Выбрать главу

La mesaĝo de Jesuo

Jesuo iris en Galileon. Li anoncis la Evangelion de Dio kaj diris: «La tempo jam plenumiĝis. Nun, la reg- no de Dio komenciĝas. Konvertiĝu, kaj kredu bonan novaĵon, kiun mi alportas (Mar. 1, 14-15).

Kiam Jesuo venis en Nazareton, la urbo, kie li grandiĝis, li eniris, en la sabata tago, en la preĝdo- mon. Tie, li legis pecon el la libro de la profeto Jesa- ja: «La Spirito de Dio estas sur mi, ĉar min li elektis. Li sendis min por anonci bonan novaĵon al la malri- ĉuloj; diri al la kaptitoj: Vi estas liberaj; al la blindu- loj: Retrovu la vidpovon; al la subprematoj: Vi estas li- berigitaj, kaj proklamu la tempon, kiam Dio montras sian mizerikordon».

Jesuo deklaris al ĉiuj, kiuj estis en la preĝdomo: «La parolo, kiun vi ĵus aŭdis, hodiaŭ plenumiĝas». Unue, ĉiuj estis kontentegaj. Sed poste, ili diris: »Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozefo?» Jesuo diris al ili: «Ve- re, mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo». Kiam la homoj, kiuj estis en la preĝdomo, aŭdis tion, iii ekfuriozis. Ili saltegis, pelis Jesuon eks- ter la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de monto por ĵeti lin malsupren. Sed ili nenion povis fari al li (Luk. 4, 16-30).

Fiŝkaptistoj decidas sekvi Jesuon

Jesuo alvenis al la rando de la galilea lago. Tie, li vidis Simonon, ankaŭ nomitan Petro, kaj lian fraton Andreo. Ili ĵus ĵetis siajn retojn, ĉar ili estis fiŝkaptis- toj. Jesuo diris al ili: «Venu, sekvu min. Mi faros vin kaptistoj de homoj. «Ili tuj forlasis la retojn, kaj sek- vis Jesuon.

Post iom da tempo, Jesuo vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj lian fraton Johano. Ili estis en la ŝipeto

kun sia patro, riparante siajn retojn. Jesuo vokis ilin. 11 m tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron kaj sekvis lin (Mat. 4, 18-22).

56. Paralizulo marŝas

Jesuo revenis en Kapernaumon. Baldaŭ, ĉiuj sciis, ke li estas en la domo. La homoj alkuris, ili kunpre- miĝis en la domo kaj antaŭ la pordo. Al ĉiuj, Jesuo di- ris, ke Dio amas ilin.

Tiam, alvenis kvar homoj, kiuj portis paralizulon. Ili volis alkonduki sian amikon apud Jesuo, sed la ho- mamaso ne volis retroiri. Ili ne povis pasi. La kvar ho- moj supreniris sur la tegmenton, kiu estis plata. Ili fa- ris tmon en la plafono, super la loko, kie troviĝas Je- suo, poste ili malsuprenirigis la paralizulon sur lia brankardo. Jesuo vidis, ke tiuj homoj fidas lin. Li di- ris al la paralizulo: «Viaj pekoj estas pardonitaj».

Kelkaj skribistoj aŭdis tion, kion Jesuo diris. Ili opiniis: «Kiel li povas tiel paroli: Tio estas blasfemo. Neniu homo povas pardoni la pekojn: Nur Dio povas fari tion». Sed Jesuo sciis, kion ili pensas, Li diris al ili: «Kion vi pensas? Kio estas la plej facila diri: Viaj pekoj estas pardonitaj aŭ: Paralizulo, leviĝu, prenu vian brankardon kaj marŝu? Vi devas scii, ke per la tutpotenco de Dio, mi povas pardoni la pekojn sur la tero». Kaj li diris al la paralizulo: «Leviĝu! Prenu vian brankardon kaj reiru al via domo». La homo tuj levi- ĝis, prenis sian brankardon kaj eliris. Ciuj vidis tion, kaj laŭdis Dion dirante: «Neniam ni vidis ion tian» (Mar. 2, 1-12).

57. Jesuo vokas pekulon

La impostistoj ne havis bonan reputacion. Ili ofte postulis pli da taksoj, ol kio estas antaŭkalkulita, kaj

laboris por la konto de la romiana okupanto. Tial, la Fariseoj havis nenion komunan kun ili.

