Restas ja la uzurpo de la nomo Grezijono. Tiu kulpo ege turmentis mian delikatsentan animon dum pluraj monatoj. Por forigi miajn sendormajn noktojn, mi nepre devis elverŝi mian koron kaj trankviligi mian konsciencon per detala publika konfeso de mia peko. Jen tio ĵus okazis. Ho, grezijonanoj, antaŭ ol decidi pri via pardono, manĝu do bovan stekon, trinku tri glasojn da ruĝa vino kaj, se tio ne sufiĉos por veki vian indulgon, petu de mia kara eldonisto la ĝustan adreson de la ses gluteoj en Boĵeo.
Postlasta epizodo:
Kiel mi konstatis, ke Esperanto estas flegata ankaŭ en la transmondo
Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas
Mi mortis la duan sabaton de septembro je la dek-unua kaj kvarono.
La dato estas facile memorebla, ĉar ĝuste tiun tagon malfermiĝis la ĉassezono en la bervala distrikto. Ek de la sunleviĝo ĉiuj pafemuloj timtremigis leporojn kaj koturnojn en la kampoj kaj arbaroj de nia regiono. Ankaŭ mi malpacience atendis tiun sabaton. Ne kredu, karaj legantoj de tiu transtomba raporto, ke min interesis la sangavida persekutado al senkulpaj sovaĝbestetoj. Male. Mi opiniis, ke mi venĝos ilin, aranĝante rendevuon kun Karolina, la edzino de la impostisto. Mi ankaŭ havis la impreson, ke, kokrante la kolektiston, mi kompense rericevos almenaŭ morale parton de la sumegoj enspezataj de la bervala magistrato.
La impostisto estis unu el la plej fanatikaj ĉasistoj en Bervalo. Ĉe la aŭroro de tiu fatala sabato li vagis kun pafilo kaj hundo tra la bruanta ebenaĵo, tiel lasante al mia dispono varman lokon en sia lito kaj ankoraŭ pli varman en la brakoj de Karolina. Ankaŭ ni ŝmiris kaj frotpoluris niajn amilojn, kiel oni iafoje nomas la armilojn de Kupidono, kaj per ili ni senlace persekutis la plezuron ĝis en la plej intimaj kaŝanguletoj.
Ni ne povis konjekti, ke la impostisto ial revenos domen pli frue ol antaŭvidite. Dum ni kune trafis duafoje la klimakson de la volupto, terura knalo tondris en la ĉambro. Mian tiel oportune prezentatan dorson skuis la murda pafo, kaj, ankoraŭ aŭdante la kriojn de Karolina, mi sinkis en la neniecon.
Puritanoj, hazarde foliumante mian libron, rikanos, ke fia diboĉulo fine ricevis merititan punon. Toleremaj legantoj male envios mian sorton, kiu evitigis al mi longan agonion kaj ebligis al mi fini mian vivon en lasta apoteozo de ĝissate ĝuita amoro,
Kio min pleje mirigis post mia morto estis, ke mia intelekto funkcias plu. Mi devis do konstati, ke mia ĝisnuna materiisma koncepto pri la transmondo tute ne kongruas kun la sperto, kiun mi provos rakonti al vi.
Estas malfacile priskribi mian konfuzon, kiam mi retrovis min en tute nekutima stato de malpezeco. Mi ŝvebis en blueta atmosfero kaj, jam ne perceptante mian korpon, mi rapide leviĝis al luma regiono strekata de oraj radioj. Traflugante ian helan nebulon, mi sopiris al mia tro frue forlasita vivo, Mi memoris la belajn teraninojn, kiuj perdis fervoran adoranton; la Esperanto-movadon, kiu perdis elstaran klasikan aŭtoron; la mondon entute, kiu perdis neŝanceleblan optimiston. Mi sentis min iom maltrankvila, ĉar, se vere ekzistas eterna vivo, eble ekzistas ankaŭ la infero promesita al la pekuloj de mia speco.
Baldaŭ la nebulo malaperis, kaj antaŭ mi etendiĝis ia senfina murego, kies materialo ŝajnis nepalpebla miksaĵo el brilaj nuboj, vanila kremaĵo kaj holivuda kiĉa dekoracio. En ĝi faŭkis portalo, super kiu flagris granda surskribo: PARADIZO. Komence mi hezitis alŝvebi al tiu loko, pri kiu mi blasfeme ŝercadis dum mia tuta vivo, kiam mi dubis, ke oni povas esti feliĉega, eterne kantante hosana kaj haleluja. Sed mian scivolon tiklis la surskribo en Esperanto kaj ankaŭ la dolĉa muziko obtuze sonanta tra la nuba pordego. En ĝi estis ja klare rekonebla la melodio de La Feliĉo zumata de Ramona van Dalsem kun orgena akompano de Toos Schoonman.
