Выбрать главу

— Mi serĉis ambaŭ en la animoj. Mi trovis Eternan Vintron kaj — silikon... Ne perdu esperon! Mi ne estas saĝulo. Post vesperiĝo vizitu la saĝulojn de la arbaro.

— Kiuj ili estas?

— La gufoj.

— Kie ilia loĝejo?

— Trans la erikejo sur rokpinto en la kastelruinoj. Laŭ propra aserto ili estas la doktoroj de l' ĉioscio.

— Mi timas ilian mokon.

— Saĝulo mokas nur saĝulojn. Ĉiu diras la samon kaj estas tiom naiva, ke post ŝanĝo de la vortĉifonoj li pensas: jen ankaŭ la senco aliiĝis.

— Vi estas bonvola al mi, donu konsilon!

— Min opiniante bonvola vi petas konsilon, sed ĉu vi ne pensus min malica post la konsildono?

— Kion vi konsilas?

— Nenion, ĉar mi komprenas vin. Vi malsatas kaj estas enamiĝinta... Naiva vilaĝa pasero vi estas.

— Jes.

La pasero sinforgese reve rigardis antaŭ sin. La alaŭdo deflanke palpebrumis al li, lia beketo milde klaketis.

— Naiva pasero vi estas... pasereto...

— Jes.

— Tamen vi estas bela. Ne laŭplumare, sed laŭanime. Vi ne estas por tiu ĉi mondo... vi pasero... vilaĝa pasereto...

— Jes.

— Je sonĝoj vi flugas, sopiras la scion, sentas kaj silentas... vi naiva pasereto...

— Jes.

— Ĉu mi kantu?... Nu aŭskultu!

Sun' rakontis al stelaro,

al la tero — firmament',

la sekreton en arbaro

al mi flustris varma vent'

la sekreton pri la dio,

kreoforto, reĝpotenc',

kion portas en si — ĉio,

ĉar ĝi estas senc' — esenc';

semo, ĝermo, vivovarmo,

zorga varto, arda flam',

sinofero, rido, larmo...

Dio estas: mem la am'

— Dio estas amo... tiel vi diris... ĉu ne? Hirundavĉjo alimaniere klarigis... Dio estas la perfekta Sekreto...

— Bone, bone... sed la kanto... ĉu ĝi plaĉis al vi?

— Se Dio estus nur sento kaj nenio pli, tiam...

— Sed la poemo?... Ĝi estis bela... ĉu ne?

— Bela... bela, sed diru, mi ne komprenas... se Dio estus... se nur sento, kiu...

La alaŭdo kun silenta kolereto rigardis la grizan migranton, kiu tiel ofendis lian poetan vantecon. Antaŭ la forflugo li alĵetis riproĉe

— Tamen vi estas nur stulta vilaĝa pasero!...

*

Arĝentradian sonĝon kribris la luno. La arbaro mutiĝis. En denso de arbetaĵoj ekbrilis miliardoj da steloj. Lanternoj de la arbaro: lampiroj. La birdoj trankvile spiretante ripozis kaj la kunplektiĝinta foliaro varte gardostaris dum ilia dormo.

Duboj turmentis la paserkoron, ili ŝancelis la firman fidon. Ĉu vere ne ekzistas la lando de l' Eterna Printempo, nek la ŝtono de l' saĝeco? Kaj Dio? Ĉu Li estus efemera sento? Ĉu efektive li flugpelas nur fremdajn sonĝojn?... Naiva pasereto, li ne sciis, ke oni oferas sin ĉiam por fremdaj sonĝoj.

Novajn vortojn portis la noktmeza vento. De la rokpinto venis alvoko kante ondiĝanta.

"Huhuhuu! huhuhuu...! Kompreni misterojn signifas: vidi en la nokto senstela. En taglumo erarvagantoj, venu al ni kaj vi estos vidantoj!"

La gufoj, la saĝuloj de la arbaro vokis lin. Jam li estis ekflugonta, kiam novaj duboj vekiĝis... Se eĉ tiuj mensokonfuze mensogos? Vanteco de saĝulo kaŝas sian nescion en bombastoj.

La vento ree portis al li la alvokon... Lia koreto treme frapetis. Ankaŭ li bezonas lumon por vidi... klare vidi... Vidi!... Forflugante li ne aŭdis, ke sur supro de betulo lamente grakas multjara korvo: gra!... gra!... vane!... vane!...

Sur rokpinto staris la fortikaĵruino. Tra la embrazuroj, oscedantaj fenestroaperturoj filtriĝis la lunradioj. Ŝajnis, kvazaŭ inter la ruboj dancus menueton la reviviĝintaj prauloj. Ombrofiguron ritme riverencis, kliniĝadis... La gufoj.

Monstre granda plumorela gufo sidis en la mezo. Ĉirkaŭ li dancis menueton trupo de gufoj, strigoj. La pasero singarde flugis sur korniĉon, tiris sin en la ombro, atendis... aŭskultis...

