indulgu min!

— For el mia nesto!

Li kolere blovis sin kaj elpuŝis la pasereton, pepantan por dumnokta ripozo. La laca migranto spiretante flugis sur ornamfiguron de pordego. Antaŭ la pordego staris senĉapele, almozpete du mizeruloj. Unu estis ostvanga pala knabo, la alia — sortmuelita kadukulo. Ili mute etendis la ĉapelojn al la frake vestitaj alvenintoj, kiuj preterkuris ilin. Uf, uf al la balĉambro!... Aŭtomobilo vojaĝanto ne rimarkas la truon sur ŝuo de piediranto. Nur kelkaj modpasinte kostumitaj gastoj faligis kompatgroŝojn en la ĉapelon de la knabo.

En la domo muzikis la "ĝis tombo ni ne mortos!", sur la strato ploris la ,,nenihavo". La ostvanga pala knabo kalkulis siajn groŝojn, poste turnis sin al la samsortano, kiu apatie rigardis en la ĉapelon. La knabo ĵetis la duonon da sia almozaĵo en la helpkriantan ĉapelbuŝon... Ili dudirekten iris for.

La pasereto miris. Strange... strange... Li estis ankoraŭ tro juna por scii, ke la kompato, helpemo estas nur en la trezorejo de mizeruloj. Li cerbumadis, ek- kaj ekstreĉis sian etan menson kaj poste ekdormis.

Ankoraŭ eĉ ne krepuskis, kiam la migranta pasero denove ekflugis. Ankoraŭ la urbo sonĝis en sia nerva dormo, kiam li preterflugis la trian vilaĝlimon. Apenaŭ ripozante li flugis tri tagojn, tri noktojn.

*

Dum la kvara mateniĝo jen surpriza panoramo elnebuliĝis sub li. Foliaro verdis sur la arboj, centkoloran flortapiŝon havis la kampo... Nur pluen!...

Super arbara erikejo li ŝvebis. Meze rapidkura rivereto fluis.

— Necese ripozi... mi trolaciĝis — li pensis kaj alteriĝis sur arbetaĵon.

Alaŭdo kantis ĉe la nublimo. La paserkoron plenigis nekonata sento.

— Kvit kvivit kvit, belege vi kantas... kvivit kvit, nu ankoraŭ iom!

La bardo de la birdoj per subita larĝa spiralo flugis sur najbaran branĉon, kompateme pepetis.

— Pasero, flikvesta pasereto, ĉu delonge vi flugas?

— Jes, de la blua montaro.

— Laŭfame mi konas ĝin.

Paŭzeto. La pasero timeme, respektplene komencis la parolon.

— Vi estas poeto, kantu pri mia patrujo!

— Poeto laŭ mendo versfari ne povas.

— Via plumaro estas griza, eble eĉ pli ol la mia.

— Eĉ la grizeco brilas. Ĝi estas kiel la kruda diamanto. Facetu ĝin kaj iĝos brilianto.

— Mi aŭdis, la poeto portas multkoloran veston, franĝbutonan kapornamon.

— Pri histriono vi parolas. Verdire, inter ili estas bagatela diferenco. Ambaŭ donas la plej valoran de sia memo. La poeto vagabonde mensogas; la histriono mensoge vagabondas. Jen!

— Mi ne komprenas. Kiu estas do poeto?

— Kiu vidas en la nenio kaj preterkuras la realon; manĝas fiktivaĵojn kaj miras, se lia stomako murmuras.

— Stranga difino... sed mi rememoras, hirundavĉjo diris: la parolo estu enigma... Kiel vi faras?

— Mi ludas kiel infano. La penso estas sapveziko. Mi blovas ĝin. Ĝi ekflugas, kolore brilas kaj krevas, se trograndiĝis. Ne domaĝe, mi blovas ĉiam pli novan.

La pasero enprofundiĝis, la alaŭdon tedis la silento.

— Kien!

— Mi serĉas la landon de l' Eterna Printempo kaj la ŝtonon de l' saĝeco.

— Revemulo... ankaŭ mi serĉis ilin.

— Kaj vi ne trovis ilin?

— Ne.

— Verŝajne ne ĝustan vojon vi sekvis. La unua situas en fora sudo, la dua nestas en fundo de la animoj.