La Sinjoro sendas siajn anoncantojn al ĉiuj nacioj
La dek unu apostoloj iris en Galileon, sur la mon- ton, kie Jesuo estis kunveniginta ilin. Tie ili vidis Je- suon. Ili falis sur la genuoj antaŭ li, sed kelkaj havis an- koraŭ dubojn pri li. Li alproksimiĝis al ili kaj diris: «La Patro donis al mi ĉian aŭtoritaton en la ĉielo kaj sur la tero kaj, per tiu potenco, mi sendas vin: Iru en ĉiujn na- ciojn! Disĉipligu ĉiujn homojn! Baptu ilin en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Instruu ilin kaj diru al ili ĉion, kion mi instruis al vi, por ke ili povu vivi, kiel mi montris al vi. Estu certaj, ke mi ne la- sas vin solaj. Mi restas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la fino de ĉi tiu mondo» (Mat. 28, 16-20).
JESUO RESTAS KUN NI
La adiaŭo al la apostoloj
Kvardek tagoj estis pasintaj de post Pasko. Tiam, la Sinjoro venis por renkonti siajn disĉiplojn. Li diris al ili: «Ne foriru el Jerusalemo kaj atendu la helpan- ton, kiun la Patro sendos al vi. En Jordano, Johano baptis per akvo. Vi estos baptitaj en la Sankta Spiri- to. Vi estos miaj atestantoj, ĉie tie en Jerusalemo kaj en ĉiuj landoj, ĝis la plej malproksima parto de la mondo».
Dirinte tion al siaj disĉiploj, li suprenleviĝis en la ĉielon. Nubo aperis kaj kaŝis lin. Fascinitaj, la disĉi- ploj fikse rigardis al la ĉielo. Du viroj blanke vestitaj aperis kaj diris al ili: «Kial vi staras tiel rigardantaj al la ĉielo? Ci tiu Jesuo, kiu forlasis vin por iri en la ĉie- lon revenos kaj vi rekonos lin» (Ago. 1, 1-11).
La nova popolo de Dio: La Eklezio de Jesuo Kristo
La Pentekostan tagon, ĉiuj disĉiploj de Jesuo, vi- roj kaj virinoj, estis kunvenintaj en la sama domo, kun Maria, la patrino de Dio. Ili atendis la Helpan- ton, kiun Jesuo estis promesinta al ili. Tiam, subite, bruego venis el la ĉielo, kvazaŭ blovego, kiu plenigis la tutan domon. Langoj el fajro aperis, disbranĉiĝis kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito kaj laŭdis Dion kaj lian Filon Jesuon Kris- ton.
Multaj homoj estis kunvenintaj en Jerusalemo, el malproksimaj landoj, por la festo. La homoj kunpre- miĝis antaŭ la domo, kie estis la disĉiploj. Ili ĉiuj emociegiĝis, ĉar ĉiu el ili aŭdis la disĉiplojn de Jesuo paroli per lia propra lingvo. Konsternite, ili diris unu al la alia: «Kion do signifas tio?» Tiam Petro ekparo-
lis kaj diris per forta voĉo: «Aŭskultu min! Mi tuj kla- rigos tion al vi. Hodiaŭ efektiviĝas tio, kion la profeto Joel, sendita de Dio, estis anoncinta: antaŭ la fino de la tempoj, Dio donos sian Spiriton al ĉiuj homoj. Me- moru Jesuon de Nazareto. Li venis, laŭ la ordono de Dio, kaj li plenumis la farojn de Dio; vi travivis tion. Dio donis sian Filon, sed vi akuzis lin kaj kondamni- gis lin de la Romianoj. Li mortis sur la kruco, sed Dio relevis lin el inter la mortintoj, pri tio ni povas atesti. Dio altigis lin kaj li ja estas la Mesio».
La paroloj de Petro kortuŝis multajn homojn. Ili demandis. «Fratoj, kion ni faru?» Petro respondis al ili: «ŝanĝu vian vivon. Baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo por la pardono de viaj pekoj. Tiam, li donos al vi la Sanktan Spiriton». Multaj aŭskultis Petron kaj baptiĝis. Tiun tagon, tri mil el ili aliĝis al la kunularo de Jesuo Kristo (Ago. 2).
Vivi kun Jesuo kaj morti por li
De tiam, la apostoloj komencis sian agadon en Je- rusalemo. Ili resanigis la malsanulojn kaj eldiris sian ateston pri la vivo kaj la morto de Jesuo. La homoj, kiuj kredis, estis pli kaj pli multnombraj. La ĉefpastroj kaj la regantoj de Izraelo volis, ke la homoj forgesu Je- suon. Ili arestis la apostolojn, pridemandis ilin kaj malpermesis al ili instrui en la nomo de Jesuo. Sed la apostoloj ne zorgis pri tiu malpermeso. Stefano, unu el la unuaj diakonoj, estis ŝtonmortigita. Antaŭ ol fa- li pro la ŝtonbatoj, li ekkriis: «Jen mi vidas la ĉielon malfermitan. Mi vidas la Filon de homo, li staras dekstre de Dio. Sinjoro Jesuo, akceptu min!».
