Subite li ĵetis sin teren kaj surventre rampante proksimiĝis al la arbaro. Tie la arboj donos bonan kaŝejon. Li rampis kaj rampis, sed ĉe la arbarlimo li devis halti, ĉar larĝa valeto de elsekiginta rivereto malhelpis la pluan rifuĝon. La bordo ne estis tro kruta, nek tre profunda kaj Buzenkу kun deidita risko saltis en la fundon bonŝance, ĉar li rompis nek la krurojn nek la brakojn, eĉ lia pipo restis brulanta en lia buŝo. Li ekstaris, ĉirkaŭrigardis kaj kontente konstatis, ke oni ne povos lin rimarki de la vojo. Tamen la arbaro donas pli certan lokon, li pensis kaj ekiris. Ĉe la tria aŭ kvara paŝo li ekŝanceliĝis. Kio okazis? Ĉu la tero ekiris sub li? Nu ankoraŭ unu paŝon! Li faris ĝin, sed ĝis la genuoj subiĝis en la ŝlimo. Tji! Ke tiu longbarba maljuna dio subterigu la tutan caran imperion, li pensis baj perokule mezuris, taksis la distancon ĝis la alia bordo. Nur kvar paŝoj. Eĉ naĝante li povos atingi ĝin, se estas necese kaj provis paŝi ankoraŭ unu. La marĉa ŝlimo glutis lin ĝis talio.
Buzenkу turnis siajn okulojn al la ĉielo kun tia pia mieno, kian havas nur la paroĥestro en lia vilaĝo dum la paskaj procesioj sub la baldakeno kaj komencis blasfemadi menciante ne kun plej favora opinio la helpemon kaj virtojn de ĉiuj sanktuloj. Sed la blasfemado ne tre utilis, ĉar ĉe ĉiu movo li pli profundiĝis en la ŝlimo.
— Estus pli bone, se vi preĝus! ekparolis neatendite ia piema voĉo.
Buzenkу turnis la kapon al la voĉo baj li vidis longbarban soldaton staranta sur tiu bordo, kiun atingi estis ankaŭ lia plejkora deziro. La soldato ne montranta helpemon, staris senmove kaj rigardis la baraktanton. Buzenkу iom indigne alparolis lin.
— Ne prediku, sed helpu, ke la diablo dancu ĉardaŝon sur via dorso! Ĉu vi ne vidas, ke mi ne povas elnaĝi el tiu ĉi malbenita gastama koto?
— Mi vidas tion, sed mi aŭdas ankaŭ vian teruran blasfemadon... Estus pli bone, se vi preĝus…
La pia tono kaj indiferenta sintenado de la soldato ekscitis lin ĝis furoro kaj per subita salto volante atingi lin li profundiĝis ĝis la akseloj. Torento da blasfemado — senrezulta.
— Preĝu kaj mi helpos vin! — Sonis la alvoko iom pli solena.
— Tji! Vi, per piemo inokulita sankta fripono, se vi tuj ne helpos, mi mortpafos vin kaj via preĝejplankon lekanta animo aperos tiel nuda antaŭ la maljuna Dio, ke Lia ĉiopova Moŝto ruĝiĝos pro honto, ke li kreis la homon je sia propra vizaĝo... Helpu aŭ mi mortpafos vin!
La soldato sur la bordo kun kontenta malico konstatis la sendanĝerecon de la minaco kaj serioze ripetis:
— Preĝu kaj mi helpos vin!
Buzenkу sentis ĉiumomente, ke li ĉiam pli kaj pli subŝlimiĝas kaj kion fari, tamen estus pli prudente cedi al la deziro de tiu ĉi frenezulo ol droni kiel rato en la kanalo. Li do komencis preĝmurmuri.
— He, pli laŭte!... Diru post mi!
Buzenkу vole nevole devis postdiri la vortojn de la preĝo, antaŭdirita de la nekonata soldato. Nelonge daŭris la tuta afero, sed al Buzenkу ĉiu minuto ŝajnis unu horo. Fine venis la atendita " amen" kaj la soldato etendis per unu mano sian pafilon al li kaj per la alia mano ekkaptis lian pafilon kaj komencis eltiri lin el la marĉo. Dum la pena grimpado furiozaj sentoj regis en Buzenkу, sed li ne kuraĝis elparoli eĉ unu blasfeman vorton, sed tuj post la albordiĝo li ĉirkaŭprenis la soldaton kaj per subita puŝo li ĵetis lin en la mezan mezon de la marĉo.
— Nu, sankta fripono, blasfemadu, ĉar alimaniere vi dronos ĉi tie kiel la abortitaj hundidoj! Blasfemu kaj mi helpos vin! — li kriadis kvazaŭ triumfe.
La surprizita soldato malespere eklamentis.
— Hej, Joĉjo, kiel vi povas esti tiel kruela al mi? La bona Dio benu vin, prudentiĝu!
Buzenkу vidante la teruritan mienon kaj aŭdante la ploreman petegadon de la soldato jam ridetis en si. Lia kolero forvaporiĝis, sed tamen ŝajnigis senindulgan koleron.
— Blasfemu kaj mi helpos vin!... Cetere de kie vi konas min?
— Mi estas Tomaso Kunkor, la sakristiano el via vilaĝo. Ĉu vi ne rekonas min? Verdire, mia barbo ja kreskis ĉi tie kaj ne mirinde, ke vi ne rekonis min... Nu, Joĉjo, ne ŝercadu plu... eltiru jam!