La granda gufo legis surkrustan skribon. Sur la krusto de arboj estas skribo: hieroglifoj de la Tempo. La aliaj atentis, nur unu korpulenta vesperto embarasis senĉese la silenton de la scivolo.

— Demando: kio plikuras, ombro aŭ lumo? Onidire ili egalas, ĉar ombro kaj lumo kune aperas. Tamen, kie lumo estras, samloke la ombro forestas, ĉar lumo ne havas ombron, ombro lumon ne. Sed kiu scias? Se ombro antaŭas, tiam lumo sekvas kaj ombro de l' ombro estas lumo; se lumo antaŭas, tiam ombro sekvas kaj jen — la lumo havas ombron. Sed kio ili estas esence? Ĉu materio aŭ optika trompaĵo. Kapti ilin — ne eble. Se ne materio, kiakaŭze ni vidas ilin? Ĉu optika trompo? Se jes, tiam trompiĝo de okuloj naskas ilin kaj ekzistas nek ombro, nek lumo. Jen pruvo: la ombro por ni — lumas, la lumo ombron donas.

— Via stulta saĝo bone imponas... Jen la sola fakto — rimarkis sarkasme la vesperto.

— Silentu, saĝa stultulo! Ni do komencu la diskuton...

— Ĉe la fino vi komencu por esti tute proksima al komenciĝo de fin' de l' finoj!

La paseron tedis la vortbatalo. Obtuza doloro peziĝis al lia cerbo. Kun timema kvit-kvivit li salutis la saĝulojn de la arbaro.

— Kvit kvivit! Mi venis al vi.

— Kiu vi estas?

— Pasero de la blua montaro.

— Via deziro?

— Mi serĉas la ŝtonon de l' saĝeco kaj la landon de l' Eterna Printempo.

La gufetoj longe interkonsilis kaj fine unu el ili ekparolis.

— Posedi la ŝtonon malfacile, ĉar aksiomo estas ĝi, kion nur saĝulo povas trovi.

— Ĉu vi posedas ĝin?

— Memkompreneble! Egoismo nutras sin per altruismo... Jen!

— Ne trafe... ne trafe! Aŭskultu la mian! — kriis strigo el iu angulo. — En egoismo estas la forto.

— Tute fuŝite! Jen la mia! — fanfaronis unu gufeto — La forto mem estas egoismo.

— Sufiĉas! — dignoplene ordonis la granda gufo — La ŝtonon de l' saĝeco havas — mi. Ĝismorte mi posedos ĝin kaj vane vi serĉos aliloke. La vesperto malice ekrikanis.

— Pasereto, la ŝtonon tiu havas, kiu mistifikas sin pri ties posedo. Simile agu kaj vi ne devas serĉi plu.

— Kaj la lando de l' Eterna printempo? — kuraĝperdinte pepetis la pasero. — Ĉu mi trovos ĝin?

La granda gufo aŭgurtone deklaris.

— Se tiel senprudente vi flugos plu, baldaŭ vi alvenos.

Momenta teruro paralizis la koron de la pasereto.

— Ĉu mi devas morti?

Muteco respondis. Eĉ la rikanema vesperto silentis, sole la teruro tamburis en la eta koro. Li ekŝanceliĝis pro la penso, sed obstine denove ripetis.

— Ĉu mi devas morti? kaj tiam mi trovos ĝin? Plenblovis sin la granda gufo kaj la okulojn turnante al la plej nigra punkto de la plafono piatane respondis.

— De kie venas tiu blindiga helo, tie estas la lando de l' Eterna Printempo. Surtere ne. Graco de Dio donacas tion.

La vesperto ironie kaŝridadis.

— Jen la lasta forumo, kiu maskas vian limigitecon.

— Kaj kio estas Dio?

La pasero faris sian lastan demandon. La vesperto difinis.

— Por homo — senkorpa tirano; por birdo — senflugila aglo: suvereno, kiu estas ĉie kaj nenie, vokite ne venas, neatendite vizitas.

— Sufiĉas! — kriis la plumorela gufo. — Ne aŭskultu lin! Dio ekzistas, ĉar Li estas diskutata.

El la vesperto senbride eliĝis la mokrikano kaj longe nehaltigeble ridaĉis. La eta pasero trompite ĉirkaŭrigardis.

— Verŝajne mi perdis vojon. Mi venis en groton de rabistoj. Vi prirabis min, forprenis miajn sonĝojn, kruele montris, ke la tero estas dezerta kaj la ĉielo — malplena...

La gufo restis konsekvence rigida filozofo.

— Kiu nutras sin per steloj povas fariĝi kontenta, sed satigita neniam.

— Trafite! — aprobis unuafoje la vesperto. — La scivolo estas manĝema kaj fine forglutos eĉ sin mem... Pasero, vi plaĉas al mi. Por konsilo vi venis, mi donos ĝin. Vivu kiel papilio finĝuanta la unutagan vivon. Jen la signo, kiu klare deklaras la du ekstremojn: grandiozecon de la kreo kaj atomecon de la ekzisto.