Doktoro Jekyll estis tute senĝena
Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la elspezado kaj streĉigado de l’ festeco. Al tiu ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro,—granda, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco,—oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.
—Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi konas tiun vian testamenton …
Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.
—Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo,—vi ne bezonas fari nuban vizaĝon,—efektiva bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.
—Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.
—Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.
—Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.
La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.
—Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.
—Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.
—Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.
—Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas homo konfidinda. Faru pri ĉi tio plenan malkaŝan konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via embaraso.
—Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al ĉiu alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas tiel malbone; kaj ĝuste por trankviligi vian bonan koron, mi diros al vi ĉi tion: Tuj kiam mi volos, mi povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu malgrandan vorton, Utterson, kiun,—mi estas certa pri tio,—vi akceptos sen ofendiĝo: ke ĉi tio estas privata afero, kaj mi vin petas, lasu ĝin dormadi.
Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en la fajron.
—Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li diris fine, stariĝante.
—Nu, bone, sed ĉar ni tuŝis tiun ĉi aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas, daŭrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la malfeliĉa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malĝentile. Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn. Vi tion farus, mi pensas, se vi scius ĉion; kaj estus ŝarĝo forigita de mia animo, se vi promesus.
—Mi ne povas ŝajnigi, ke mi iam amos lin, diris la leĝisto.
—Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi ĉi tie ne estos plu.
Utterson ekĝemis malgraŭvole.
—Nu, li diris, mi promesas.
La afero pri la Carew[17]-mortigo
Preskaŭ unu jaron poste, en la monato oktobro 18**, Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco, kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino, loĝanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis suprenirinta por kuŝiĝi ĉirkaŭ la dekunua. Kvankam nebulo ruliĝadis super la urbo dum la fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino, estis brile lumigata de la plena luno. Ŝajnas, ke ŝi estis romantikema, ĉar ŝi sidiĝis sur sian keston, kiu staris ĝuste sub la fenestro, kaj enprofundiĝis en revadon. Neniam,—ŝi kutimis diri kun fluantaj larmoj, kiam ŝi rakontis la okazintaĵon,—neniam ŝi estis sentinta sin pli en paco kun ĉiuj homoj, aŭ pensinta pli bonvole pri la mondo. Kaj dum ŝi tiel sidadis, ŝi ekvidis maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj, alproksimiĝantan sur la strateto; kaj antaŭenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan sinjoron, kiun komence ŝi malpli atentis. Kiam ili alvenis ĝis reciproka aŭdebleco—kio estis ĝuste sub la okuloj de la servistino—la pli aĝa viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela maniero de ĝentileco. Ne ŝajnis, ke la temo de lia parolado estas grava; efektive, de lia montrado ŝajnis, ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian vizaĝon dum li parolis, kaj plaĉis al la knabino ĝin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon de maniero ĝi ŝajnis elspiri, tamen estis ankaŭ ĉe ĝi io alta, kvazaŭ de ia bonfondita memkontento. Baldaŭ ŝia rigardo vagis al la alia, kaj ŝi estis surprizita rekoni en li unu S-ron Hyde, kiu foje vizitis ŝian mastron, kaj al kiu ŝi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian vorton, kaj ŝajnis aŭskulti kun malfacile retenata malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamiĝon de kolero, frapante per la piedo, svingegante sian bastonon, kaj kondutante,—kiel diris la servistino,—kvazaŭ frenezulo. La maljunulo retiriĝis unu paŝon, kun mieno de homo treege surprizita kaj iome ĉagrenita; kaj ĉe tio, S-ro Hyde diskrevigis ĉiujn limojn kaj bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian ventegon da batoj, ke la ostoj aŭdeble frakasiĝis kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu vidaĵo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.
Estis la dua horo, kiam ŝi rekonsciiĝis kaj venigis la policon. La mortiginto jam antaŭ longe foriris; sed tie kuŝis lia mortigito meze de la strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza ligno, rompiĝis ĉe la mezo per la egeco de tiu sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis ruliĝinta en la defluilon, la alian sendube forportis la mortiginto. Monujo kaj ora poŝhorloĝo estis trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aŭ papero, krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis al la poŝto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de S-ro Utterson. Tiun ĉi oni alportis la sekvintan matenon al la leĝisto antaŭ ol li leviĝis; kaj ĝin vidinte kaj sciiĝinte pri la cirkonstancoj, li tuj elpuŝis solenan lipon.