Выбрать главу

—Mi diros nenion, ĝis mi vidos la kadavron, li diris, ĉi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum mi vestiĝos.

Kaj kun la sama serioza vizaĝo li rapide matenmanĝis kaj veturadis al la policejo, kien oni estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la ĉambron, li faris jesan kapsignon.

—Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedaŭras diri, ke tiu ĉi estas Sir Danvers Carew.

—Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, ĉu estas eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio. Tio ĉi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion, kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan bastonon.

S-ro Utterson jam tremis ĉe la nomo Hyde; sed kiam oni metis antaŭ lin la bastonon, li ne povis dubi plu; rompita kaj elbatita kvankam ĝi estis, li rekonis ĝin kiel unu, kiun li mem donacis antaŭ multaj jaroj al Harry Jekyll.

—Ĉu tiu ĉi S-ro Hyde estas persono de malalta kresko? li demandis.

—Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la servistino lin nomas, diris la oficisto.

S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:

—Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.

Estis jam preskaŭ la naŭa de la mateno, kaj okazis la unua nebulo de la sezono. Granda ĉokoladkolora vaporo malleviĝis de la ĉielo kvazaŭ ĉerkokovrilo, sed la vento senĉese atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj kaj nuancoj de krepuska lumo; ĉar jen malhelis kvazaŭ en la profundo de vespera ĉielo; jen la ardado de riĉa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute distriĝis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter la turniĝantaj volvaĵoj de l’ vaporo. La funebreca kvartalo Soho, vidata sub ĉi tiuj ŝanĝiĝantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj estis aŭ ankoraŭ ne estingitaj aŭ rebruligitaj por kontraŭbatali tiun ĉi malĝojan reinvadon de la mallumo, ŝajnis, al la okuloj de la leĝisto, simili kvartalon de urbo en ia koŝmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian veturkunulon, li sentis ian tuŝon de tiu teruro al la leĝo kaj ĝiaj oficistoj, kiu foje povas ataki eĉ la plej honestan. Kiam la veturilo haltis ĉe la montrita adreso, la nebulo iome leviĝis, kaj li ekvidis malhelan straton, ĝindrinkejon, francan manĝejaĉon, multajn ĉifone vestitajn infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun ŝlosilo en la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero, remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortranĉis lin de la friponejo lin ĉirkaŭanta. Ĉi tie estis la hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta kvaronon da miliono sterlinga.

Arĝenthara maljunulino, kun vizaĝo kvazaŭ el eburo, malfermis la pordon. Ŝi havis malbonan vizaĝon, glatigitan per la hipokriteco; sed ŝia maniero estis bonega.

—Jes, ŝi diris, ja logas S-ro Hyde tie ĉi, sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte forestas; ekzemple, ĝis hieraŭ ŝi ne vidis lin jam de preskaŭ du monatoj.

—Bone, ni do deziras vidi liajn ĉambrojn, diris la leĝisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas ĉi tiu kun mi, li aldonis: Tiu ĉi estas Inspektoro Newcomen, el Scotland Yard[18].

Ekbrilaĉo de malama ĝojo aperis sur la vizaĝo de la virino.

—Ha! ŝi diris, li estas serĉata! Kion li faris?

S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.

—Li ne ŝajnas esti tre populara persono, diris ĉi tiu.

—Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu ĉi sinjoro iome ĉirkaŭrigardu.

El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du ĉambrojn; sed tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. Ŝranko estis plenigita de bona vino; la teleraro estis el arĝento, la tukaro eleganta; bona pentraĵo pendis sur la muro, donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda virtuozo; kaj la tapiŝoj estis dikegaj kaj el agrablaj koloroj. En tiu ĉi momento, tamen, la ĉambroj portis ĉian signon de antaŭnelonga kaj rapida traserĉado; dise sur la planko kuŝis vestaĵoj, kun la poŝoj turnitaj eksteren; ŝloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la fajrejo kuŝis amaso da griza cindro, kvazaŭ multe da paperoj estis bruligitaj. El ĉi tiu cindramaso la inspektoro eltiris la dikan ekstremaĵon de verda ĉeklibro, kontraŭstarintan la efikon de la fajro; la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo; kaj, ĉar tio ĉi certigis liajn suspektojn, la policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kuŝas tie je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian kontentecon.

—Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj, antaŭ ĉio, neniam bruligus la ĉekaron. Nur per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom atendi lin ĉe la banko kaj eldoni la afiŝetojn.

Tiu ĉi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila; ĉar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, eĉ la mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute malkonsentis inter si, laŭ la kutimo de ordinaraj observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la fuĝinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.

La okazo pri la letero

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo kaj trans korton, kiu iam estis ĝardeno, ĝis la konstruaĵo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio aŭ dissekca ĉambro. La doktoro aĉetis la domon de la heredintoj de fama ĥirurgiisto; kaj ĉar liaj propraj gustoj estis pli ĥemiaj ol anatomiaj, li ŝanĝis la destinon de la konstruaĵo en la posta parto de la ĝardeno. Estis la unua fojo, kiam la leĝisto estis akceptita en tiu parto de la loĝejo de sia amiko; kaj li observis la malluman senfenestran konstruaĵon kun scivolo, kaj ĉirkaŭen rigardis kun malagrabla sento de strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj silentan, kun la tabloj ŝarĝitaj de ĥemiaj aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. Ĉe la transa flanko, ŝtuparo suprenkondukis al pordo kovrita de ruĝa bajeto[19], kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la kabineton de la doktoro. Estis granda ĉambro, ĉirkaugarnita je vitraj ŝrankoj, meblita interalie per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la kamenbreto, ĉar eĉ en la domoj la nebulo komencis kuŝi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis Doktoro Jekyll, ŝajne morte malsana. Li ne stariĝis por akcepti sian vizitanton, sed etendis nekore la manon kaj bonvenigis lin per ŝanĝita voĉo.

вернуться

18

Elp. Njukomen el Skotland Jard (la ĉefoficejo de la londona detektiva polico).

вернуться

19

Bajeto: Speco de maldelikata flaneleca tuko. A. baize; Fr. bayette; G. Boye; H. bayeta.