certigi sian vivon». Kaj li rakontis al ili parabolon, di- rante:
«Unu riĉulo posedis kamparojn, kie la greno kres- kis abunde, kaj li ĝin konsideris, dirante: «Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi mian grenon. Kaj li diris: jen, kion mi faros. Mi dis- batos miajn grenejojn, kaj konstmos pli grandajn. Tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. Tiam mi estos kvieta, kaj mi povos diri al mi mem: nun mi ne plu maltrankviliĝos, tiuj provizaĵoj sufiĉos por multaj jaroj. Mi ne plu laboros. Mi povas manĝi, trin- ki, esti gaja. Sed Dio diris al li: «Ho malsaĝulo! ĉi tiun nokton, oni postulos de vi vian animon. A1 kiu utilos tio, kion vi preparis?». Tia estas, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion (Luk. 12, 15- 21).
La ŝafino perdita
Multaj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li por aŭskulti lin. La Fariseoj kaj la Skribistoj murmu- ris, dirante: Ci tiu akceptas pekulojn kaj eĉ manĝas kun ili!».
Tiam, Jesuo rakontis al ili la jenan parabolon, di- rante: «Kiu homo havante cent ŝafinojn, kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras per serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. Kaj reveninte hejmen, li kunvokas siajn najbarojn: Goju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafinon, la perditan». Je- suo diris al ili: «Ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas» (Luk. 15, 1-7).
La bona ŝafpastisto
Jesuo diris: «Mi estas la bona paŝtisto. La bona paŝtisto pretas doni sian vivon por la ŝafinoj, sed la paŝtisto kiu laboras nur por akiri salajron, rapide for-
kuras, kiam li vidas la lupon. Tiam la lupo povas avi- de manĝi la ŝafinojn, kaj dispeli la ŝafaron. Tiu paŝ- tisto forkuras, ĉar li interesiĝas nur pri sia salajro kaj ne pri la ŝafinoj. Mi estas la bona paŝtisto, mi konas miajn ŝafinojn kaj ili konas min. Mi pretas morti por miaj ŝafinoj».
Denove fariĝis malkonsento inter la judoj, pro tiuj diroj. Unuj diris: «unu demono parolas per lia buŝo. Li ne scias kion li diras». Aliaj pensis: «Demonhavan- to ne parolas kiel li. Kiamaniere demono povas resa- nigi malsanulojn?» (Joh. 10, 11-14.19-21).
73. La patro kaj liaj du filoj
Jesuo rakontis: «Unu viro havis du filojn. La pli ju- na diris al li: Patro, donu al mi mian heredotan par- ton. La patro dividis inter la du siajn vivrimedojn. La pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al malproksima lando, kaj tie li elspezis ĉion, per diboĉa vivado.
Kiam li jam elspezis ĉion, forta malsatego okazis en tiu lando. Cio iris malbone por la junulo kaj li pre- zentis sin ĉe farmisto petante laboron. Ĉi tiu lin sen- dis sur la kampoj, por paŝti siajn porkojn. La junulo malsatis kaj volus manĝi la nutraĵon de la porkoj, sed neniu donis ĝin al li. Tiam li pripensis, kaj diris al si: «Mia patro havas multajn laboristojn, kiuj manĝas ĝissate: antaŭ ol ĉi tie perei de malsato, mi tuj reiros al mia patro. Mi diros al li: Patro, mi pekis kontraŭ Dio kaj kontraŭ vi. Lasu min labori por vi, kiel labo- risto».
La patro vidis lin de malproksime. Li kompatis sian filon, kuris renkonte al li kaj kisis lin. La filo di- ris al li: «Patro, mi pekis kontraŭ Dio kaj kontraŭ vi. Mi jam ne meritas esti via filo». Sed la patro diris: «Ni faru feston kaj ĝoju. Mia filo estis mortinta kaj jen li denove vivas. Li estis perdita kaj jen li estas re- trovita». Kiam la unuenaskita filo revenis el la kam- poj, li aŭdis la muzikadon kaj la ĝojan bruegon. Li demandis serviston: «Kion signifas tio?» La servisto respondis al li: «Via frato revenis kaj via patro faras feston, ĉar li retrovis sian filon». Tiam la unuenaski- ta filo ekkoleris kaj ne volis eniri en la domon. La pa- tro eliris kaj volis ĉion klarigi, sed lia filo riproĉis lin tieclass="underline" «Dum ĉiuj ĉi jaroj, mi laboris por vi. Malgraŭ tio, vi neniam donis al mi ion, eĉ ne kapridon, por ke mi povu inviti amikojn al festo». Lia patro respondis al li: «Vi estas mia filo. Vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sed hodiaŭ, ni povas ĝoji kaj fari fes- ton. Ĉar via frato estis mortinta, kaj jen li denove vi- vas. Li estis perdita, kaj jen li estas retrovita» (Luk. 15. 11-32).
