— Vjuha! Vjuha! — lamentas stertore la voĉo.
— Ĉu vi vokis min, Omar?... Ĉu tro sufere?
— Jam ne... baldaŭ... mi volis ankoraŭfoje vidi vin... Vjuha...
— Ni ne renkontiĝos plu...
— Ne... neniam... Donu... donu... la manon...
Kripla osta manplato leviĝas, manon serĉas. La fingrojn de ĝi jam antaŭlonge formanĝis la lepro. Senforte ĝi kuŝiĝas en la vundoplenan maneton, tremas, inertiĝas, rigidiĝas...
— Al la buŝo... al mia buŝo... metu... metu ĝin...
La deformiĝintaj lipoj pintiĝas je monstrokiso.
La tempesto ekblekas. Fajrovojoj kruciĝas sur la peĉnigra firmamento. Gigantaj kotkolonoj leviĝas el la tero, kun danca kurego valsas sur la vojo. La abundo de nubofontoj kun surdiga susuro fluas... La ĉielo tremas. La ventego ĝemas, veas, krias, kvazaŭ mil gravedaj virinoj akuŝus en ĝi. La arbaro knaras, krakas. Rifuĝantaj bestoj cerbfende bojas, blekas... La ventego mordadas la barilon, disŝiras ĝin. Kiel senformaj fabelbirdoj krozadas la barilpecoj super la kompatinduloj. La fulmoj ruĝokulajn fajrosignalojn ekbruligas ĉirkaŭe ĉe la horizonto. Vocĥaoso, pelata de la tempesto, lamentas, ekploras, mutiĝas... kriveadas, hurlas, formortas... Jen la uragano.
Kiel korpiĝinta venĝo, pro miljaraj torturoj, leviĝas el la mizeruloj — viro. Lian veston jam delonge ĉifonpuntigis la ungtaŭza suferado, nun la ventego tirŝiradas ĝin de lia ostokorpo. La ulcerplenajn brakojn li etendas al la furiozanta ĉielo, minace skuas la kriplajn pugnojn.
— Mi estas la vivanta pesto, sendita de Dio en la mondon, por purigi ĝin!
Per longaj ventoluktaj paŝoj li ekiras al la eltordita pordego. La uragrano sovaĝe ludas kun lia vila hararo. La bukloj, kiel alĉenitaj viperoj, kun senpova furoro kaptadas al la folioj erarflugantaj en la aero... Li preterpasas la gardistojn.
Tiujn la teruro premboris en la teron. Kun korbaltiga veado li kuras antaŭen... sencele...
— Ve... ve... milfoje ve al vi, mondo de fieruloj! Mi estas la uragano de la vivo. Spiraĵon de la morto mi portas en mi... Ve! Ve!
— He! Kien?
La alkrio de la mahometano haltigas lin. La vivanta skeleto kun rikana ridego returnas sin. En liaj larĝaj pupiloj ekbrilas straba lumo de la frenezo. Li ekridas... iras plu... kantvoĉe krias siajn ordonojn al la elementoj.
— Bruu... bruu, vento, skuu la putrajn branĉojn! La venĝodio naskis filon. Hahahaba! Bruu, bruu vento, skuu la putrajn branĉojn! Estos nova rikolto... bela rikolto... hahaba! La vivo de la homaro...
— Haltu! — la mahometano bruas plengorĝe, eklevas sian pafilon al la ŝultro.
Fulmofajro falas inter ili. La forto de la detonacio ekŝancelas la gardiston. Per la pafilo li apogas sin... El la lipoj de la pravoslavo plore. singulte gargariĝas la " Jesuokristohelpumin!" Li spasme premas sin al la tero.
La ĥoro de la mortotimo psalmas post la barilo. Lepruloj, blukorpaj pestuloj kroĉas sin al la vivo. La frenezulo ekiras al la urbo. La ventego repelas lian voĉon.
— Mi estas la vivanta pesto! Leprosango makulas mian mantelon. Hahahaha! Mi sternos ĝin sur la palacojn... -ita... -rigi... -don...
La ventokaprico disŝiras la plion.
La devo vipas je konscio la mahometanon. Ankoraŭ alia. La teruro. En la urbo vivas lia virino kun infano. La infano estas pli ol la virino... Li ekkaptas la pafilon, ektiras la ĉanon. La kuglo celperdas. Ekscito tremigas liajn manojn... Li ripetas... Ne trafas... Ruĝa furoro sufokadas lin, ekflamigas lian cerbon... Li denove celas...
— Rabia hundo, mortaĉu! Ci... ci... devas mortaĉi... ci, rabia...
Subite ringo de muskolaj brakoj premas suben liajn brakojn. La armilo falas teren. La ringo ne cedas, spasme tenas lin. Li baraktas... fine elŝiras sin.
Kun sangvualitaj okuloj du viroj staras unu kontraŭ alia. La du gurdistoj. En la mieno de la unua baraktas la ruĝa furoro, en tiu de la alia grimacas bigota fanatismo.
