Выбрать главу

Rufus pensis pri Barabas' kaj indiferente eklevis la ŝultrojn.

— Tio facile povos okazi — kaj li fiksis akran stanoungon al la riparita branĉo...

*

Rufus kun siaj tri kamaradoj staris antaŭ la pilorio. Li tenis la skurĝon en la pugniĝinta mano kaj kun kutima indiferenteco rigardis jen al la viro, ligata de soldatoj, jen al la freneze bruanta amaso. La unua ne tre interesis lin, ĉar li certe devas esti krimulo, kaj la duan li malŝatis, abomenis. Tamen por momento li sentis ian kompaton al la viro kaj indulgon al la malamata plebo de Jerusalemo, el kiu devenis ankaŭ tiu rabeno, kiu redonos la vidon al lia fileto. Eble la etulo ĵus estas benata de tiu viro.

Komando eksonis. Rufus fariĝis disciplinita maŝino, eklevis la skurĝon kaj komencis kruele draŝi per ĝi la duonnudan viron. La skurĝobatoj postlasis sangajn striojn. La amaso histerie ĝuis la vandalismon. Nur la viro ĉe la pilorio silentis. Klinante la kapon al sia brusto, li toleris ĉion sen ĝemo, sen veo, kiun martira sinafero.

Rufus, incitite de tiu ĉi apatio, komencis furiozadi. Per tuta forto li skurĝis, ne rigardante plu la lokon, kie profundajn vundojn tranĉis la akraj stanoungoj. Almenaŭ unu veon li volis elvoki el tiu ĉi obstina krimulo.

Kiam la komando haltigis lian brakon, la skurĝito levis sian kapon kaj rigardis al Rufus. Ĉielblua okulparo, plena de larmoj. Rufus sentis nekonatan doloron, kiu kunpremis lian koron.

— Ĉu mi ne diris, frato, ke ĝi vundos mian korpon?

Por venki la momentan emocion Rufus kun spita, altradita indiferenteco eklevis la ŝultrojn.

— Ankaŭ mi diris, ke tio facile povas okazi.

*

Jam de longa tempo ne okazis io simila en Jerusalemo. Tio estis ja kurioza spektaklo, kaj nemirinde, ke la tuta urbo venis por rigardi la justofaron de Romo. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo al la Golgoto svarmis la amaso, precipe virinoj. Multaj funebre vestis sin, multaj laŭte ploris kaj tre multaj kraĉadis, mokis la kondamnitojn.

Rufus paŝadis malantaŭ la krucumoto. Ĉe ĉiu paŝo ektintis la najloj kaj martelo en lia lada skatolo. Li senpense aŭskultadis la mortvokan tintadon. Ĝi distris lin dum la longa vojo.

Unu el la krucportantoj terenfalis jam la trian fojon. Estis leĝo, ke ĉiu kondamnito mem devis porti sian krucon ĝis la ekzekutejo. La leĝo estas leĝo, kaj Rufus levis sian skurĝon por revigligi la inertajn membrojn de lia malfeliĉulo.

Sed la levita mano haltis. Haltigis ĝin ploranta voĉo de virino.

— Majstro, benu mian fileton, la blindan senpekulon!

Subite Rufus sentis, kvazaŭ lia koro batadus en la gorĝo. Li vidis en la unua vico de la apudvoje starantoj knabeton kaj genuantan virinon. Kaj ili estis la liaj kaj li vidis post momento, ke la skurĝovundita brako de la falinto leviĝas kaj la tremanta mano milde ekkaresas la buklan kapon de la knabeto, kaj li aŭdis formorte mallaŭtan voĉon.

— Virino, cia kredo estos benata...

La skurĝo falis el la levita mano. Rufus ne vidis klare plu. Larmoj vualis liajn okulojn. Li nur konjektis, ke tiu virino, falinta survizaĝen en la polvon de la vojo kaj kun arda plorego kisanta la faligitan skurĝon, estas lia virino. Plumbopezaj fariĝis liaj piedoj, kaj li sentis, kvazaŭ iu estus metinta tiun krucon sur lia koro. Ĝis nun ĉio estis indiferenta por li, ĉu Barabas' ĉu alia krimulo, sed de nun... de nun... Terure!

Por helpi en la krucportado, la komandanto prenis iun el la amaso, kaj la funebra trupo denove ekiris. Rufus maŝine, preskaŭ senkonscie paŝadis malantaŭ la krucumoto. La najloj kaj martelo en la lada skatolo tintis... tintis ĉe ĉiu paŝo, sed la mortvoka tintado nun ŝiris, taŭzis la koron de Rufus.

*

Oni metis la krucon sur la teron, kiaj la krucumoto senvorte ekkuŝis sur ĝin. Kun najlo kaj martelo en la manoj Rufus genustaris ĉe la dekstra brako de la kondamnito kaj senmove rigardis la obee streĉiĝantan manplaton. Post momento li devos najli ĝin al la kruco. Kaj ĝuste tiun manon, kiu benis lian filon... kaj ĝuste la manon de tiu, kies ĉiun deziron plenumi li decidis. Kion fari? Kion li povus fari? Kion li devus fari? Tiuj demandoj turmentis lin. La disciplino batalis kontraŭ nova, neniam konata sento en li, kaj liaj retenitaj larmoj falis en la streĉitan manplaton: la larmoj de la ekzekutisto.

