Antaŭparolo
LONDON, W. C.
THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION
133–136, High Holborn
ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskiĝis en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de sufiĉe riĉaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la ŝarĝo de malbona sano. Kiam, ankoraŭ knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte ĉiajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l’ aŭtoreco. Edukita en la skota ĉefurbo, li studadis la leĝosciencon kaj fariĝis advokato. Dum sia libertempo, li vojaĝis alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, «An Inland Voyage» (Enlanda Vojaĝo). La verko, tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun tradukita en la sekvantaj paĝoj. Post la morto de sia patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Eŭropon por serĉi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li mortis en 1894.
La verkoj de Stevenson estas diversaj, ĉar li estis poeto, romanisto, vojaĝinto, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita.
Prezentante tiun ĉi tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.
Oktobro 1909.
W. Morrison, Edinburgo.
W. W. Mann, Londono.
La rakonto pri la pordo
Sinjoro Utterson, la leĝisto, estis homo kun malglata vizaĝo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. Ĉe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laŭ lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmanĝa vizaĝo, sed pli ofte, kaj laŭte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis ĝinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li ĝuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaŭ kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riproĉi.
—Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia propra maniero.—En tiu ĉi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili daŭrigis viziti lian ĉambraron, li neniam elmontris eĉ nuancon de ŝanĝo en sia mieno.
Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, ĉar eĉ en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj eĉ liaj amikiĝoj ŝajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.
Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu leĝisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aŭ tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan taŭgecon ĉe sia objekto. De tio sendube naskiĝis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1], lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aŭ kiun temon komunan al ambaŭ ili povis trovi, tio estis por multaj personoj «nukso por fendi». Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj ĉiudimanĉaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, ŝajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla senĝeniĝo la alvenon de amiko. Malgraŭ tio, la du viroj plej alte ŝatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la ĉefa juvelo de ĉiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed eĉ malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu ĝui ilin neinterrompate.
Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed ĝi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l’ semajno[2]. Ŝajne la loĝantoj ĉiuj bone prosperadis, kaj ĉiuj vetesperis sukcesi ankoraŭ pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketaĵoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.
Eĉ dimanĉe, kiam ĝi vualis siajn pli brilaĉajn ĉarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja ĉirkaŭaĵo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj freŝe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunaĵoj, sia ĝenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj plaĉis la okulon de la preteriranto.
Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj ĝuste ĉe tiu punkto ia malbonaŭspica masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon[3] super la straton. Ĝi estis duetaĝa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo ĉe la malsupra etaĝo kaj blinda kvazaŭfrunto de makulita muro ĉe la supra; kaj portis en ĉiu trajto la signojn de daŭra kaj avaraĉa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la ŝtupoj; la lerneja knabo provadis sian poŝtranĉilon sur la muldaĵoj, kaj en la daŭro de preskaŭ tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aŭ por ripari iliajn ruinigaĵojn.
S-ro Enfield kaj la leĝisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis ĝuste kontraŭ la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.
—Ĉu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, —ĝi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.
—Ĉu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda ŝanĝo de voĉo. Kaj kio estis tio?
—Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. —Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko ĉirkaŭ la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj ĉiuj loĝantoj estis dormantaj—strato post strato, ĉiuj iluminitaj kvazaŭ por procesio, kaj ĉiuj tiel malplenaj kiel preĝejo—ĝis fine mi eniĝis en tiun staton de mento, en kiu oni aŭskultas kaj aŭskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laŭ bona marŝpaŝado, kaj la alia, knabino eble ok aŭ dekjara, kuranta tiel rapide, kiel ŝi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaŭ, ja sufiĉe kompreneble, kunfrapiĝis unu kontraŭ la alian ĉe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; ĉar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l’ infanino kaj lasis ŝin kriegantan sur la tero. Tio, aŭdata, estas nenio, sed vidata, ĝi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaŭ iu malbenita Juggernaut. «He! haltu!» mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l’ nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo ĉirkaŭ la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontraŭstaron, sed li ĵetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke ĝi ŝvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaŭ aperis la kuracisto, por kiu oni estis ŝin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli ĝuste timigita, laŭ la diro de lia ostosegista moŝto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam ĉe la unua vido, la viraĉo inspiris en mi naŭzon. Ankaŭ la familio de la knabino ŝajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laŭ la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala aĝo aŭ koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni ĉiuj: ĉiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto naŭziĝas kaj blankiĝas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, ĉar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni juĝis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintaĵo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono ĝis la alia. Ke, se li havas amikojn aŭ kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, ĉar ili estis sovaĝaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizaĝoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridaĉa trankvileco—timigita tamen ankaŭ, mi povis rimarki—sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.
3
Gablo: triangula elstaranta konstruaĵo aŭ pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laŭ la gotika arĥitektura stilo. A. gable; Fr. gâble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarrén, alero.