Выбрать главу
IV.

Soveta Unio opinias absolute reala la taskon plene likvidi en tiu-ĉi jarcento ankaŭ tian barbaran armilon de amasa ekstermo, kia estas la kemia.

En la intertraktoj pri la kemia armilaro enkadre de la Ĝeneva Konferenco pri Malarmado lastatempe reliefiĝas antaŭenmoviĝo. Tamen tiuj intertraktoj nepermeseble malakceliĝis. Ni pledas por intensigi la intertraktadon pri akcepto de efika kaj kontrolebla internacia konvencio pri malpermeso de la kemia armilaro kaj pri likvido de la havata municio de tiu armilaro konforme al la interkonsento pri tio kun la prezidento de Usono R. Reagan en Ĝenevo.

En la problemo pri malpermeso de la kemia armilaro, same kiel en aliaj problemoj pri la malarmado estas postulata freŝa vidpunkto de ĉiuj partoprenantoj de la intertraktado. Mi deziras tutklare emfazi, ke Soveta Unio pledas por plej rapida kaj plena likvido de tiu-ĉi armilaro kaj de industria bazo por ĝia produktado. Ni pretas garantii ĝustatempan anoncon pri lokoj de la entreprenejoj por produktado de kemia armilaro kaj ĉesigon de ĝia produktado, komenci ellaboron de proceduroj por likvido de la koncema produktad-bazo kaj baldaŭ post validigo de la konvencio komenci ankaŭ likvidon de municioj de la kemia armilaro. Krome, ĉio-ĉi realiĝus sub strikta kontrolo, inkluzive internaciajn inspektadojn surloke.

Certaj laŭŝtupaj paŝoj ankaŭ kontribuus al radika solvo de la problemo. Ekzemple, eblus multflanke interkonsenti pri netransdoneblo de la kemia armilaro al kiu-ajn kaj pri ĝia nedislokeblo sur teritorioj de aliaj ŝtatoj. Soveta Unio, ekzemple, ĉiam strikte observis tiun principon en sia praktika politiko. Ni proponas al aliaj ŝtatoj sekvi nian ekzemplon kaj praktiki la saman prudenton.

V.

Paralele kun forigo de amaseksterma armilaro el arsenaloj de la ŝtatoj, Soveta Unio proponas, ke objekto de interkonsentitaj reduktoj estu ankaŭ ordinaraj armilaroj kaj armitaj fortoj.