La viro sur la kruco rigardis pardondone al Rufus.

Je la komando du pezaj marteloj, preskaŭ samtempe. brue falis sur la najlojn, sed Rufus, eble unuafoje en sia vivo, restis surda por la ordono. Kun paralizitaj fortoj li rigardis la manplajton, konvulsie tordiĝantan pro la doloro, ĝis rekonsciigis lin la milda, peteganta voĉo de la martiro.

— Plenumu vian devon!

... kaj la muskola brako de Rufus levis, eksvingis la martelon je bato...

URAGANO

La aero ardas, rokopeze kuŝas, gorĝojn premas, sufokadas la mizerajn pariojn, kiuj kun ĉifonkovrita nudeco preskaŭ senvive sterniĝas en ombro ĉe La piedo de monto. Ĉu bestoj aŭ homoj? Betiĝintaj homoj. Kotkoloraj putraj korpoj kun oscedantaj pusaj ulceroj. Lepruloj, pestfrapitaj veantaj karnoj. Infekta elspiraĵo vibras super ili. La rusa zorgemo kunpelis ilin en la saman ŝafejon.

Alta tabulbarilo, kiel funebra brakumo, ĉirkaŭas la valolulilon. Eternosonĝa nuptolito de la Morto.

Antaŭ la pordego, pentraĉita per gudra kalko staras du gardistoj. Soldatoj. La unua ortodoksa pravoslavo. Ne! Malpli! Sklavo de superstiĉoj. La alia — mahometano. Ne! Pli! Fatalisto.

Ili staras rigride kiel statuoj de la indiferenteco, mute rigardas al la fora fono, kie al la alta senlimeco boras sin pintaj turetoj de urbo, vivanta en orienta luksomarĉo.

Silento ... silento ... silento ... Io ekmuĝas. La arda aero tremetas. fiolerbluaj nubokapoj aperas ĉe la horizonto. La sunflavo baldaŭ pentras ilin helverdaj. Ludas la koloroj. Flavon pelas la bruno. La suno ruliĝas en ruĝan vualon... Silka kareso de venteto kuras super la pejzaĝo. Seka foliaro de fora arbaro trembruas.

— Pluvos, — diras la unua gardisto. La alia kapjesas.

Nigra nubomonstro etendas dise siajn amorfajn membrojn. Aperas la dua. Fajro zigzagas tra ilia korpo. Obtuza tondrobruo.

— La unua fulmo en la jaro, — rimarkas la pravoslavo. La mahometano mute kapjesas.

Post la barilo lastfoje spiras plata virinbrusto: "Jesuo... prenu mian... animon..."

Ekpluvas. Grasaj akvoperloj tamburas. Kip... kop... tit... tat... poste tatatata, kiel maŝinpafilo. La soifa tero avide trinkas. Vento hirtigas la buklojn de la arbaro... Zzzzzzzz... zzzzzz...

Fajro falas el lia ĉelo. La tero terurtremas. La vento ventegiĝas. La nubomonstroj vomas oceanon...

En la proksimo la tero glutis fajron. Kolerruĝaj flamlangoj mokas la ĉielon.

— La kampodomo de Volodin brulas... Kia tempesto... Dio juĝas, — timbalbutas la unua gardisto, terurite palpebrumas al la ĉielo, trifoje krucon faras sur si.

Muta ironio kurbigas la lipojn de la mahometano.

— Kiel la milito.

— Kial vi ne faras krucon!

— Vi scias ja... tataro ne havas krucon.

— Faru krucon! Ĝi ŝirmos kontraŭ la fulmo.

— Mi estas mahometano.

— Faru krucon aŭ iru for de mi!

— Kial?

— Dio vidas ĉion, vidas vian senkredemon, mortbatos vin per fulmo... Iru for de mi!

— Jen mia posteno... Vi timas la morton... He?

— Mi timas nur Dion... Faru krucon!

— Strange, en danĝero vi timas Dion. Oni nomas tian piecon mortotimo... He?!

— Senkredulo! Iru for! Iru for aŭ faru krucon! Pro timo li raŭke petegas. Teruro streĉas liajn pupilojn.

— Faru krucon! Krucsignu vin!

La mahometano pro kompato faras krucon. En mortotimo profundiĝinte preĝadas la pravoslavo.

Veoj krozadas post la barilo. La putraj korpoj proksimiĝas unu al alia. Ia nomo formonte serĉas sian posedanton: ,,Vjuha!... Vjuuha?" Respondo ne venas. Pervente flugas lia dolora ĝemo: ,,Vjuuha!... Vjuuuha!"

Iu ekmovas sin en la mizeramaso, kun laca rampo trenas sin al la voĉo. Knabino, iam beleta, nun vivanta skeleto, sur kiu la hontemo ankoraŭ lasis kelkajn ĉifonojn.