Iun tagon, Jesuo pasis laŭlonge de la lago. Li vidis Levi ankaŭ nomatan Mateo, impostisto, sidantan ĉe la impostejo. Jesuo diris al li: «Venu, sekvu min». Levi stariĝis kaj sekvis Jesuon. Dum Jesuo sidis por manĝi ĉe Levi, multaj impostistoj kaj pekuloj manĝis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. La fariseoj kaj la skribistoj vi- dis tion, kaj diris al la disĉiploj: «Kiel li povas manĝi nur kun pekuloj?» Jesuo aŭdis tion, kaj diris al ili: «Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. Mi ne venis alvoki la justulojn, sed la pekulojn (Mar. 2, 13-17).

Jesuo elektas dekdu apostolojn

Jesuo supreniris sur monton. Li vokis la disĉiplojn, kiujn li elektis, kaj ili venis al li: estis dekdu viroj. Ili ĉiam devis resti kun li por vidi, kion li faris kaj por aŭdi, kion li diris. Li volis sendi tiujn dckdu por esti liaj apostoloj kaj transdoni la bonan novaĵon, kaj por ke per lia potenco, ili resanigu, la malsanulojn, La dekdu estis: Simono al kiu li donis la nomon: Petro, Jakobo kaj lia frato Johano, Andreo, Filipo, Bartolo- meo, Mateo, Tomaso, Jakobo filo de Alfeo, Tadeo, Si- mono kaj Judaso Iskariota, kiu, pli poste, perfidis lin (Mar 3, 13-19).

Jesuo elektas sian popolon

Jesuo trairis Galileon. Li instmis en la preĝdomoj, kaj proklamis la Evangelion de Dio. Li resanigis ĉiujn malsanulojn kaj suferantojn. Oni parolis pri li en la tuta lando. El ĉie, la homoj alkuris al li. Kiam Jesuo vidis tiun homamason, li supreniris sur monton. Li si- diĝis, kaj liaj disĉiploj venis apud li, Jesuo komencis instmi:

Tiuj, kiuj konfesas, ke ili estas malriĉaj antaŭ Dio, povas ĝoji: la regno de la ĉielo apartenas al ili.

Tiuj, kiuj estas afliktataj povas ĝoji: Dio konsolos ilin.

Tiuj, kiuj ne uzas perforton, povas ĝoji: ili heredos la teron.

Tiuj, kiuj deziras, ke la volo de Dio efektiviĝu, po- vas ĝoji: Dio realigos iliajn dezirojn.

Tiuj, kiuj estas mizerikordaj, povas ĝoji: Dio estos mizerikorda al ili.

Tiuj, kiuj havas puran koron, povas ĝoji: ili vidos Dion.

Tiuj, kiuj, restarigas la pacon, povas ĝoji: Dio ak- ceptos ilin kiel siajn infanojn.

Tiuj, kiuj estas persekutataj, ĉar ili faras la volon de Dio, povas ĝoji: la regno de la ĉielo estas por ili» (Mat. 4, 23-25; 5, 1-10).

Vivreguloj de Jesuo

Vi aŭdis, ke estas dirite: ne mortigu. Tiu kiu mor- tigos iun alian, estos en danĝero de juĝado. Nu, mi di- ras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado (Mat. 5, 21).

Se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie me- moras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, foriru kaj paciĝu kun via fra- to. Poste, revenu kaj prezentu vian oferon (Mat. 5, 23).

Vi aŭdis ke estas dirite: ne adultu. Sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon por deziri ŝin, aŭ tiu, kiu deziras alian viron, jam adultis je si en sia koro (Mat. 5, 27-28).

Vi lernis, ke estas dirite: amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn. Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj faru bonon al viaj perse- kutantoj, por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo. Car li levigas sian sunon super la malbonu- lojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon super la justu- lojn kaj la maljustulojn (Mat. 5, 43-45).

Amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedo- nu, eĉ se vi povas nenion atendi interŝanĝe, kaj Dio re- kompencos vin pri tio. Ĉar li estas bona al la nedan- kemuloj kaj por la pekantoj. Estu kompatema kiel via Patro (Luk. 6, 35-36).

Ne juĝu la aliajn, kaj vi ne estos juĝitaj; ne kon- damnu, kaj Dio ne kondamnos vin. Pardonu viajn pe- kojn reciproke, kaj Dio pardonos al vi. Donu, kaj es- tos donite al vi (Luk. 6, 37-38).

La preĝo de la disĉiploj

Jesuo diras al siaj disĉiploj: vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Ve- nu via regno, fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel an- kaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj par- donu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed li- berigu nin de la malbono» (Mat. 6, 9-13).

Jesuo revivigas mortinton

Jesuo alvenis kun siaj disĉiploj en urbo nomata Nain, kaj akompanis lin granda homamaso. Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni el- portis mortinton, la solan filon de sia patrino, kaj ŝi estis vidvino, nun sola; najbaroj kaj amikoj akompa- nis ŝin.