Выбрать главу

Sed Dio testis Ijobon. Aro da ŝtelistoj surprize ata- kis liajn brutarojn, murdis la paŝtistojn, ŝtelis la bes- tojn. Ijobo ne perdis la kapon, ĉar li fidis Dion. Bal- daŭ dua malbono trafis lin. Kiam liaj filoj kaj filinoj sin trovis ĉirkaŭ unu sama tablo, kirloventego disfali- gis la domon. La filinoj kaj filoj de Ijobo premmortis sub la ruinoj. Informite pri tiu malfeliĉo, Ijobo diris: «Mi estis nuda kiam mi naskiĝis. Mi estos nuda, kiam mi mortos. La Eternulo donas, prenas. Mi kantas laŭ- dojn al Li.

Sed ankoraŭ pli granda malfeliĉo trafis lin. Li su- feris atakon de lepro, kaj lia korpo kovriĝis je ulceroj. Nun, la riĉa Ijobo sidis meze de cindro, kaj skrapadis sin per potpeco. Lia edzino venis por lin vidi, kaj di- ris al li: «-Jen kien kondukas via fido al Dio! Blasfe- mu do al Dio kaj mortu!» Sed Ijobo respondis al ŝi: «-Vi parolas kiel iu, kiu ne konas Dion. Cu ni akcep- tu de Dio bonon, kaj malbonon ni ne akceptu?»

Ijobo havis tri amikojn. Kiam ili aŭdis pri lia mal- feliĉo, ili kunvenis por konsoli lin. Sed kiam ili vidis lin, ili ekploris. Ili sidis apud li sur la tero dum sep ta- goj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton, ĉar ili vidis, ke la suferado estas granda. Tiam, Ijobo ekparolis. Li diskutis kun dio. Pri siaj suferoj, li plen- dis kontraŭ Dio, kiu superŝutis lin per tiom da mal- bonoj, kiam li estis senpeka.

La amikoj de Ijobo ektimis kaj defendis Dion di- rante: «-Kiel vi povas kulpigi Dion? Ĉiuj ja scias, ke li estas justa. Li rekompencas la bonon kaj punas la malbonon. Li ne sendus al vi tiujn suferojn, se vi ne meritus punon.» Sed Ijobo estis memfida. Li petis de Dio klarigi al li, kial li, piulo, meritis tiujn malfeliĉojn.

La amikoj parolis kaj paroladis por persvadi Ijo- bon, ke li malpravas ĉar Dio ne povas esti maljusta. Sed Ijobo persistis. Li volis scii, kial Dio rekompencas fidelecon per malfeliĉo. Dio parolis al Ijobo meze de tempesto: «-Kiu vi estas por postuli de mi, ke mi kla- rigu miajn agojn? Kial vi parolas pri aferoj, kiujn vi ne povas kompreni? Kie vi estis, kiam mi fondis la teron? Ĉu vi disigis la teron disde la maro? Ĉu vi fiksis tem- pon por la lumtago kaj alian por la nokto? Ĉu vi sori- gis la stelojn al la ĉielo? Ĉu vi donas manĝaĵojn al la bestoj?» Ijobo aŭdis ĉiujn demandojn. Li ne trovis res-

pondon. Kaj li konfesis, ke oni ne povas kompreni Dion en lia grandeco. Li estas tiel granda, ke ec kiam oni ne komprenas liajn planojn, tamen oni povas fidi Lin.

Ijobo respondis al la Eternulo: «Nun, mi scias, ke vi estas ĉiopova. Kiuj ajn estas viaj planoj, vi povas ilin realigi. Nur pro mia malklereco, mi petis de vi kla- rigojn. Viaj planoj estas admirindaj. Mi ne povas ilin kompreni. ĉis nun, nur laŭdire mi konis vin. Sed nun miaj okuloj vidis vin. Mi deprenas ĉiujn miajn vor- tojn, kaj mi fidas vin» (Ij.).

42. Jona lernas ekkoni Dion

Dio diris al sia profeto Jona: «Ekvojiru! Iru Nine- ven, la ĉefurbon de la Asiria reĝlando, kaj diru al ĉiuj, kiuj loĝas en ĝi, ke mia punego baldaŭ furiozos kon- traŭ ili». Sed Jona ne volis iri Nineven. Li forfuĝis sur ŝipo, kiu estis ekveturonta foren. Li volis foriri tre malproksime de Dio.

Scd Dio sendis ŝtormon sur ia maron. La ruliĝado de la ŝipo estis danĝera, kaj oni povis pensi, ke la ŝi- po pereos. La ŝipanoj ektimis, kaj ĉiu vokis al sia dio. Sed Jona estis dormanta funde en la ŝipo. La ŝipestro lin vekis: «Kial vi dormas? Leviĝu! Kaj voku al via Dio, eble ni ne pereos?». La ŝipanoj diris inter si: «Ni lotu por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfe- liĉo». Ili lotis kaj la loto trafis Jonan. Tiam Jona diris al ili: «Ĵetu min en la maron. Tiam la maro kvietiĝos, ĉar mi scias ke pro mi trafis vin ĉi-tiu granda vente- go.». La ŝipanoj remis per ĉiuj siaj fortoj. Sed ili ne- pre konstatis, ke ili estis senpovaj kontraŭ la ŝtormo. Tiam ili preĝis: «Ni petas vin, ho, Eternulo, ne do la- su nin perei pro la animo de ĉi-tiu homo, kaj ne me- tu sur nin la sangon de senkulpulo.» Kaj ili prenis Jonan, kaj ĵetis lin en la maron. Sammomente la ma- ro kvietiĝis.