74. La almozulo kaj la riĉulo
Iam estis riĉulo, kiu estis belege vestita kaj posedis ĉion, kion li deziris. Antaŭ la pordo estis kaŭranta malriĉulo nomita Lazaro. Li estis malbonfarta kaj kovrita dc ulceroj. Li estis tiom malsata, ke li dezirus manĝi la nutraĵrestaĵojn, kiuj falis de la tablo de la ri- ĉulo. La vaghundoj postkuris lin kaj lekis liajn vun- dojn.
Kiam mortis Lazaro, anĝelo venis kaj forportis lin ĉielen apud Abrahamo. La riĉulo ankaŭ mortis kaj es- tis enterigita. En la mortintrestadejo, li suferis multajn turmentojn. Levante siajn okulojn, li vidis Abrahamon kaj Lazaron tute proksiman al li kaj li ekkriis: «Patro Abrahamo, kompatu min. Sendu al mi Lazaron. Li trempu sian fingron en akvon por malvarmigi mian langon, ĉar en la fajro mi suferas multajn turmen- tojn». Sed Abrahamo respondis al li: «Memoru! Dum via tuta vivo, vi havis tion, kion vi deziris. Por Laza- ro, estis tute male. Tial li nun ricevas sian konsolon. Staras granda abismo inter vi kaj ni. Neniu povas iri de ĉi tie al vi aŭ transiri de tie al ni».
La riĉulo petegis plu: Mi petas, Patro Abrahamo, ke vi sendu Lazaron al la domo de miaj gepatroj. Li avertu miajn kvin gefratojn, por ke ankaŭ ili ne finve- nu en tiun lokon de turmentoj». Abrahamo respondis: «Ili havas instruojn de Moseo kaj de la profetoj. Ili nur plenumu ilin! La riĉulo insiste diris: «Ili ja havas la instruojn de Moseo kaj de la profetoj, sed se mortin- to aperus antaŭ ili, ili ŝanĝus sian vivon». Post tiuj vortoj, Abrahamo diris al li: «Se ili ne aŭskultas Mo- seon kaj la profetojn, ili ne lasos sin konvinki, eĉ se iu leviĝos el la mortintoj» (Luk. 16, 19-31).
75. Tiu, kiu kredis sin justa kaj la impostisto
Iam, Jesuo renkontis kelkajn Fariseojn. Ili opi- niis, ke ili plenumas ĉiujn ordonojn, kaj ke ili do raj- tas malestimi la aliajn homojn. Jesuo rakontis al ili: «Du homoj iris al la templo por preĝi. Unu estis Fa- riseo. La alia estis impostisto. La Fariseo iris kaj sta- ris ĉe la unua vico kaj preĝis jene: «Ho Dio, mi Vin dankas, ĉar mi est^s pli bona ol la ceteraj homoj. Mi ne estas rabema, mi trompas neniun, mi estas fidela al mia edzino kaj mi ankaŭ ne estas, kiel tiu impos- tisto. Mi fastas dufoje en semajno kaj mi donas de- konajon el tio, kion mi akiras pro mia deĵorado en la templo».
La impostisto plustaris malantaŭe. Li mallevis la kapon, batadis sian bruston kaj preĝis jene: «Ho Dio, mi estas pekulo! Kompatu min». Jesuo diris: «Mi ja di- ras al vi, ĉi tiu impostisto reiris hejmen pardonita de Dio, la alia ne» (Luk. 18, 9-14).
76. Blindulo kredas
Jesuo alproksimiĝis al la urbo Jeriĥo. Tie estis blin- da almozulo, kiu sidis ĉe la vojflanko. Kiam li rimar- kis, ke estis multe pli da preterirantoj ol kutime, li de- mandis: Kio okazas?». Oni diris al li, ke Jesuo el Na- zareto alvenis en la urbon. Tiam, la blindulo ekkriis:
«Jesuo, filo de Davido! Kompatu min!». La homoj, kiuj marŝis antaŭ Jesuo admonis lin: «Ne parolu! Silen- tu!». Sed li des pli forte kriis: «Filo de Davido! Kom- patu min!».
Jesuo haltis kaj ordonis alkonduki la blindulon. Kiam li troviĝis antaŭ li, Jesuo demandis al li: «Kion vi volas? Kion mi faru al vi?» La blindulo respondis: «Sinjoro mi dezirus vidpovi!». Jesuo respondis: «Vi vidpovas, via fido vin resanigis». Ek de tiu momento la blindulo reakiris vidpovon. Li kuniĝis kun Jesuo kaj laŭdis Dion. Kaj ĉiuj, kiuj estis tie ankaŭ laŭdis Dion (Luk. 18, 9-14).
77. Zakĥeo ŝanĝas sian vivon
Jesuo trairis la urbon Jerifio. Tie vivis Zakĥeo, ĉe- fo de ĉiuj impostistoj. Li estis tre riĉa. Li ŝatus vidi Je- suon, sed oni ne lasis lin trapasi la homamason kaj