Ni plilongigas je tri monatoj nian unuflankan moratorion pri ajnaj nukleaj eksplodoj, kies limdato estis la 31-a de decembro 1985. Tiu moratorio validos ankaŭ plu, se Usono, siavice, ankaŭ ĉesos siajn nukleajn proveksplodojn. Ni ankoraŭfoje proponas al Usono aliĝi al tiu-ĉi iniciato, kies signifo estas evidenta senescepte por ĉiuj en la mondo.
Estas klare, ke por ni akcepti tian decidon estis tute ne facile. Soveta Unio ne povas senfine montradi unuflankan retenemon rilate al nukleaj proveksplodoj. Sed tro grandaj estas la vetaĵoj, alta estas grado de respondeco, por ke ni ne elprovu ĉiujn eblojn por influi poziciojn de aliuj per forto de ekzemplo.
Ĉiuj specialistoj, sciencistoj, politikistoj, militistoj samopinias pri tio, ke ĉesigo de proveksplodoj efektive firme fermas kanalojn de perfektigo de la nuklea armilaro. Kaj tiu tasko estas la unuavica. Sola redukto de nukleaj arsenaloj sen malpermeso pri proveksplodigoj de nuklea armilaro ne ebligas la eliron el la dilemo de la nuklea minaco, ĉar la restanta parto estas modernigata, restas la eblo krei pli kaj pli rafinitan kaj mortigan nuklean armilaron, elprovi ĝiajn novajn variaĵojn en eksplodkampoj.
Do, ĉesigo de proveksplodoj estas praktika paŝo al likvido de nukleaj armilaroj.
Mi volas anticipe diri jenon. Eblaj referencoj al la problemo de kontrolo, kiel obstaklo por establi la moratorion pri nukleaj eksplodoj, havas nenian bazon. Ni deklaras kun plena difiniteco — la kontrolo por ni ne estas la problemo. Se Usono konsentos pri ĉesigo de ĉiuj nukleaj eksplodoj sur reciproka bazo, inda kontrolo pri observado de la moratorio estos plene garantiita per la naciaj teknikaj rimedoj, kaj ankaŭ per internaciaj proceduroj — en necesaj okazoj ankaŭ kun inspektado surloke. Ni invitas Usonon interkonsenti pri tio.
USSR rezolute pledas por tio, ke la moratorio iĝu duflanka, kaj poste ankaŭ multflanka ago. Ni pledas ankaŭ por renovigi triflankan (kun partopreno de USSR, Usono kaj Britio) intertraktadon pri plena kaj totala malpermeso de proveksplodigoj de nuklea armilaro. Tion oni povus fari senprokraste, jam dum tiu-ĉi monato. Ni ankaŭ pretas enkadre de Ĝeneva Konferenco pri Malarmado senprokraste komenci multflankan intertraktadon pri malpermeso de proveksplodigoj, kiun povus partopreni ĉiuj nukleaj regnoj.
La nealianciĝintaj landoj proponas aranĝi konsultiĝojn kun la celo disvastigi validecon de la moskva kontrakto de 1963 pri malpermeso de proveksplodigoj de nuklea armilaro en atmosfero, en kosma spaco kaj sub akvo nun ankaŭ por subteraj proveksplodoj, pri kiuj en la kontrakto ne temis. Soveta Unio konsentas ankaŭ kun tio.
De somero de la pasinta jaro ni alvokas Usonon sekvi nian ekzemplon — ĉesigi nukleajn eksplodojn. Vaŝingtono ĝis nun ankoraŭ ne faris tion malgraŭ la protestoj kaj postuloj de la socia aktivularo, spite al la volo de la plimulto de ŝtatoj de la mondo. Eksplodigante pli kaj pli novajn nukleajn instalaĵojn, la usona flanko daŭrigas vetkuron por atingi nerealigeblan revon pri milita supereco. Tio estas la senrezulta kaj danĝera politiko. La politiko, ne inda por tiu nivelo de la civilizacio, kiun atingis la nuntempa socio.
Pro manko de pozitiva reago de Usono la sovetia flanko rajtis jam komence de la 1-a de januaro 1986 renovigi la nukleajn proveksplodojn. Se sekvi la kutiman «logikon» de vetarmado, tiel, evidente, endis agi.
Sed la afero estas tia, ke ĝuste tiun, se estas permesate tiel diri, logikon necesas rezolute rompi. Ni entreprenas ankoraŭ unu provon tiudirekte. Alie la procedo de milita konkurado transformiĝos en lavangon, kiam ajna kontrolo pri evoluo de eventoj iĝus neebla. Subigi sin al kataklismoj de nuklea vetkuro ne estas permeseble. Tio signifus agi kontraŭ voĉo de prudento, kontraŭ homa sento de memkonservo. Estas bezonataj novaj, kuraĝaj aliroj, nova politika pensado, akriĝinta konscio de respondeco pri sortoj de la popoloj.
