La pasero silentis. Lia rigardo terurite fiksiĝis al la plumbinoklaj gufokapoj. Ili ŝajnis nudaj kranioj, de kiuj la manoj de la Morto jam forkaresis la karnon, kaj nun ili semkompate rikanas el ombraj profundoj de la ŝimaj anguloj... En kripto li estas kaj tiuj estas mortintoj, timantaj la lumon, la sunbrilon, la vivoveron. Nur la luno vidas ilian dumnoktan fantomadon... Lian timon forpelis subita emociiĝo, en kiu renaskiĝis lia fido. Kortuŝite li adiaŭis.
— Vi ne vivas ja... kompatindaj mortintoj...
La pasereto forflugis kaj la grandkapaj gufoj kapbalance konstatis: ' pasero stulta... vilaĝa pasereto..."
Densa fulgodora nebulo eterniĝis dise. La griza migranto flugis al sudo... Sur supro de betulo la korvo lamente grakis: gra!... gra!... vane!... vane!
*
Jam la kvaran fojon ridetis la aŭroro, kiam la pasero rimarkis en la fora bluo grandan akvon. La sonĝo komencis efektiviĝi. Jen la granda akvo: la maro, blua kiel la ĉielo. En lia animo jam vibris mandolinsonoj.
Kiam la ardanta sundisko atingis la horizonton kaj estingiĝis en la maro, li alvenis al insulurbo. Lando de mirakloj. Inter mil rebriloj de iluminataj fenestroj naĝis la luno sur la akvo. Muziko. Torĉoj. Lampionoj. Aklamaj barkaroloj. Glitas gondoloj... Mandolinsonoj kaj sinforgesaj geamantoj... feliĉo... printempo... multe... tre multe da printempo... Jen li alvenis.
— Kvit kvivit kvit. Kvit kvivit kvit!!
Li flugis al gondolo, senbrue glitanta. Muskola forta knabo solene manipuladis la remilona. La gondolo estis nigra, ĝian lampon vualis nigra tulo. Funebre vestita virino ploregis super florkronita ĉerko.
La pasero flugis sur la ĉerkon kaj subite la ĝojkvivit haltis en la gorĝeto, la flugiloj inertiĝis. Doloro kunpremis la paserkoron, fatala trompiĝo. La funebra vidaĵo rompis lian tutan energion... La knabo rimarkis la birdeton, provis fortimigi, deflugigi lin, sed la laca migranto estis mizere senforta kaj eĉ movi ne povis sin.
Subita furoro ekflagris en la knabo. Riĉan mortinton li portas hodiaŭ, oni bone pagis kaj krome sekvos la trinkmono... Per la remilo li puŝis la birdetan en la maron.
— Eĉ la homan funebron ci ne respektas... pasero stulta?!
Formorta ve-kvivit kaj la ondŝaŭmoj kunfrapiĝis. Sur la nigra gondolo la muskola forta knabo solene manipuladis la remilon...
*
Finita la fabelo. Kun mieno de trompiĝinto rigardas mia filino. Mi karesas ŝiajn vangojn.
— Nu, ĉu plaĉis al vi la fabelo?
— Plaĉis... plaĉis... sed diru, paĉjo, ĉu la knabo ricevis multe da trinkmono!
Pardondona dolora rideto kurbigas miajn lipojn. Kompreno estas rikolto de la animo. Mi ne havas bonŝancon. Mi fuŝsemadis. Sed ne... ne tute... tiuj larmoj en la okuloj de la virino kompensas la avaran rikoltaĵon... Ŝi ame, tre konsente premadas mian manon... longe... longe...
... kaj mi ekskuiĝas. La pentristo staras antaŭ mi. Mia mano en la liaj kaj li kompate rigardas min.
— Kial vi larmas?
— Nenio... nur la neĝo... la neĝo konfuzis mian vidon...
— Jes... mi scias... la neĝo. Nu, venu kaj trinku tason da teo.
Daŭra ĉinkaŭrigardo de vekito... En la forno vere brubruas la fajraĵo. En angulo la eta modelo trinkas teon. Ĉe la tablo sidas nova alveninto: knabino flavhara, frivole ŝminkita. Kun provoka rideto ŝi koketas al mi, ŝiaj okuloj kuraĝigas min je kelkhora amo.
Animala furoro vekiĝas en mi. Perpugne mi volus bati, forpeli kaj kruele piedpuŝi ĉi tiun senmoralan, ĉiu tiun aĉan... kompatinde mizeran mortinton.
Mi forturnas min. Antaŭ mi — denove la eta modelo. Dum la trinko super la poteto ŝi ŝtelrigardas al sia kolegino. Venena envio vekiĝas en la juna animo.. Sinkompate ŝi turnas tien-reen siajn stangetformajn brakojn, krurojn. Tiu alia laborgajnas pli, ol ŝi. Oni bone pagas al ŝi, verŝajne la pentristo amas ŝin. Estus necese grasiĝi... grasiĝi... grasiĝi...
— Trinku vian teon! Rumo enestas, nur sukeron metu! — sonas la invito de la pentristo.
