Выбрать главу

La nuna leganto perceptas la romanon ne tiel, kiel la 19-jarcenta. Tial en tradukoj ofte aperas io esence simila al “Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi…” — rekta transdono de apartaj vortoj kun plena perdo de vera senco. Do ne miru, ke tiu ĉi traduko kelkloke draste diferencas disde la plifruaj, kaj atentu la komentojn fine de la libro.

Krome, pluraj strofoj de la originalo estis preterlasitaj aŭ “korektitaj” pro cenzuraj kaj aliaj kaŭzoj (ekzemple, por ne ofendi ankoraŭ vivantan personon). Kelkfoje Puŝkin ŝanĝis siajn planojn, do ankaŭ malnetaĵoj povas esti interesaj. Baldaŭ vi legos la plej plenan tekston, kun la strofoj (entute pli ol 40, i.a. la tuta 10a ĉapitro), kiuj en la plej bonaj rusaj eldonoj aperas nur inter komentoj aŭ suplemente, do ili neniam estis tradukitaj al Esperanto.

Fine sed ne laste, rusaj poemtradukistoj, influataj de la gepatra lingvo, ofte uzis t.n. “abortajn” rimojn, kun drasta malsameco de postakcentaj silaboj — ne konsciante, ke por alinacianoj tio tute ne havas rimefekton. Mi nepre evitis tion.

Do espereble tiu ĉi traduko impresos la internacian leganton same, kiel la originalo impresis la rusan leganton de 1830aj jaroj.

Valentin Melnikov

1

I
“Jen mia onklo — virt-modelo — subite ekmalsanis tre; li aŭdis vokon de l' ĉielo — plej bona estis la ide'. Ekzemplo lia vin instruos; sed, Dio, kiel mi enuos tagnokte sidi ĉe la lit' de l' malsanulo, sen evit'! Ja kiom aĉas la afekto — komplezi al duonvivul', kusenojn turni laŭ postul', pocion doni kun respekto, suspiri, pensi: ĉu en fin' diablo iam prenos vin?”
IV
Sed kiam la junec' ribela ekregis en Eŭgena kor', kun revoj kaj kun tristo hela — Monsieur pelita estis for. Do jen Onegin, hom' libera, tondita laŭ la mod' supera, londona dandy laŭ kostum' — aperis fine en mondum'. La francan uzis li perfekte por skribo kaj konversaci', mazurkon dancis kun graci' kaj riverencis senafekte; l' mondum' decidis (kion pli?), ke saĝas kaj tre ĉarmas li.
V
Ni ĉiuj, vere, lernis ion, poiomete, iel ajn, do per eduko, danke Dion, facilas brili, je verŝajn'. Laŭ juĝo de l' mondum' rigora, Onegin estis ja bonmora instruitulo, sed pedant': talenton de sufiĉa grand' li havis por preter-mencio de ĉiuj temoj en parol'; silentis dum diskuta bol' kun la aspekt' de granda scio, kaj flamis por ridet' de dam' li per subita epigram'.
XVI
Mallumo. Sledo lin atendas. Vetur'. Koĉero krias: “For!” Per frosta neĝopolv' arĝentas kolumo lia el kastor'. Li hastas ĉe Talon aperi: atendas tie lin Kaverin. Kork' al plafon'! Salutas lin ekŝpruco de kometa vin', roast-beef sanganta — laŭ bonvolo, kaj trufoj — lukso de junec', de franca art' elita spec'; Strasburga kuk' el ladskatolo, fromaĝ Limburga — alta klas', kaj orkolora ananas'.

2

XXXV
En paca vivo ili amis kutimojn de l' gepatra ter': alvenon de printemp' ornamis per rusaj blinoj kun buter'; konfesis dum la jar' dufoje; rond-balancilon ŝatis ĝoje, popolajn kantojn, dancojn plu. Dum festo de la Triunu' oscedas la popol-amaso — sur levistikon kun fervor' larmetis ili laŭ la mor'; por ili vivnecesis kvaso, kaj en festen' laŭ ranga skal' por gastoj estis la regal'.
XXXVI
Do ili maljuniĝis pare. Kaj malfermiĝis jam en fin' ĉerk' por la edzo. Ordinare li prenis kronon de l' destin': li mortis je tagmanĝa horo, kaj adiaŭis kun priploro najbar', filinoj kaj edzin' pli kore, ol alian, lin. Li estis simpla kaj honesta, kaj, kie kuŝas lia rest', sur tomba ŝton' legeblas tekst': Dimitrij Larin, vir' modesta, ĉefkolonel', kun dia grac' ripozas tie ĉi en pac'.

4

XL
Sed nia norda temp' somera, pri suda vintro parodi', brilinte, ĉesas, efemera — ne ŝatas tiun fakton ni. Ĉiel' jam spiris per aŭtuno, jam malpli ofte brilis suno, pli kurta iĝis hela tag', arbara denso ĉirkaŭ lag' nudiĝis triste kaj sublime, sur kampo jen nebula stri', ansera karavan' kun kri' al sudo flugas: do proksime la temp' enua laŭ esenc' — novembro pretas al komenc'.
XLI
En frid' aperas matenruĝo, kvietas post laboro-fin' la kampoj; iras nun kun muĝo malsata lupo kun lupin'; ĉeval' timanta ronkas treme — kaj la rajdanto singardeme galopas for de tiu val'; paŝtisto brutojn jam el stal' ne pelas ĉe maten-aŭroro, tagmeze lia korna son' ne vokas gregon laŭ bezon'; virgino kantas dum laboro, kaj vintre ĉe la nokta ŝpin' flamanta ken' amikas ŝin.
XLII
Do regas frostoj jam krakante, arĝente helas kampa vast'… (Vi nun atendas rimon “kante” — do jen, ricevu sen prokrast'!) Pli bele ol eĉ mod-pargeto, glacie brilas rivereto, de ĝojaj knaboj la soci' glitkuras brue sur glaci'; ansero peza gravmienas, volante naĝi laŭ river', glacion paŝas kun fier', sed glite falas ĝi; serenas unua neĝ en fluga driv' falante al la bord-dekliv'.
XLVII
Flam' estingiĝas; karbo ora cindriĝas hele post forbrul'; apenaŭ ŝvebas stri' vapora, kaj varme spiras en angul' nun la kameno. Tuben fluas la pipa fumo, kaj situas surtable ŝaŭma vinpokal'. Densiĝas jam vesper-vual'… (Al mi tre plaĉas blag-abundo kaj amikeca vin-kalik' en temp', nomata sen logik' “la tempo inter lup' kaj hundo” — nom' vere stranga.) En komfort' aŭdeblas nun amika vort':