La Eternulo sendis grandan fiŝon, kiu englutis Jo- nan. Tiu ĉi restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj. Tie li ekpreĝis al la Eternulo. La fiŝo na- ĝis al la marbordo, kaj elvomis Jonan sur la sekteron. Ankoraŭfoje Dio ordonis al li: «Iru Nineven en la grandan urbon; prediku al ĝi la predikon, kiun mi di- ros al vi.» Jona iris Nineven, kaj kriis: «Post kvardek tagoj Ninevo pereos!».

La loĝantoj de Ninevo aŭskultis Jonan. Ili kredis Dion, kaj komencis longan faston. Ciuj sin vestis per funebraj vestoj, la infanoj, la plenkreskuloj, la riĉuloj, la malriĉuloj, la tuta popolo. Dio vidis la kondutŝan- ĝon de la loĝantoj de Ninevo, kaj deprenis sian mina- con. Sed Jona estis malkontenta kaj kolera. Li preĝis: «Ha! Eternulo, mi ne volis iri Nineven. Mi ja sciis, ke vi estas indulgema kaj favorkora Dio. Mi preferus morti ol vivi tiujn okazaĵojn!».

Jona eliris el la urbo direkte al oriento. Li sidiĝis kaj atendis tion, kio tuj okazos. Tiam, Dio elkreskigis ricinon por doni ombron al Jona, kaj Jona ĝojis pri tio. Sed, dum la nokto, vermo ronĝis la radikojn, kaj

la planto velkis. La suno radiis, kaj Jona ne povis el- teni la varmon. Li diris: «Mi preferus esti mortinta!». Sed Dio diris al li: «Vi bedaŭras ricinon, kiu elkreskis dum unu nokto, kaj velkis dum unu nokto? Kaj mi ne bedaŭrus la grandan urbon Ninevo, kun multaj infa- noj, kaj multnombraj bestoj? (Jona).

43. La reĝado de Dio

La profeto Danielo priskribas la vizion donitan de Dio: «Estas starigitaj tronoj, kaj saĝulo sidiĝis. Liaj vestoj estis blankaj, lia hararo estis kiel pura lano. Lia trono estis el brilantaj flamoj, la radoj estis flamanta fajro, kaj flama rivero elfluis el ĝi. Miloj da miloj ser- vis al li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ li».

«Tiam, oni vidis veni sur ĉielaj nuboj kvazaŭ filon de homo. Li antaŭen iris, kaj estis alkondukita al la saĝulo. Al li estis donitaj potenco, honoro, kaj regno. Ĉiuj popoloj de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj rasoj servis lin.

Lia regado estas eterna regado, kiu ne pereos. Lia reg- no nemian detruiĝos» (Dan 7, 9-14).

La Kanto de 1'servanto de Dio

Profeto kantas la kantojn de 1'servanto, kiu ĉiam faras la volon de Dio. Dankal li kaj pro lia obeado, la Dia justeco kaj la saviĝo alvenas sur la teron:

«Jen estas mia servanto, kiun mi apogas. Li estas mia elektito. Mi amas lin. Mi metas mian spiriton sur lin. A1 la popolo, li anoncas la veron. Li ne krias, li ne bruas, li ne aŭdigas sian voĉon sur la stratoj. Kanon rompetitan li ne rompas. Meĉon senfajriĝantan li ne estingas. Laŭ la vero li faros juĝon. Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis kiam li starigos mian justecon sur la te- ro. Lian instruon atendas la plej foraj insuloj (Jes. 42, 14).

La nova mondo de Dio

Tiele diras la Eternulo: «Jen, mi faras ĉiujn nova- ĵojn; novan ĉielon kaj novan teron. La antaŭaĵoj ne es- tos rememorigataj. Vi estos feliĉaj kaj eligos kriojn de ĝojo pri tio, kion mi kreas. Oni ne plu aŭdos voĉon de ploro, nek voĉon de plendo. La novnaskitoj ne plu mortos post kelkaj tagoj. La homoj ne plu mortos ju- naj. Ili iĝos tiel maljunaj kiel arboj. Neniu forprenos de ili frukton de ilia laboro. Mi respondos al ili antaŭ ilia voko, kaj ili estos ankoraŭ parolantaj, ke mi jam elaŭdis ilin. Tiam, lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune. Leo- no simile al bovo manĝos pajlon. Neniu faros malbo- non, neniu kaŭzos malfeliĉon (Jes. 42, 17-25).

LIBROJ DE LA NOVA TESTAMENTO

DIO PLENUMAS SIAJN PROMESOJN JESUO ESTAS LA MESIO

46. Li estas filo de la Eternulo

En la urbon Nazareto, Dio sendis la anĝelon Ga- brielon al virgulino nomita Maria. ŝi estis fianĉinigi- ta kun viro, kies nomo estis Jozefo, el la domo de la reĝo Davido. Gabrielo eniris la domon de Maria, kaj diris al ŝi: «Saluton Maria! Estu ĝoja Maria! Dio estas kun vi. Li elektis vin» Maria tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj ne bone komprenis. Gabrielo diris al ŝi: «Ne timu Maria, ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Dio amas vin. Vi naskos infanon; vi havos filon, kaj vi nomos lin Jesuo. Li estos granda, kaj estos nomata filo de la Eternulo».