La vilhara apaĉo grumblas kortuŝite, kovras per sia mantelo la piedojn de la dormanto, plenŝtopas ĝis ardiĝo la fornon kaj eksidas al la sofo.
Ankaŭ la knabino okupas sian antaŭan lokon kaj dum ili ŝtele rigardas unu la alian la simplaj animoj pleniĝas per ia sankta korkaresa varmo. Ili maldormas kaj sentas ion strangan, kio levas ilin el la marĉo de la ĉiutago. Silento, longa solena silento... Kelkfoje aŭdiĝas fordorma, duonvoĉa murmuro.
— Mizera studento... li ne manĝis... kaj li ne havas loĝejon... kaj li kisis la manon de Lonjo... li kisis la manon de Lonjo...
*
La nesatigebla metropolo tiel englutis lin.
NUR HOMO
I.
Blanke ardas la suno kiel fluida ŝtalo en grafitsitelo. Duonnuda viro staras sur la sterkejo ĉe la stalo. Laborŝvitoj perlas sur la sunbrunigita korpo. Ĉe liaj piedoj kuŝas hundo. Ili rigardas unu la alian. La hundo havas homan okulparon. Je muteco damnita animo sidas en ĝi. En la okuloj de la viro speguliĝas doloro de l' hundiĝo. Komuna sorto forĝis ilian amikecon.
Sur la hederornamita verando malfermiĝas la pordo. Longa plenda knaro en la tagmeza silento. Ĝi priploras neŝmiritecon... La du amikoj rigardas tien. La okulparoj ekbrilas, karesas la junan dommastrinon.
La hundo eksaltas, tien kuras, vostosvingante flate premas sin al la virino. La viro senmove staras, per rigardo senvestigas la virinon kaj envias la feliĉon de sia sklavkamarado.
La virino frapetadas la dorson de la besto. Ŝiaj belformaj fingroj kombas la vilan hararon de la bestokapo. La hundo lekas sian dankon sur ŝian maneton. ŝi forprenas kaj forviŝas ĝin. Ŝia rigardo preterglitas la senmovan viron. La muskolriĉa nudeco iom pikpikas ŝian sangon. Momenton ŝi admiras ĝin, poste ekiras.
La silko de la robo formoperfide gluiĝas al ŝia staturo. La koksoj balancas sin kaj ŝia talio gracie kliniĝadas.
Malsata deziro avidas je ŝiaj movoj. La virino, kvazaŭ sentante tion, plivigligas siajn paŝojn. Ŝi rifuĝas de la penso, kiu iras en ŝi kun ŝi. Sole la tempo povas silentigi la junecon, ribele postulantan siajn rajtojn.
Kvankam ŝia staturo jam malaperis, sed la viraj okuloj ankoraŭ vidas ŝin. Eble pli akre, pli sangvipante ol se ŝi starus antaŭ li. Lin skurĝas la retenita deziro kaj li vagadas kun senpova ribelado en la pasinteco... Jam delonge... delonge... Li lasis ĉion en la malproksima patrujo... ankaŭ sian edzinon... Lia animo konstante ripozas ĉe tiu, sed nun la malsata virbesto blekas en li.
La hundo revenas al liaj piedoj. Li klinas sin al ĝi. Kvazaŭ senkonscie li hirtigas la vilan hararon de la hundo. Li pensas pri tiu ĉi virino, pri ŝia blanka maneto, kiu samloke ludis antaŭ kelkaj minutoj. Ia triviala sento voluptadas en li. Pri sensa ĝuo de la hundo li pensas. Kiel volupte ĝi toleris la magnetan karesadon de la virinaj manoj!... Perforte li ŝovas sian pugnon en la buŝon de la besto...
Li ekskuiĝas:. Abomeno kunpremas lian gorĝon. Li forpuŝas de si la hundon. La konscio revenis kaj faligas larmojn al lia animo.
— Besto!... Mi bestiĝis!...
Blanke ardas la suno kiel fluida ŝtalo en grafitsitelo Sur la sterkejo ĉe la stalo rigardas unu la alian la homokula hundo kaj la hundiĝinta homo.
*
Sur la divano kuŝas la virino. Ŝia rigardo reve migras al la senlimeco de la firmamento. Ŝi rigardas nesciante kion; sopirplore ŝiras, ŝiras la vualon de la nekonata estonteco, sed vane, kvazaŭ ŝi luktus kun la indiferenteco en la dezerto de l' senkompateco.
Ie akvo plaŭdas...
La laca mieno plivigliĝas. Sekreta fajro ekflagras en la okuloj. Ŝi singarde leviĝas, piedpinte senbrue faras la vojon tra la tri ĉambroj ĝis la kuirejo... Ŝi ekhaltas... sentas, ke sia koro batas en la gorĝo. La timo pri eventuala surpriziteco jam repelus ŝin, sed la akvo voke plaŭdas, plaŭdas... Ŝi spionas tra la ŝlosiltruo...
En la mezo de la kuirejo staras la viro kaj lavas sin. Per plenmanoj li ĵetas sur sin la freŝan akvon. El la koralruĝaj lipoj blankas liaj dentoj. Kvazaŭ li ridus. La muskolkusena brusto ondiĝas. Li skuas la kapon, aspergas per brilaj akvogutetoj la bronzkolorajn membrojn. La malsekaj haroj kaŝas la ruĝajn vangojn, sed tra tiu densa harvualo lumas la vivo: la karbunkola okulparo.