La usona administracio denove havas aldonan tempon por pripensi niajn proponojn pri ĉesigo de nukleaj eksplodigoj kaj doni al ili pozitivan respondon. Ĝuste tiun reagon oni atendos de Vaŝingtono ĉie en la mondo.
Soveta Unio sin turnas kun alvoko al la prezidento kaj la kongreso de Usono, al la usona popolo. Ekzistas la ebleco haltigi la procedon de la perfektigo de la nuklea armilaro kaj kreon de novaj tiaj armiloj. Oni ne rajtas preterlasi ĝin. La sovetiaj proponoj metas Sovetan Union kaj Usonon en la egalan situacion. Ili ne enhavas provojn superruzi aŭ trompi la alian flankon. Ni proponas enpaŝi la vojon de prudentaj respondecaj decidoj.
Por realigo de la programo pri redukto kaj likvido de la nukleaj arsenaloj necesas funkciigi la tutan ekzistantan sistemon de intertraktadoj, atingi maksimume altan efikecon de la malarmad-mekanismoj.
Baldaŭ en Ĝenevo rekomenciĝos la soveti-usona intertraktado pri la nukleaj kaj kosmaj armiloj. Dum nia renkontiĝo kun la prezidento R. Reagan en Ĝenevo en la novembro pasintjara ni havis sinceran interparolon pri la tuta problemaro de la intertraktado, t.e. pri la kosmo, pri la strategia ofensiva armilaro, pri la nukleaj mezdistancaj armiloj. Estis decidite akceli la intertraktadon, kaj tiu-ĉi interkonsento ne devas resti nur deklaracio.
La sovetia delegitaro en Ĝenevo havas instrukcion gvidi la aferon en strikta konformo al tiu-ĉi interkonsento. Ni atendas same konstruktivan rilaton de la usona flanko, precipe en la kosma demando. La kosmo devas resti paca, oni ne devas lokigi tie la ofensivan armilaron. Oni ne devas ankaŭ krei ĝin. Kaj samtempe estu starigita la plej severa kontrolo, inkluzivanta malfermon de koncernaj laboratorioj por inspektado.
La homaro estas nun en la grava etapo de la nova kosma erao. Kaj necesas rifuzi pensmanieron de la ŝtonepoko, kiam ĉefa zorgo estis ekhavi plej grandan bastonegon aŭ plej pezan ŝtonon. Ni estas kontraŭ armiloj en la kosmo. Nia materiala kaj intelekta potencialoj garantias por Soveta Unio eblecojn krei ajnan armilon, se oni devigos nin al tio.
Sed ni komprenas la tutan respondecon antaŭ la nuna kaj estontaj generacioj. Laŭ nia profunda konvinko, ni devas iri en la trian jarmilon ne kun la programo de «stelaj militoj», sed kun la grandskalaj projektoj de paca civilizado de la kosmo per la fortoj de la tuta homaro. Ni proponas praktike komenci ellaboron kaj efektivigon de tiuj projektoj. Tio estas unu el la plej gravaj vojoj al progreso sur ia tuta nia terglobo kaj al formiĝo de firma sistemo de sekureco por ĉiuj.
Ne allasi penetron de la vetarmado en la kosmon signifas malbari vojon al profundaj reduktoj de la nuklea armilaro. Sur la traktotablo en Ĝenevo kuŝas la sovetia propono duone redukti la koncernajn nukleajn armilojn de USSR kaj Usono, kio estus gravega paŝo al plena likvido de la nuklea armilaro. Sed se ŝlosi la solvon de la kosmo-problemo, tio signifas ne deziri ĉesigon de la vetarmado sur la Tero. Pri tio necesas diri rekte kaj klare. Ne hazarde adeptoj de la nuklea vetarmado estas ankaŭ vervaj adeptoj de la programo pri «stelaj militoj». Tio estas du aspektoj de la sama politiko, spita al la homaj interesoj.
Pri la eŭropa aspekto de la nuklea problemo. Ekstreman maltrankvilon kreas tiu situacio, kiam spite al la sana prudento, spite al la naciaj interesoj de la eŭropaj popoloj en certaj landoj de la Okcidenta Eŭropo oni daŭrigas dislokadon de la usonaj raketoj de unua frapo. Tiun-ĉi problemon oni jam traktas dum multaj jaroj. Sed la kondiĉoj de sekureco en Eŭropo iĝas ĉiam pli malbonaj.
Necesas stopi tian pason de la eventoj, dishaki tiun gordian nodon. Soveta Unio delonge proponas liberigi Eŭropon de la nuklea armilaro, kiel la mezdistanca, tiel la taktika. Tiu-ĉi propono restas valida. Por la unua radika paŝo ĉidirekte ni proponas nun, kiel estis dirite supre, jam en la unua etapo de la proponata de ni programo likvidi ĉiujn balistikajn kaj fiugilajn mezdistancajn raketojn de USSR kaj Usono en la eŭropa zono.
Atingo de praktikaj rezultoj en la Ĝeneva intertraktado signifus materialigon de la proponata de ni programo pri plena likvido de la nuklea armilaro ĝis la jaro 2000.