Kiam, plian fojon, la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrae- lon, la armeo de Saŭlo ne povis rezisti al ilia atako. La tri filoj de Saŭlo mortis sur la monto Gilboa. Siaflan- ke, Saŭlo estis grave vundita; li prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin (1-Sam. 16-31).
24. Davido, reĝo de Jerusalemo
Post la morto de Saŭlo, Davido reĝis super la tuta Izraelo. Li konkeris Jerusalemon kaj elektis ĝin kiel sian ĉefurbon. Li venigis Jerusalemon la sanktan kes- ton kun la tabelo de la interligo. Li decidis, ke Jerusa- lemo estos la urbo de Dio.
Davido fidis Dion. Li volis konservi la interligon. Kiam li malbonagis, li konfesis sian kulpon kaj par- donpetis al Dio. Iun tagon, Davido vokis Natanon. Na- tano estis viro, kiun Dio elektis kiel proparolanton, pro- feton. Davido diris al Natano: «Mi loĝas en belega pa- laco, sed la sankta kesto ankoraŭ troviĝas sub tendo. Mi volas konstrui domon por Dio».
La morgaŭon, Natano iris al Davido kaj diris: «Dio ne volas ke vi konstruu domon. Male, li volas konstrui por vi domon, vivantan domon. Kiam vi mortos, via filo reĝos super la popolo de Dio. Ĉi tiu parolo eterne validos». Tial la popolo de Dio Kredas, ke la Savonto, la Mesio, kiun Dio promesis al la homoj, devenos el la idaro de Davido (2 Sam. 7).
Psalmo de Davido
Sinjoro, vi estas mia paŝtisto,
mi mankon ne havas,
sur verdaj herbejoj vi ripozigas min,
apud trankvilaj akvoj,
Vi kondukas min laŭ vojo de la vero,
eĉ kiam mi iros
tra valo de densa mailumo,
mi ne timos
ĉar vi estas kun mi (Ps. 23)
Salomono konstruas domon por Dio
La reĝo Davido mortis kaj la enterigo okazis en Je- rusalemo. Salomono, lia filo reĝis super Izraelo.
Salomono estis saĝa reĝo. Li sciis, kio estas justa kaj majusta. En Jerusalemo, li konstruis al si palacon kaj konstruis domon por Dio: la Templo. Tie li deponigis la sanktan keston de Interligo. En la tago, kiam oka- zis la dediĉo al la templo, Salomono preĝis: «Sinjoro, Dio mia! Vi promesis esti kun ni en ĉi tiu templo. Aŭs- kultu nian preĝon. Aŭskultu ĉiujn, kiuj vokas al Vi en
ĉi tiu domo. Elaŭdu nin kaj pardonu al ni niajn ofen- dojn».
Salomono ne devis militi kiel lia patro Davido. Li faris traktatojn kun aliaj popoloj, komercis kaj sendis ŝipojn transmaren. Li venigis eksterlandanajn laboris- tojn en sian landon kaj edziĝis al eksterlandanaj viri- noj. La eksterlandanoj, kiujn venigis Salomono volis kulti al siaj dioj. Salomono permesis, ke ili starigu al- tarojn por siaj dioj en la lando Izraelo. Salomono pre- ĝis al la dioj de la eksterlandanoj kaj kultis ilin. Tiel, li perfidis la solan Dion. Li rompis la interligon (1 Reĝ. 5-11).
27. Sentencoj de Salomono
Saĝa filo estas ĝojo por siaj gepatroj; filo malsaĝa estas por ili malĝojo (10, 1).
Malamo kaŭzas malpacon, sed amo naskas kon- kordon (10, 12).
Kiu helpos la aliajn trovos helpon; kiu trinkigos la soifanton ne soifmortos (11, 25).
Kiu iras la ĝustan vojon, tiu respektas Dion, sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas (14, 2).
Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa (14, 21).
Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malri- ĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata (21, 13).
Du reĝoj por unu populo
Post la morto de Salomono, lia filo Reĥabeamo vo- lis iĝi reĝo de Jerusalemo. Saĝuloj donis al li ĉi tiun konsilon: «Via patro, Salomono, devigis la kampara- nojn pagi pezajn impostojn kaj postulis de la komer- cistoj altajn taksojn. Se vi montriĝos malpli postule- ma, ĉiuj Izraelidoj agnoskos vin kiel reĝon».
Sed Reĥabeamo ne observis la konsilon de la mal- junuloj. Sekve la dek triboj, kiuj vivis en la norda par- to de la lando diris: «Ni ne bezonas reĝon el la domo de Davido. Ni elektos nian propran reĝon. Nur la tri- bo de Jehuda, tiel nomata el la nomo de la filo de Ja- kobo kaj kiu loĝis apud Jerusalemo, restis fidela al Rehabeamo. De tiam estis ne nur reĝo en Jerusalemo, sed ankaŭ en ŝehem, ankaŭ nomata Samario (I Reĝ. 12).
