Iun tagon, Jakobo ĵus preparis lentosupon, kaj Esavo eniris, elĉerpita, en la domon. Li diris: «Donu al mi por manĝi el tiu ruĝa supo!» Jakobo respondis: «Unue, vendu al mi vian rajton de unuenaskiteco». Esavo diris: «Mi mortas pro malsato. Por kio utilas al mi tiu rajto. Li ĵuris al li, ke li vendas sian rajton de unuenaskiteco». Nur tiam Jakobo donis al li panon kaj lentosupon.
Isaako iĝis maljuna. Li ne plu bone vidis. lun ta- gon, li diris al Esavo: «Iru ĉasi, alportu al mi rostitan ĉasaĵon por manĝi, kaj mi transdonos al vi la benon de Dio. Rebeka aŭdis kion diris Isaako. ŝi volis, ke Ja- kobo ricevu la benon, kaj ŝi diris al li: «Iru preni du kapridojn. ŝi rostis la viandon, poste ŝi kovris la ko- lon kaj la brakojn de Jakobo per la haŭto de la kapri- doj. Tiam, ŝi sendis lin al Isaako.
Isaako aŭdis lin marŝi. Li demandis: «Kiu vi estas? Mi estas Esavo, respondis Jakobo, mi alportas al vi la rostaĵon. Unue manĝu kaj poste vi donos al mi la be- non, kiel vi promesis». Isaako prenis sian filon per la brakoj. Li sentis la haŭton. Li lasis ŝin trompi, kaj li benis Jakobon: «Dio donu al vi ĉion, kion vi bezonas surtere. Estu benata, kiu benos vin».
Tuj poste, Esavo revenis el la ĉasado. Li alportis rostaĵon al sia patro kaj petis, ke li benu lin. Tiam, Isa- ako komprenis, ke lia filo Jakobo trompis lin. Sed li ne povis repreni la benon, kiun li transdonis al li. Esa- vo koleriĝis kaj diris: «Kiam nia patro Isaako estos mortinta, mi mortigos Jakobon». Rebeka eksciis tion, kaj diris al Jakobo: «Rifuĝu ĉe via onklo Laban en Ĥa- ran. Vi atendos ĉe li ĝis la kolerego de Esavo estos forgesita». Tiel Jakobo alvenis ĉe Laban. Li laboris ĉe li kiel bestgardisto, sed li ankaŭ okupiĝis pri sia pro- pra brutaro. Li edziĝis, kaj havis infanojn.
Dudek jarojn pli poste, Jakobo kaj lia tuta familio revenis al la lando Kanaano. Survoje, Jakobo tranok- tis apud la rivero Yabbok. Li transportis ĉion, kion li havis sur la alian bordon, kaj restis sola. Tiun nokton, viro luktis kun li ĝis la tagiĝo. Post tiu lukto, li benis Jakobon kaj diris al li: «Ekde nun, vi ne plu nomiĝos Jakobo, sed Izraelo, kio signifas: tiu, kiu luktas kun Dio. Car vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi restas venkanto».
Jakobo interpaciĝis kun sia frato Esavo. Li revenis al la lando Kanaano, kaj havis dekdu filojn: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun, Jozefo, Benja- men, Dan, Naftali, Gad kaj Aŝer. Tiuj ĉi fariĝis la pa- troj de la izraela popolo (Gen. 25-35).
10. Jozefo alvenas en Egiption
Jakobo amis Jozefon pli ol la aliajn filojn, kaj li do- nis al li belan veston. Tiam, la aliaj estis ĵaluzaj. Iun
tagon, Jakobo sendis Jozefon al liaj fratoj sur la paŝ- tejojn. Tiam, tiuj ĉi kaptis lin, kaj ĵetis lin en puton. Unue, ili volis mortigi lin. Sed, fine, ili vendis lin al eksterlandaj komercistoj por dudek arĝentaj moneroj. Ili disŝiris lian veston, kaj trempis ĝin en la sango de ŝafido, poste portigis ĝin al Jakobo per kuriero. Jako- bo tuj rekonis la veston. Li pensis, ke sovaĝa besto for- manĝis Jozefon. Li longtempe priploris sian prefera- tan filon.
Jozefo alvenis en Egiption kun la komercistoj. Ili vendis lin al reĝa oficiro, kies nomo estis Potifar. Jo- zefo laboris por Potifar, kaj li sukcesis ĉion, kion li en- treprenis, ĉar Dio estis kun li. Potifar faris lin sia in- tendanto. La edzino de Potifar volis delogi Jozefon, kaj ĉar li ŝin rifuzis, ŝi kalumniis lin ĉe sia edzo. Tiam, Potifar ĵetigis Jozefon en malliberejon. En tiu epoko, la bakisto kaj la vinisto de Faraono, la reĝo de Egip- tio, ankaŭ estis en malliberejo. Ili sonĝis, kaj ili paro-lis pri tio al Jozefo, kiu povis klarigi la sonĝon: la vi- nisto estos pardonita, kaj reprenos sian laboron; la bakisto estos kondamnita kaj mortigita. Kaj ĉio oka- zis, kiel Jozefo antaŭdiris (Gen. 37; 39-40).