— Ne! Ne mortigu lin! Ĉu vi ne aŭdis? Dio sendis lin. Ĉu vi ne aŭdis?! Ne! Ne mortigu lin! Mi ne volas, mi ne lasas...
Fora krio kantas en la vento: "mi estas la vivanta pesto".
La du gardistoj ekluktas. Muskoloj streĉiĝas. Spirado stertoras. Sanga muko fluas. Beste sovaĝa fariĝas tiu, kiu petegis ĝis nun. Vivo kaj Morto ŝiras, taŭzas unu la alian.
,,Leprosango makulas mian mantelon!... Hahahaha!"
*
La vento ankoraŭ siblas, fajfas mokan melodion. Ĉe la horizonto viola lumo heliĝas. La fantomlumo disfluas super la detruita pejzaĝo.
Silento... silento... kortremiga silento... La ĉiela fajrodisko el la fendiĝintaj nuboj ĵetas radiojn al du senmovaj figuroj. Paralizita rigardo de la pravoslavo fiksiĝas al du sangaj senmove vitraj okuloj...
La suno desegnas monstroombrojn sur la sablo.
LA METROPOLO MALSATAS
Akra vento fajfas en la mallarĝaj stratetoj mizere lumigataj, kirlante la pikajn neĝerojn ĵetas ilin al la vizaĝoj de la hejmenkurantoj.
Malgrasa, longstatura junulo vagadas de strato al strato. Longajn horojn tiel, sencele. Kolkfoje li rifuĝas sub bolvon de iu pordego, kuntiras sur si la someran pelton, ekdormas kaj sonĝas pri hejtita ĉambro, kuirita manĝaĵo, mola lito... Kaleŝo preterbruas... Paŝoj de la deĵoranta policano eĥas en la silento... Li vekiĝas kaj trenas sin plu.
La malsato ne malpli turmentas lin ol la pensoj. La tordiĝadon de la stomako kelkfoje trankviligus ruktado, kiu plenigas lian buŝon per bulbodoro. Benata rukto, vekanta iluzion de manĝaĵo. Kvazaŭ li remaĉus kiel bovo. La bulbon li trovis en la koto de la vendoplaco. Eble la morgaŭo portos ŝancon por ajlo kaj ĝi vekos iluzion pri bongustaj kolbasetoj... Sed se li ne trovos eĉ putrantan karoton?... Entute kial li vivas? Kaj pro kio tiel? Orfa kaj forlasita li estas. La gepatroj jam ripozas en la tombo. La parencoj... Li ne konas ilin... Antaŭ duonjaro li venis perpiede el sia malproksima vilaĝo al la ĉefurbo por studi en la universitato. Dum longaj manatoj fortostreĉe li vivtenis sin, sed antaŭ semajnoj eĉ la lastan rimedon la sorto forprenis de li. La familio, kies filon li instruis por la ĉiutaga manĝaĵo, ne bezonas lin plu, ĉar la knabo mortis. De tiam li sentas, ke tiu ĉi granda urbo avidas je lia vivo... La metropolo malŝatas...
Penso pri memmortigo tremigas lian koron. Ne la, unuan fojon, sed ĉiam restis tiom da espero, kiu sukcesis forpeli la mortovokan tenton... Decidaj paŝoj proksimigas lin al la riverego... Marŝo... marŝo... longa unutona paŝado tra stratoj, bulvardoj, aleoj al la ponto, kies konturoj malhele desegniĝas en la foro... Se lia metropolo malsatas oni devas kontentigi ĝin.
En iu apuda strateto malfermiĝas fenestreto. Sonora, alloga voĉo de knabino haltigas lin.
— Bela bubo, envenu!
Li turnas la kapon al la fenestro, rigardas la knabinon. Ŝi estas fajrookula, ŝminkita nokta papilio. Je ironia rideto kurbiĝas liaj lipoj. Amuzas lin la penso, ke ŝi supozas plenan momujon en lia poŝo... Tra la malfermita fenestro aŭdiĝas la krakanta allogo de lignoj, brulantaj en la forno. Varma aero, miksita kun odoroj de parfumo kaj petrollampo, karesas, tiklas liajn sensojn. Estus bone eniri, varmigi sin ĉe la forno, senti la karesojn de grasaj manetoj, aŭdi sonoran ridon kaj... kaj... trompi ŝin, kruele priridi ŝin por la donaco kiel ĉiun lian penadon priridis la vivo.
Jen, proksime estas la anso de la pordego. Li devus nur ekpreni kaj premi ĝin por malfermi la teran paradizon aŭ... moralan inferon... Kaj li ekprenas ĝin, sed tiu glacia latuno rekonsciigas lin... La metropolo malsatas je lia honesteco... Senvorte li forturnas sin kaj ekiras por daŭrigi la lastan marŝon.
— Ĉu mi ne plaĉas al vi? En la strato mi estas la plej bela, la plej juna, oni diras... Nu, envenu, se vi volas.
— Neeble... mi ne havas... jee... kaj nenion mi manĝis... se mi havus monon, tiam almenaŭ mi pavus atendi la matenon sub tegmento, sed tiel... ne... ne eble....