Выбрать главу
XIX
Jes ja! neniom ŝi ektremis, ŝin ne atakis ruĝ aŭ pal'… Ne movis brovon, ne kunpremis eĉ lipojn je eventual'. Eŭgen' rigardis diligente, sed li ne povis eĉ momente rekoni trajtojn de l' fraŭlin'. Li volis alparoli ŝin, sed — ne kapablis. Ŝi enketis, ĉu jam delongas la alven', de kiu lok' — ĉu de l' bien'? Kaj poste al la edzo ĵetis rigardon lacan; glitis for… Kaj li senmovis en angor'.

10

I
Reganto febla kaj kovarda, nenifarulo, kalva dand', de gloro favorat' hazarda potencis tiam en la land'…
XII
Rusi' denove ekkvietis, la car' diboĉis plu, sed jam delonge, eble, reflagretis fajrero de alia flam'…

LETERO DE TATJANA AL ONEGIN

Al vi mi skribas — kio plia necesus por la sent-esprim'? Nun povas vi laŭ volo via ignori min kun malestim', sed al plorinda sorto mia havante guton da kompat', vi min ne lasos en malŝat'. Komence volis mi silenti, kaj kredu, ke pri mia hont' ne scius vi eĉ en estont', se povus mi esperon senti ke mi vin vidos — iam ajn, eĉ unufoje dum semajn', por aŭdi vian voĉon, diri replike vorton, kaj dum tag' kaj nokto, ĉiam en imag' renkonton novan prisopiri. Sed vi enuas en soci', vilaĝo tedas vin kutime, kaj ni… ne brilas tute ni, eĉ se vin ŝatas simplanime.
Ho, kial vi vizitis nin? Izole, en vilaĝa foro neniam mi ekkonus vin, kaj vivus sen amar', angoro. Impetojn de malsperta koro bridinte iam (eble, jes…), amikon trovus laŭ inklino, fidela iĝus mi edzino kaj la patrino, laŭ neces'.
Alia!.. Sed sur tuta tero neniu hom' egalus vin! Decidis la Supera sfero: mi estos via, laŭ destin'. Viv' mia estis garantio de nia nepra rendevu'; al mi vin certe sendis Dio, ĝis morto vi min gardos plu… En sonĝoj vi al mi imponis, min ĉarmis — antaŭ via ven': rigardo logis min ĝis sven', la voĉo enanime sonis delonge… Estis ne vizi'! Eniris vi — mi tuj rekonis, ekflamis kaj en sentoj dronis, enpense diris mi: jen li! Ĉu ne, mi aŭdis vin kaj ŝatis: al mi vi diris en intim', dum mizerulojn mi kompatis, aŭ per sincera preĝo flatis angoron preman de l' anim'? Kaj ĉu ne vi en tiu horo ekbrilis, kvazaŭ meteoro, kaj en krepusko de vesper' kliniĝis super la kuseno? Al mi, kun amo kaj sereno vi flustris vortojn de esper'… Ĉu estas vi anĝelo garda, aŭ deloganto plej kovarda: vi miajn dubojn pelu for. Ĉu tio estas — iluzia trompaĵo de naiva kor', kaj min atendas sort' alia?.. Egale! Mian sorton nur al vi transdonas mi sen plendo, mi verŝas larmojn sen mezur' kaj vin petegas pri defendo… Imagu: vivas mi en sol', neniu min komprenas tute, racio mia velkas mute kaj mi pereas sen konsol'. Do venu: per rigard' aŭ voĉo esperon veku en la kor', aŭ rompu sonĝon kun angor' per la merita, ve, riproĉo!
Relegi timas mi… Jen fin'! La honto premas min katene… Honoro via gardas min, mi min al ĝi konfidas plene…

LETERO DE ONEGIN AL TATJANA

Prognozas mi: ofendos vin, se la sekret' malĝoja klaros. Malŝato kia ekamaros en la rigardo de l' princin'! Mi kion volas? Mian koron malfermas mi por kia cel'? Malicon kian kaj rankoron provokos, eble, ĉi rivel'!
Vin laŭ hazardo renkontinte, ekbrilon de tener' vidinte, mi ne aŭdacis je la fid': neglektis karan mi kutimon; kaj al libero teda limon ne volis meti per decid'. Disigis nin okazo plia… Povrulo Lenskij, la viktim'… De ĉio kara, simpatia mi deŝiriĝis per anim'; al ĉiuj fremda kaj vagema… Liber', trankvilo — kredis mi — feliĉon anstataŭos. Di'! Eraro, puno kiom prema…
Ne, vidi vin en ĉiu hor', post vi konstante ĉie iri, rideton kapti kun ador' kaj movon de rigard' admiri, vin aŭdi longe, kun kompren' pri via plej perfekta stato, ĉe vi stupori pro ĉagren', paliĝi, velki… jen beato!
Kaj mi malhavas tion ĉi: sen ŝanc' vin sekvas akompane; valoras ĉiu hor', sed mi en splen' disipas tagojn vane, donitajn laŭ kalkul' de sort'. Kaj ili pezas super fort'. Jam mia viv' perditas plene, sed por rezisti al destin', mi devas scii dematene, ke tage mi ekvidos vin…
Ve: en humila peto mia vi eble vidos kun sever' insidon de ruzeco fia — mi aŭdas vortojn de koler'. Se scius vi pri la turmento sopiri pro soif' de am' — kaj ĉiuhore per prudento rezisti al la sanga flam'; deziri arde ĉirkaŭpreni genuojn viajn, kaj kun plor' konfesojn, petojn, kulpojn peni esprimi el la tuta kor', kaj dume per afekta frido sin armi por konduta stil', paroli dece, en trankvil', rigardi vin kun gaja vido!..
Sed estu tieclass="underline" mankas fort' al propra mem' rezisti spite; laŭ via volo, decidite, mi donas min al mia sort'.