La virino ektremas. Kvazaŭ la rigardo de tiu okulparo fiksiĝus, parolus al ŝi kaj vidus ŝian atendadon, almozpetantan por amo.
— Ne! Neeble!... Li ne povis rimarki min!... — ŝi trankviligas sin kaj forgesas, ke ĝuste la sopiro pri rimarkiteco tenas ŝin ĉe la sojlo.
La viro prenas tukon. Per lia dika tolo li frotas freŝan koloron sur sian korpon, poste li eklevas la kapon, plenblovas la pulmojn, streĉas la bruston, por momento amuzas sin per ludo de la muskoloj kaj larĝe etendas la brakojn je ĉirkaŭpreno... Kvazaŭ li atendus iun...
La tordiĝantaj fingretoj de la virino spasme kroĉiĝas al la fosto. Kun premitaj spirretenaj lipoj, fermitaj palpebroj ŝi atentas la ribelan pulsadon de sia sango: venu!... ankaŭ mi atendas vin!...
En la korto aŭdiĝas la kriaĉoj de la servistino,
— Gabor, skore... idjite suda..1
La ,,graskapulino" vokas lin al la manĝigado de la porkoj. La branlavaĵo jam estas preta kaj La gruntantaj malsatantoj senpaciencas. Li rapide prenas sur sin la rubaŝkon (ĉemizbluzo) kaj iras por labori.
La virino ekiras en la kuirejon. En ŝiaj okuloj brulas la fajro de l' avido kaj ŝia mieno klare montras, ke la korpo venkis ŝian animon. Konvulsie baraktas la trajtoj kaj monstra penso regas en ŝi: trinki el tiu akvo... nur gluteton el varmo de lia korpo!...
Kun etenditaj manoj ŝi ekiras al la lavujo, sovaĝe ekkaptas la tukon, ĵetitan sur la apogilon de la seĝo, ekmordas ĝin. En ŝiaj okuloj svenis la konscio baj faligante la tukon la manoj ektuŝas la akvon... Ektremo... Naŭzo... La homo veas en ŝi...
— Besto!... Mi bestiĝis!...
Ŝi rekuras, kuregas al sia ĉambro. La animo ploregas kaj skurĝas, ŝiras ŝian korpon. La nigra malespero taŭzas la malfortecon. Ŝia rigardo migras al la senlimeco de la firmamento, sed vane... Kvazaŭ ŝi luktus kun la indiferenteco en la dezerto de l' senkompateco.
II.
Revanantaj memoroj parolas en la silento. La viro legas. Lia rigardo soife sorbas la liniojn. Strangaj sentoj katenas lin al la libro. Kvazaŭ la aŭtoro tenus lian koron antaŭ li, kvazaŭ tiu igus paroli liajn mutajn dolorojn. Ankaŭ en li baraktas la samaj pensoj nepovantaj trovi la formon por deklaro. Lia animo fine trovis fraton. Estas ia frateco en tio, se la grizeco komprenas la brilecon. Kompreni la verkisitojn kaj transpreni liajn sentojn montras animan parencecon. Li sentas, ke frato parolas al li, frato, kiu trovis ĝustan formon anstataŭ li kaj nun kun mirinda certeco montras liajn erarojn, malkovras antaŭ li la tragedion de unu vivo, kiu estas tute lia vivo.
Li legas... legas... kaj ne rimarkas, ke lia rigardo jam delonge erarvagadas inter la linioj. Nur lia animo legas. Tion, kion ĝi volas. Tion, kion liaj sentoj verkas inter la liniojn. Li falsigas, forpuŝas la aŭtoron. Li ridas, ploras, furiozas, kortuŝiĝas kaj pozas al si antaŭ la spegulo de la vivo kaj pendigas sentoĉifonojn al si. En situacioj, neniam havitaj, li baraktas. Li orumas la pasintecon per printempa sunbrilo kaj kovras la nunon per seka foliaĵo de aŭtuno. Lia fantazio kolorigas lia estontecon dolore unutona kaj metas funebropunkton ĉe la fino. Jen, preta estas la vivotragedio. Ĉiutage nova, ĉiutage alia, sed ĉiam pli malhela, pli senĝoja kaj kormuela.
Se la vivo parolas per revenantaj memoroj, tiam la animo baraktas. Ĝojmurdisto estas la soleco, ĉar nutras sin el mortinta tero. La morto de la rememoroj eble farus la vivon pli malplena, sed tio plifaciligus la ekzistadon. Multfoje estus bone ebriiĝi el vino de la sinforgeso, kiam la malbenita sobreco sufokadas nin. Mortigi... mortigi la rememorojn!
Li kunfrapas la malfermitan libron, nerve flankenpuŝas ĝin kaj koleras pri si mem. Interna ribelado. Li malbenas la dimanĉon. Ĝi estas la tago de senlaborado kaj pastro de rememorado. Ĝi predikas en esperornato pri rezigno. Kiu ne havas aŭspiciojn por la morgaŭo, tiu laboru brute por forgesi la hieraŭon. Sed kial?... Kial? Longajn horojn li meditas pri tio kaj volus liberiĝi de la senresponda demando... Fajfadon li komencas... Tio ne helpas. El inter la lipoj siblas la fajfo, sed en la cerbo marteladas la " kial?"... "kial?"... ,,sed tamen"... "finfine"... "neeble"... "eble ne"...