11. Jakobo malsupreniras al Egiptio kun siaj ĥloj
Post du jaroj, Faraono havis sonĝon. Li konsultis ĉiujn saĝulojn kaj divenistojn de sia lando, sed ne- niu estis kapabla klarigi al li tiun sonĝon. Tiam, la vinisto memoris pri Jozefo, kaj diris al Faraono: «Estas en malliberejo junulo, Izraelido, kiu sukcesis klarigi mian sonĝon kaj tiun de la bakisto. Tio, kion li diris, okazis». Faraono vokigis Jozefon, kaj ra- kontis al li sian sonĝon: «Sep sanaj kaj grasaj bovi- noj eliras el la rivero Nilo. Poste, sep malbelaj kaj malgrasaj bovinoj voras la sanajn. Same, sep plenaj kaj pezaj spikoj maturiĝas sur tigo kaj poste sep malplenaj kaj sekiĝintaj voras la plenajn spikojn». Jozefo klarigis al Faraono: «Dio montris al vi, tiun nokton, tion, kio okazos: dum sep jaroj, la brutaro prosperos, kaj la tritiko maturiĝos sur la kampo, poste dum sep jaroj, ne pluvos. La bestoj mortos pro soifo, la tritiko sekiĝos. Mi povas doni al vi konsi- lon: konstruigu deponejojn, kaj aĉetu la troaĵon dum la bonaj jaroj. Tiel vi faros provizojn por la malsategaj jaroj». Faraono kredis Jozefon, kaj pre- nis lin kiel intendanton. Kiam post sep jaroj de abundaj rikoltoj, ne plu estis pluvo, la brutaro estis soifanta kaj la rikolto sekiĝinta, Jozefo malfermis la deponejojn. Malsateguloj venis de malproksime por aĉeti al li tritikon.
Jakobo kaj ankaŭ liaj filoj havis nenion plu por manĝi. Tial Jakobo sendis siajn filojn en Egiption. Jo- zefo vidis siajn fratojn, kaj tuj rekonis ilin, sed ili ne rekonis lin. Jozefo testis siajn fratojn, ĉar li volis scii, ĉu ili estas solidaraj inter si. Li ordonis kaŝi sian ar- ĝentan pokalon en la sakon de Benjamen. Dum liaj fratoj revojiris, Jozefo sendis sian intendanton por re- atingi ilin. Tiu ĉi haltigis ilin, kaj akuzis ilin: «Kial vi redonis malbonon por la bono? Kial vi ŝtelis la poka- lon de mia mastro? «La fratoj sin defendis: «Nenion ni ŝtelis!». Sed kiam oni inspektis la sakon de Benjamen, oni trovis la pokalon.
Tial ĉiuj fratoj reiris antaŭ Jozefon. Li diris al ili: «Nur tiu ĉe kiu oni trovis la pokalon devas resti. La aliaj rajtas foriri». Jehuda respondis: «Nia patro amas sian plej junan filon, kaj li mortus pro ĉagreno se okazus al li malbono. Lasu min resti anstataŭ Benjamen. Tiam Jozefo ne plu povis sin deteni: «Mi estas Jozefo, via frato, li diris. Vi vendis min, kaj vi volis al mi malbonon. Sed Dio ŝanĝis ĉion en bonon. Li venigis min en Egiption, por ke mi povu savi vin. Rapidu, reiru ĉe nia patro, kaj revenu en Egiption kun li. Ci tie, vi ne mizeros». Jakobo tutkore ĝojis, kiam li eksciis, ke Jozefo estas vivanta. Li malsupre- niris al Egiptio kun siaj filoj kaj iliaj familioj. Tie, ili vivis kiel paŝtistoj en la lando Goshen. Kaj dum la tu- ta malsatego, Jozefo prizorgis siajn fratojn (Gen. 41- 47).
MOSEO KONDUKAS SIAN POPOLON TRA LA DEZERTO
12. Dio savas Moseon
Jozefo kaj liaj fratoj mortis. Iliaj infanoj kaj nepoj, la Izraelidoj, vivis en Egiptio. Ili iĝis granda popolo. Post multe da tempo, nova Faraono reĝis super Egip- tio. Li nenion sciis pri la helpo, kiun Jozefo alportis al la Egiptoj en la epoko de la granda malsatego. Li ti- mis la Izraelidojn, kaj diris: «Ili estas fortaj. Baldaŭ, ili estos pli fortaj ol ni, Egiptoj. Sed mi malhelpos tion». Komence, tiu Faraono altrudis al la Izraelidoj punlaborojn. Ili devis konstrui urbojn. Poste, li ordo- nis, ke ĉiuj novnaskitoj de la Izraelidoj estu dronigitaj en la riveron Nilo. Popolo, kiu ne plu havas filojn, es- tas proksime al sia fino.
Tie, estis patrino. ŝi volis savi sian novnaskitan fi- lon. Unue ŝi kaŝis lin en sia domo, sed post tri mona- toj, ŝi ne plu povis gardi lin en sia domo. Tiam ŝi plek- tis junkan korbon, kaj ŝmiris ĝin per peĉo por ke ĝi estu akvoimuna. Poste, ŝi metis sian knabeton en la korbon, kaj kaŝis ĝin en la kanoj apud la rivero Nilo. ŝia filino Mirjama restis apud la bordo por vidi tion, kio okazos al la korbo.