En Jerusalemo, la kunularo de Jesuo estis perse- kutita. Ciuj, kiuj konfesis sian fidon estis elpelitaj el la urbo. Sed ĉie, kie ili alvenis, ili anoncis, kion Dio, per Jesuo Kristo, faris por la homoj. Sur ĉiuj ĉi lokoj, ili fondis novajn komunumojn (Ago. 2-8).
Paŭlo, apostolo de la nacioj
Paŭlo estis pia judo. Li tre bone konis la Sanktan Skribon kaj estis konvinkita, ke Jesuo ne povas esti la Savanto kaj ke, tute male, li trompis la popolon. Paŭ- lo iris de urbo al urbo por deflankigi el ilia fido tiujn, kiuj kredis je Jesuo, aŭ por puni ilin. Dum li iris al Damasko por tie malkovri la kristanojn kaj alkonduki ilin malliberigitajn al Jerusalemo, li havis sperton, kiu ŝanĝis lian tutan vivon. Lumo el la ĉielo ekbrilegis ĉir- kaŭ li. Li falis sur la teron kaj aŭdis voĉon dirantan al li: «Kial vi min persekutas?».
Paŭlo ne sciis, kio trafis lin. Li demandis: «Sinjo- ro, kiu vi estas?». Kaj li aŭdis tiun respondon: «Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. Sed nun leviĝu kaj eniru en la urbon. Estos dirite al vi, kion vi devas fa- ri». Paŭlo iris al Damasko. Tie li trovis Ananias, dis- ĉiplon de Jesuo. Ananias ne volis kredi, ke Paŭlo ren- kontis Jesuon kaj fariĝis lia disĉiplo. Sed la Sinjoro diris al li: «Lin mi elektis. Li konigos mian nomon al ĉiuj popoloj». Ananias akceptis Paŭlon en la komu- numon.
De nun, Paŭlo ne plu estis la persekutanto de la kristanoj, sed la predikanto de Jesuo Kristo. En Da- masko kaj en aliaj urboj, li anoncis Jesuon Kriston kiel Savanton. Li fariĝis vojaĝanta predikanto kaj pa- rolis en la Sinagogoj. Li fondis kristanajn komunu- mojn kaj eiturniĝis por ke Judoj, Grekoj kaj homoj el ĉiuj popoloj de la tero apartenu al la nova popolo de Dio.
Paŭlo estis persekutata kaj elpelata el iu urbo al alia ĝis en Grekujo. Li skribis leterojn al la komunu- moj, kiujn li fondis. En tiuj leteroj, li admonas la ko- munumojn, kaj fortigas ilin en la fido. Li diras, kion signifas por la homoj la fido je Jesuo Kristo, kaj kion signilas vivi kristane. Finfine, Paŭlo estis arestita en Jerusalemo kaj sendita al Romo kiel malliberulo. Tie, li estis kondamnita kaj ekzekutita. Li mortis por Jesuo Kristo (Ago. 9-28).
96. Paŭlo skribis al la komunumoj
«Jesuo mortis; Li releviĝis el la mortintoj. Li sidas dekstre de la Patro kaj propetadas por ni. Kiu aparti- gos nin de la amo de Kristo?: Ĉu aflikto, turmento, malsato, malvarmo, persekutado aŭ morto? Ni povas venki super ĉio, ĉar Li amas nin. Mi konvikiĝas, ke ne- niu potenco en la mondo povas apartigi nin de Li« (Rom. 8, 34-39).
«Vi kredas je Jesuo Kristo, tiel vi estas filoj kaj fili- noj de Dio. Vi baptiĝis, kaj vi apartenas al la komu- numo de Jesuo Kristo. En tiu komunumo, oni ne plu
demandas, ĉu iu estas Judo aŭ Greko, sklavo aŭ libe- rulo, viro aŭ virino, ĉar ĉiuj estas unu en Kristo Je- suo». (Gal. 3, 26-28).
«Ĉiam ĝoju. Senĉese preĝu. Pri ĉio diru dankon, ĉar tia estas la volo de Dio pri ĉiuj, kiuj konfesas sian fidon je Jesuo Kristo. Ne estingu la Spiriton. Elprovu ĉion, tenu firme tion, kio estas bona. Detenu vin de ĉiu formo de malbono» (1 Tes. 5, 16-22).
«La amo de Kristo nin devigas. Fakte, ni konfesas, ke unu mortis por ĉiuj, por ke la vivantoj vivu, ne por si mem, sed por tiu, kiu por ili mortis kaj releviĝis» (2 Kor. 5, 14-15).
«Karaj fratoj, ĝoju, subtenu vin reciproke, estu unuanimaj kaj vivu pace. Tiam, la Dio de amo kaj pa- co estos kun vi. La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo, la amo de Dio, kaj la kuneco de la Sankta Spirito es- tu kun vi ĉiuj!» (2 Kor. 13, 11-13).
97. Ni ne vivas, kiel tiuj, kiuj ne havas esperon