Buzenkу iom mire gapis al la peteganto, zorge esploris liajn trajtojn kaj kiam li konvinkiĝis, ke tre verŝajne ne mensogas la samvilaĝano, tiam bonkore kun rekona rido rimarkis.
— Nu, Kunkor, vi estas vere granda sankta bovo! Preskaŭ vi dronigis min en la marĉo.
— Ne pensu, ke mi estus lasinta vin morti tie, sed mi volis instrui vin pri piemo... Nu, Joĉjo, estu vi prudenta kaj je la nomoj de la Dio kaj ĉiuj sanktuloj mi petas vin, eltiru min, ĉar la ŝlimo jam karesadas mian kolon!... Ho, Jesuo, Maria, Sankta Jozefo, helpu tuj, ĉar mi mortas!
Buzenkу plengorĝe ridis sur la bordo.
— Nu, Kunkor. Ĉu vi blasfemos aŭ dronos?... Blasfemu!... Hahaha!... Blasfemu, Kunkor, mi helpos al vi... Hahaha!... Nu, diru post mi!
Buzenkу fariĝis antaŭblasfemanto kaj Kunkor vole nevole plore postdiris la deziratajn, arte kompilitajn malpiaĵojn. Buzenkу plenkontente admonis lin.
— He, pli laŭte, sankta hipopotamo!
Kunkor kun sincera malespero blasfemadis. Buzenkу, vidante ke la ŝlimo jam atingas lian buŝon, per forta ektiro albordigis lin duonsvenanta.
Tiel konatiĝis unu kun la alia Buzenkу, la kaporalo kaj fama blasfemanto kaj Kunkor, la soldato kaj pia sakristiano el la infanteria regimento N-ro 38. Post ankoraŭ dutaga intenca erarvagado ili revenis al sia regimento. Ĉiu al sia roto.
Post kelkaj semajnoj pro la senĉesaj sturmoj, sangaj bataloj la regrimento tre forsangis kaj ili ambaŭ estis lokitaj en la saman roton, eĉ en la saman svarmon.
Longaj marŝoj tra koto, tra sango, tra kadavrokovritaj kampoj kaj ĉiama kunestado en la mizero de la tranĉeo, en cerbkirlanta frenezo de sencelaj sturmoj hardigis ilian kamaradecon. El la nutraĵo, ŝtelakirita de Buzomkу, ĉiam formanĝis sian parton ankaŭ la piema Kunkor kaj la virinon, priokulumitan de Kunkor, uzis ankaŭ la malpia Buzenkу. Jes, tia estas la milito. La sola diferenco estis inter ili, ke unu preĝis tiam, kiam la alia blasfemadis.
II.
La infanteria regimento N-ro 38 estis translokita de la rusa fronto al la itala. Tie la du kamaradoj renkontis la trian. Li estis platbrusta, palvizaĝa samvilaĝano. Iam, antaŭ longaj jaroj li forlasis la vilaĝon por labori en la urba fabriko. Li ŝajnis iom stranga, iom fremda por ili, ĉar lia parolo tre diferencis de la ilia. Eĉ la dialekton li perdis en la urbo. Li havis ideojn, kiujn kompreni ili ne tre povis kaj pro tio ili pli respektis ol amis lin.
Iun vesperon, estis jam novembro kaj la tranĉeojn, konstruitajn inter la kalvaj gigantaj rokoj, jam kovris dika neĝtavolo, ili triope babiladis. Buzenikуn varmigis la rememoro pri la amaj duopoj kun sia edzino, kiu substrekite skribis en sia lasta letero: ,,tiel orfe mi vivas kiel vidvino kaj mi devas ĉiam ekplori, kiam mi ekkuŝas en la malvarman liton."
Kunkor varmigis sin per la rememorado pri la longaj vakskandeloj, kiujn li iam ekbruligis ĉiun dimanĉon antaŭ la meso. Eble nun la paroĥestro mem faras tion aŭ iu nazmuka knabo, kiu tute ne povas konscii pri graveco de tia preĝeja servo.
— Oni diras, — rimarkis piatone Kunkor — ke la Sankta Virgulino aperis en densa incensfumo antaŭ la itala reĝo kaj detirante sian oran pantoflon ŝi minacis lin kaj diris al li, ke faru pacon, ĉar alimaniere la Dio, kiu vidas lian obstinecon, pereigos Romon.
Tiu ĉi onidiro naskiĝis en la malriĉa fantazio de Kunkor, sed vidante la terurojn de la itala fronto li jam tiom ofte kaj insiste ripetadis tion, ke li mem kredis pri ties vereco. Buzenikу ne povis kontraŭstari al ia interna instigo kaj en lia respondo ne tre respekte menciis la pantoflojn de la Sankta Virgulino.
La tria kamarado longe aŭskultis ilian sensencan buŝventoladon. La vespero estis silenta, la kanonoj ambaŭflanke ripozis post la tuttaga blekado kaj grenadvomado. La steloj jam komencis vekiĝadi sur la nigriĝanta firmamento nur la luno kaŝiĝis ankoraŭ ie sub la horizonto. Li rigardis al la malamika fronto, kie de tempo al tempo oni pafis lumigantajn raketojn al la ĉielo. Subite li turnis sin al siaj kamaradoj.