Выбрать главу

Kiam Eliŝa sola trapasis Jordanon, li renkontis grupon de kvindek disĉiploj de profetoj. Ĉi tiuj de- mandis lin: «Kie estas Elija? Ni iras por venigi lin.» «Vi ne trovos lin» respondis Eliŝa. Dum tri tagoj ili serĉis sed ne trovis Elijan. Ili revenis kaj diris: «Dio revokis al si la profeton en fajra ĉaro«. De tiam la Izraela popolo kredas ke, en la fino de la tempoj, Dio resendos sian profeton, Elijan, sur la tero (2 Reĝ. 2).

La malsatuloj satas

Homo venis al la profeto Elisa kaj alportis dudek hordeajn panojn kaj sakon da grajnoj. Kaj Eliŝa diris al sia servanto: «Disdonu ilin por ke ĉiuj povu man- ĝi». La servanto respondis: «Kiel povas cent homoj sa- tiĝi per tio?». Sed Eliŝa ripetis: «Donu al la homoj, ke ili manĝu. Vi vidos, ke ankoraŭ iom restos». La ser- vanto disdonis tion kaj, kiam ĉiuj estis manĝintaj, iom ankoraŭ restis, kiel dlris la Sinjoro per la buŝo de Eli- ŝa (2 Reĝ. 4, 42 s.).

Signo de Dio por sia popolo

En la tempo kiam Afiaz reĝis super Jerusalemo, du aliaj reĝoj militis kontraŭ lin. Kun siaj soldatoj ili sie- ĝis Jerusalemon. Tiam ektremis la koro de la reĝo, an- kaŭ tiu de la popolo - kiel tremas la arboj en la arba- ro, kiam blovas ventego.

Reĝo Ahaz iris inspekti la kanalojn. La profeto Je- saja iris samloken. Li transdonis al la reĝo mesaĝon de Dio: «Ne maltrankviliĝu, ne timu. Ambaŭ reĝoj ha- vas malbonan intencon kontraŭ vi. Rezistu kun Dio kaj Li rezistos kun vi». Jesaja plu diris: «Dio volas do- ni al vi signon por ke vi certiĝu pri Lia helpo, kia ajn estas la signo, kiun vi petas». Sed Afiaz rifuzis la pro- ponon: «Mi ne volas peti signon de Dio». Tiam Jesaja diris al li: «Dio, tamen, donos signon. Jen virgulino gravediĝos. ŝi naskos infanon, kiun ŝi nomos Ema- nuel, kiu signifas: Dio estas kun ni (Jes. 7).

La profeto Amos kulpigas

La Sinjoro diris: «Kiom ajn da krimoj faris Jehu- da, Mi ne indulgos lin! Ili malestimis mian parolon kaj ne observis miajn ordonojn. Ili lasis sin delogi de idoloj, kiel faris iliaj patroj. Pro tio mi sendos fajron kontraŭ Jehudan kaj la palacoj de Jerusalemo forbru- los!».

La Sinjoro diris: «Kia ajn estas la krimo, kiun faris Izraelo, mi ne indulgos ĝin. Ili vendis virtulon por mo- no. 11 ■ premis en la polvon la senhavulojn; al la mal- potenca ili rifuzis justicon.

Pro tio mi ŝancelos la teron kiel ŝanceliĝas la ĉaro dum la rikolto, sub la pezo de la garboj. Eĉ la plej ra- pida homo ne sukcesos forkuri, la forto de la plej for- ta malvigliĝos, la plej kuraĝa perdos la kuraĝon (Am. 2).

36. Jeremia avertas pri la Dia puno

La popolo, kiu vivis en interligo kun Dio ne estis multnombra. Ĝiaj trupoj ne povis batali kontraŭ la ar- meoj de la potencaj popoloj. Ili ne sukcesis rezisti kontraŭ la Asirianoj, kiuj okupis la landon kaj forpe- lis eksterlanden multajn homojn. La kredantoj vidis en tiuj okazaĵoj la Dian punon, tiun pri kiu Dio, pere de la profetoj, minacis ilin.

En Jerusalemo, Jeremia avertis: «Jam de dudek-tri jaroj mi estas profeto de Dio. Al vi mi transdiris ĉiujn liajn parolojn, sed vi ne aŭskultas. Mi diris al vi: De- turnu vin el viaj malbonaj vojoj kaj el viaj malbonaj agoj. Tiam vi restos en la lando, kiun Dio donis al viaj patroj kaj al vi de ĉiam kaj por ĉiam. Sed vi ne aŭs- kultis min, tial Nia Sinjoro diras. «Mi venigas nordajn popolojn. Servas min Nebukadnecar, la Babilona re- ĝo. Mi venigas lin sur vin kaj sur viiajn najbarojn kaj li ruinigos vian landon. Vi iĝos servantoj de la Babilo- na reĝo!».

Cio ĉi okazis: Nebukadnecar kaj lia armeo sieĝis la urbon Jerusalemo. Tiam oni ne plu povis aĉeti panon kaj regis profunda mizero. Poste la babilonanoj faris breĉojn tra la remparoj. Ili eniris en la urbon, bruligis la templon, la reĝan palacon kaj la grandajn domojn. Ili batfaligis la remparojn de Jerusalemo kaj, kiel mi- litakiron, la babilonanoj forprenis la sanktajn vazojn. Ciuj eminentuloj, eĉ la metiistoj devis ekziliĝi al Ba- bilono. Nur malriĉuloj, kamparanoj kaj vitkulturistoj povis resti en sia patrolando (Jer. 25; 52).