Somnambule mi sidiĝas al la tablo, glutglutadas la varmegan flavan akvon. Mia rigardo sen vido preterkuras la objektojn, miajn pensojn okupas la vizio, la fabelo kaj realeco de la vekiĝo: la du modeloj.
Mi rememoras pri mia infano, pri mia trijara filineto, kiun la vizio montris tiel bele evoluinta. Ŝi estas mia sola konsolo, celo de mia luktado en la vivo kaj heredanto de tiuj pensoj, sentoj, kiuj abundas en mi. La trezoro de la idealistoj similas al la sunlumo; ĝi vivigas, sed kapti ĝin — neeble... Dolora penso monstriĝas en mia animo: se ankaŭ ŝi devus perdi sian infanan purecon por plilongigi sian ekziston, se ankaŭ ŝi... Ne! Ne! Neeble! Mi marĉandos kun la sorto, mi levos barikadojn kontraŭ miaj ribelaj sentoj, katenojn mi forĝos je miaj sopiroj... Mi rememoras pri ŝia buklohara kapeto, vidas ŝian stelokulojn, aŭdas ŝian arĝentsonoran paĉjovokon kaj la decido maturiĝas en mi... Jes, ĉion por la infano... ĉion por mia filineto... El fora sonĝomondo averta mokpepado kvivitas: ,,pasero stulta, kvit kvivit kvit.. naiva pasereto, kivt kvivit kvit..."
Feliĉa spito ŝveligas mian bruston, ĉar mi fine trovis vivocelon. En la valon de la levitaj barikadoj mi enterigos sopiron, sentojn, rememorojn ĉion, ĉion nur pro ŝi... sole pro ŝi... kaj mi ne rimarkas, ke sur la fenestrokornico de la artmetiejo nun vojperdinta korvo grakas: gra!... gra!... vane... vane!
*
Ĉio ĉi okazis antaŭ longaj jaroj... La belo forpasas, la kriplo restas feaj fariĝas pli monstra... Rompitaĵojn de frakasita revo mi provas kundrati kaj mi scias jam, ke la korvo grakis — la veron.
1 pimpa = troornamita, popolarte luksa, ofte sen arta gusto okulfrapa.
TRI KAMARADOJI.
Buzenkу, la kaporalo kaj fama blasfemanto el la infanteria regimento N-ro 38, jam la duan tagon erarvagadis fortranĉite de sia roto. Antaŭ kvar tagoj la kompanikomandanto sendis lin kun urĝa raporto al la stabo. Bonŝance venis tiu ordono, ĉar tiutempe oni ofte flustradis en la tranĉeo pri baldaŭa sturmo, kaj la sturmo eĉ por kaporalo estas sturmo, danĝera vivriskado kaj — honte aŭ ne honte — malgraŭ ĉiu heroeco estas pli agrable vidi la violojn ol flari ilin jam el sub la tero. Malfrui tian amuzadon estas tre prudente, pensis Buzenkу kaj pro tio li eĉ ne tre klopodis retrovi sian regimenton. Se oni sendis lin dekstren, tiam li elektis la maldekstran vojon, ĉar "la lepro formanĝu la tutan militon" — li diris — jam estis sufiĉe ok monatoj el la dancado kaj unu kuglo en la femuro". Li tre ŝatas la farĉitan brasikon kun fumaĵita porkoviando, sed se la edzino ĉiutage kuiras kaj proponus ĝin al li, tiam — je la turmentita Kristo — li tiel efike karesadus ŝian dorson per la stango de lia fojnoforko, ke ŝi naskus naŭ musojn pro la doloro.
Ĉe tiu ĉi penso li rememoris, ke nun estas aŭtuno kaj la nova tritiko jam draŝite kuŝas en la kamero kaj lia edzino denove atendas dian donacon el tiu alta ĉielo, de kie la Ĉiopova iom tre abunde ŝutas la panopetantojn en la platan sakon de ĉiu malriĉulo. Nu bone, nur la musoj ne formanĝu, la porpanan farunon de la alvenonto!
Plenŝtopinte sian pipon li ekbruligis la bonodoran tabakon. Porsinjora tabako. La trajnkomandanto donacis al li el la oficira provizo. Trankvile fumante li marŝis, marŝis. Freŝa fojnodoro, miksita kun la ozona spiraĵo de la proksima arbaro, ŝvebis en la aero kaj karesis lian vizaĝon. Senzorge li rigardis antaŭ si la vojon, kies fino kunfandiĝis kun la horizonto. Subite li ekhaltis, streĉis la okulojn, atente rigardis tiujn rapide kreskantajn punktojn, kiuj aperis antaŭ momentoj ĉe la vojfino. Post kelkminuta observado li ekblasfemis.
— Kozakoj!... Ke la lepro formanĝu ilin!... Kozakoj!... Nu, Buzenkу, nun kion fari? Se tiuj kaptos min, tiam aŭ senhaŭtigos min viva aŭ la turmentita Kristo scias, kion ili faros kun mi...