La vivanta Dio
Jerobeamo, la unua reĝo, kiu reĝis super la nordaj triboj diris en sia koro: «Ne decas, ke miaj regatoj de- vu iradi al la templo de Jerusalemo por kulti Dion aŭ fari oferojn.» Sekve li farigis du orajn bovidojn. Li sta- rigis unu norde de sia reĝlando en Dan, la alian sude, en la urbo Bet-El. Poste li sciigis al la popolo jenon; «Vi ne plu bezonas iri al Jerusalemo, kiam vi volas ce- lebri feston aŭ fari oferon. Dion vi trovos en Dan kaj
Bet-EI. La saman Dion kiel tiu, kiu elkondukis viajn prapatrojn el Egiptio.»
Ne ĉiuj Izraelidoj aŭskultis Jerobeamon, ĉar ili me- moris, ke Dio malpermesis al la homoj fari bildojn pri Dio, kiel faris la Egiptoj. 11 i sciis, ke ili rompas la in- terligon kun Dio, kiam ili interŝanĝas la vivantan Dion kontraŭ morta bildo (1 Reĝ. 12; Eli. 32-34).
La potenca Dio
Ofte la Izraelaj reĝoj forgesis Dion kaj Lian interli- gon. Sed Dio restis fidela al la interligo. Li sendis ho- mojn, kiuj parolis en lia nomo al la reĝo kaj al la po- polo: la profetojn.
Estis reĝo, reĝo Aĥab, kiu kultis Dion Baal. Elija estis profeto de Dio. Li vizitis reĝon Aĥab kaj diris al li: «Mi servas la Izraelan Dion. Vi sentos lian poten- con kaj ankaŭ la tuta lando, ĉar ekde nun, el la ĉielo, nek roso nek pluvo falos. La senpluveco daŭros tiel longe, kiel mi ordonos».
Elija timis la koleron de la reĝo kaj li rifuĝis en Fe- nicion, trans la landlimo. Tie li vivis ĉe malriĉa virino. ŝi estis vidvino kaj havis unu solan filon. ŝia filo malsaniĝis kaj mortis. Tiam, la virino kulpigis Elijan: «Vi estas amiko de Dio. Vi loĝas en mia hejmo. Tial, Dio rigardas min. Li konas mian pekon kaj punas min». Elija prenis la mortintan infanon kaj kuŝigis lin sur lian liton. Li kliniĝis super la infanon kaj ekpre- ĝis: «Ho Sinjoro, mia Dio, revivigu ĉi tiun infanon». Dio aŭskultis la preĝon de sia profeto. La infano revi- viĝis. Elija prenis ĉemane la infanon kaj kondukis lin al lia patrino (1 Reĝ. 17).
La sola Dio
Du jarojn poste, Dio denove sendis Elijan al reĝo Aĥab. Ci tiu kulpigis la profeton: «Pro vi, la tuta Izra-
ela popolo havas nenion por manĝi!» Respondis Elija: «Ne mi, sed vi kaj via familio kulpas pri la grava sen- pluveco, Vi forlasis nian Dion por kulti Baalon. Nu, kunvenigu la tutan Izraelon sur la monton Karmel. Tie decidiĝos, kiu estas la sola Dio». Kaj reĝo Aĥab kunvenigis ĉiujn. Ne nur la profetoj kaj la pastroj de Baalo, sed ankaŭ multaj Izraelidoj grimpis sur mon- ton Karmel.
Elija diris: «Konstruu altaron kaj metu tien bmlo- feron. Poste, preĝu vian Dion. Li eble sendos fajron el la ĉielo kaj akceptos vian oferon». La pastroj kaj la profetoj de Baalo konstruis altaron kaj metis ĉe tiu lo- ko la bruloferon. Ili preĝis de la ektagiĝo ĝis tagmezo kaj, de tagmezo ĝis vespero, ili vokis: «Ho Baalo, aŭs- kultu nin!» sed vane ili vokis, ĉar nenio okazis.
Kiam vesperiĝis, Elija konstruis altaron por la Iz- raela Dio. Li lokis la bruloferon sur la altaron kaj surverŝis ĝin per akvo. Poste, li preĝis jene: «Ho, Sin- joro, vi estas la Dio de Abrahamo, la Dio de Isaako,
kaj la Dio de Jakobo. Montru al ĉiuj, ke vi estas la Iz- raela Dio kaj ke mi estas via servanto. Aŭskultu min, ho Sinjoro, aŭskultu min». Tiam el la ĉielo falis faj- ro kaj konsumiĝis la brulofero. Ĉiuj ĉeestantoj ekti- megis. Ili kriis: La Sinjoro estas Dio!» Baldaŭ aperis nuboj kaj la pluvo falis sur la elsekigitan teron (1 Reĝ. 18).'
Dio vokas al si Elijan
Elija ekkomprenis, ke Dio revokos lin al Si. Li tiam trapasis la riveron Jordanon, ĉar li volis esti sola. Sed lia disĉiplo, Eliŝa, ne volis forlasi lin kaj akompanis lin. Eliŝa vidis ian fortegan fajrokirlon. Ĉi tiu malsu- preniris el la ĉielo kaj kaptis Elijan, kiu estis fotpor- tata kiel sur ĉaro.