Dio volas pardoni al sia popolo

Dio parolis al sia popolo per la bŭso de Jeĥezkelo: «Car vi perfidis min, ĉar vi ne priatentis mian parola- don, kaj malobeis miajn ordonojn; vi perdis vian pa- trujon, kaj devis vivi kiel ekzilitoj. Sed la Babilonanoj diras: «Tamen, estas ja la popolo de Dio! Kial ili per- dis sian patrujon?» La Babilonanoj mokas vin kaj min. Sed ili scios, ke mi estas la Eternulo. Mi kunve- nigos vin, kaj rekondukos vin en vian landon! Mi fa- ros el vi novajn homojn; homoj servantaj min. Mi for- prenos el via brusto la ŝtonan koron, kaj donos al vi koron karnan. Mian Spiriton mi metos en vin, por ke vi respektu, kaj obeu miajn ordonojn. Vi vivos en la lando, kiun mi donis al viaj prapatroj. Vi estos mia po- polo, kaj mi estos via Dio» (Jeĥ. 36, 20-28).

Reveno el Babilono

La ekzilitoj de Judio kaj de Jerusalemo estis de- vigataj restadi en Babilono dum ĉirkaŭ kvardek ja- roj. Poste, Ciro, reĝo de Persujo, konkeris Babilonon

kaj ordonis proklami en sia tuta regno: «La Eternu- lo, Dio de la ĉielo, donis al mi povon sur ĉiuj regnoj de la tero. Li komisiis al mi rekonstruigi lian domon en Jerusalemo. Kiuj inter vi estas el la popolo de Dio, iru en Jerusalemon, kaj rekonstruu la tem- plon.»

Tiam, ekvojiris ĉiuj, en kiuj vekiĝis la Dia Spiri- to. Iliaj ĉirkaŭantoj helpis al ili per oro, arĝentaj ob- jektoj, brutoj, kaj aliaj donacoj. Reĝo Ciro ordonis redoni la sanktajn vazojn, kiujn Nehukadnecar ŝte- lis el la templo, kaj en tiu tempo forportis Babilo- non (Ezr. 1).

39. Kanto de reiro

Kiam la Eternulo revenigis

la forkaptitojn en Jerusalemon,

Tiam, ni estis kiel sonĝantoj!

Tiam, nia buŝo estis plena je gajeco,

kaj nia lango plena je kantado.

Tiam, oni diris inter la popoloj:

«Kiajn mirindaĵojn la Eternulo faris por ili!»

Jes, kiajn mirindaĵojn faris por ni la Etemulo:

Ĝojan festadon ni havis! (Ps 126).

ATENTADO DE L'MESIO

40. La juda popolo

La familioj revenintaj el la fremda lando Babilono devenis de la gento de Judaso, de la urbo Jerusalemo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili formis la kernon de la juda po- polo. Ili volis vivi, kiel siaj gepatroj. Sed nenio estis kiel antaŭe. La Babilonanoj loĝigis fremdulojn en Je- rusalemo kaj ĉirkaŭaĵoj, kiuj vivis laŭ siaj propraj ku- timoj, kaj honoris siajn diojn. La remparoj, kiuj pro- tektis Jerusalemon, estis ternivele detruitaj. La Tem- plo, kiun Salomono.konstmigis, estis disfalinta en rui- nojn.

La judoj rekonstruis siajn domojn, kaj la murojn ĉirkaŭ Jerusalemo. La duan jaron post sia reveno, ili metis la fundamentan ŝtonon por la konstruo de la dua templo.

La Judoj denove vivis en sia lando. Sed ilia lando apartenis al la potencaj imperioj de fremdaj reĝoj. Tiuj ĉi sendis siajn soldatojn, siajn impostistojn, kaj siajn guberniestrojn, al Jerusalemo. Estis iuj momentoj, dum kiuj la fremduloj provis devojigi la judojn el la fi- do je Abrahamo, kaj aliaj, en kiuj fremda reĝo volis al- trudi al ĉiuj sian volon, por ke ili vivu laŭ lia maniero, kaj honoru liajn diojn.

Dum tiuj jarcentoj, la pastroj de Jerusalemo kolek- tis sanktajn tradiciojn. Tiam, la piuloj obeis la leĝojn kaj instruojn de Dio. Ili lernis, por denove kompreni Dion kaj lian interligon. Ili atendis la reĝon, la liberi- gonton, kiun Dio promesis al sia popolo. Ili estis per- sekutitaj kaj torturitaj. Sed eĉ antaŭ la morto, ili cer- tigis sian fidon je la vivanta Dio, kiu povas ilin savi, eĉ tra la morto (Ezr., Ne., M.).

41. Ijobo petas respondon de Dio

Ijobo estis piulo. Li fidis Dion, kaj malfidis mal- bonon. Li estis riĉulo. Li havis sep filojn, tri filinojjn, multajn ŝafinojn, kamelojn, bovojn, azeninojn... Ne estis malfacile al Ijobo resti fidela al Dio, kiu ĉion do- nis al li.