Выбрать главу

—Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam ĉiujn ĉi tagojn restadis ĉi tie kiel posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe la supro.

—Ho, Poole! la leĝisto kriis, li estis viva, ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

—Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.

—Ĉar mi timas, respondis la leĝisto solene. Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon!

Kaj ĉe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:

«Mia kara Utterson!—Kiam tio ĉi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de

Via malinda kaj malfeliĉa amiko

Harry Jekyll»

—Ĉu estis tria enfermitaĵo? demandis Utterson.

—Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan ĉe diversaj lokoj. La leĝisto metis ĝin en sian poŝon.

—Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.

Ili eliris, ŝlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝintan ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi tiu mistero estis nun klarigota.

La rakonto de Doktoro Lanyon

La naŭan de januaro, jam antaŭ kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, ĉar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmanĝis kun li, la antaŭan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalaĵon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, ĉar la letero estis jene esprimita:

«Kara Lanyon,

«Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaŭ miaflanke, ian rompiĝon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,—mi ne oferus mian tutan havon aŭ mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, ĉio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaŭ nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post ĉi tiu antaŭparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Juĝu por vi mem.

«Mi deziras, ke vi prokrastu ĉiujn aliajn rendevuojn por hodiaŭ nokte, eĉ ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kaleŝo estus efektive ĉe la pordo, kaj kun tiu ĉi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia ĉefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran ŝrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se ĝi estos ŝlosita, kaj eltiri, kun ĝia tuta enhavo tia, kia ĝi staras, la kvaran tirkeston de la supro aŭ (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktiĝo mi havas morbidan[26] timon, malĝuste direkti vin; sed, eĉ se mi eraras, vi ekkonos la ĝustan tirkeston laŭ ĝia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun ĉi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square ĝuste tian, kia ĝi estas.

«Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, jam longe antaŭ la noktomezo; sed mi lasos al vi ĝis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antaŭvidi, sed ĉar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kuŝiĝintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.

«Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke ĉi tiuj aranĝoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de eĉ unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili ŝajnas, vi povas esti ŝarĝinta vian konsciencon je mia morto aŭ la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun ĉi peton, mia koro malleviĝas kaj mia mano tremas jam ĉe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu ĉi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trograndigi, kaj tamen bone scianta, ke, se vi nur akurate min servos, miaj ĉagrenoj forruliĝos kiel rakonto dirita. Servu min, mia kara Lanyon, kaj savu vian amikon,

H. J.»

«P.S. Mi jam sigelis ĉi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la poŝto, kaj ke ĉi tiu letero ĝis morgaŭ matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos plu.»

Post la legado de tiu ĉi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed ĝis tiam, kiam tio estos pruvita preter ĉia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun ĉi konfuzaĵon, des malpli mi trovis min kapabla juĝi pri ĝia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi do leviĝis tuj de l’ tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi, rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis seruriston kaj ĉarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la ĥirurgia teatro de la iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La ŝranko markita E estis neŝlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis ĝin je pajlo, envolvis ĝin en littukon kaj reportis ĝin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris ĝian enhavon. La pulvoroj estis sufiĉe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio ŝajnis al mi esti simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangruĝa fluidaĵo tre akra al la flaro, kaj kiu ŝajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj ĉesis preskaŭ antaŭ unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol sola vorto; «duobla» okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje «tuta malsukceso!!!» Nu, kiel povus la ĉeesto de tiuj objektoj en mia domo tuŝi aŭ la honoron, la mentosanecon, aŭ la vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj eĉ se ja estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensadis, des pli mi konvinkiĝis, ke mi interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kuŝiĝi, mi tamen ŝarĝis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.

вернуться

26

Morbida: Malsanaĉa, kvazaŭ malsaneta. A. morbid; Fr. morbide; G. krankhaft; H. mórbido.