Iu fajfis tra la fingroj, kaj maljunulo vestita per longa noktoĉemizo aperis sur la stratusa sojlo. Kun sia blanka barbo li memorigis min pri mia unua Esperanto-instruisto. Li signis al mi, ke mi alproksimiĝu, kaj diris al mi:
— Ave, domine. Quid exspectas ante januam? Ho! Pardonu. Mi ne sukcesas perdi la malbonan kutimon paroli latine. Mi deziras al vi agrablan eternon. Eniru do en la paradizon.
— Granda sankta Petro (ĉar mi supozas, ke vi estas sankta Petro), vi verŝajne eraras. Mi ne apartenas al la justuloj, kiuj rajtas tiel rapide ĝui la eternan feliĉegon.
La ĉiela pordisto afable ridklukis kaj, familiare prenante min je la brako, invitis min en sian oficejon.
— Vi mem eraras, kara eksa terano. Kiel multaj, vi havas malĝustan ideon pri la paradizo. Tio devenas de la oftaj mistradukoj kaj falsaj interpretoj de la sanktaj libroj. Rigardu mem miajn registrojn.
Sur bretoj el nekonata ligno staris sinsekvoj da foliantoj, dekstre rozaj en la fako PARADIZO kaj maldekstre nigraj sub la rubriko PURGATORIO. Sankta Petro lerte kaptis roze binditan libregon, kaj lia montra fingro rapide laŭglitis la kolumnojn, dum li litaniadis: Baedeker, Baghy, Bakunin, Balkányi, Balzac, Barbusse, Bartelmes, Bastien, jen, jen vi, konstatu, ĝuste super Beaufront. Ha! Li estis punita je tri jaroj da purgatorio, antaŭ ol veni en la paradizon. Male vi havas tre bonajn notojn. Legu kion la Ĉefo skribis apud via nomo: «Ŝatas vinon, bieron, brandon, spican manĝon, belajn virinojn, spritajn ŝercojn». Kaj la Ĉefo propramane substrekis «Bona esperantisto». Vi estas ja ideala kandidato al la eternaj ĝuoj.
Mi balbutis:
— Granda sankta Petro, mi ne komprenas, mi…
— Pardonu, mi ekvidas animojn, kiuj atendas antaŭ la pordo. Sed ĝuste nun preteriras aliflanke la iama paroĥestro de Meudon, ha, ha, ankaŭ gaja petolulo. Lo! Sankta Rabelezo, bonvolu ĉiĉeroni tiun novebakitan paradizanon kaj konduki lin unue al la vestotenejo.
Dum mi salutis la faman Rabelezon, sankta Petro iris al la nuba sojlo kaj fajfis tra la fingroj.
La patro de Gargantuo kaj Pantagruelo afable alparolis min:
— Amiko, vi do ĵus alvenis de la tero.
— Jes, ĉu vi deziras, ke mi informu vin pri…?
— Ne, tute ne. Mi nur aŭdis, ke oni kanonizis min. Almenaŭ unu saĝa decido de la lasta Vatikana Koncilio, kiu eble helpos forviŝi la grizon de la mondo. Sed kiel vi sentas vin?
— Mi konfesas, ke mi estas vere konfuzita, unue konstatante, ke la paradizo ekzistas, due mirante, ke la klerikaro reklamas ĝin tute alia.
— Antaŭ ol mi klarigos ĉion al vi dum promenado tra la paradizo, venu al la vestotenejo, kie vi ricevos ion por kovri la eteran figuron, kiu anstataŭas la karnan ŝelon forlasitan sur la tero.
Tiu aludo pri mia karna ŝelo memorigis min pri mia trapafita kadavro en la lito de la impostistedzino. Kompatinda Karolina, al kiu mi kaŭzis tiom da zorgoj: pridemandado de la polico, skoldoj de la edzo, fakturo de la lavbutiko pro la makulitaj litotukoj… Mi ankaŭ imagis la funebran paroladon de la prezidanto de mia Esperanto-klubo, interrompata de la plorsingultoj de multaj bervalaninoj ĉirkaŭantaj mian ĉerkon. Se ili scius, ili ne plorus!
Belega junulino staris antaŭ stakoj da delikataj blankaj noktoĉemizoj.
— Anĝelino Gabriela, bonvolu zorgi pri la vestado de tiu nova beatulo.
La anĝelino Gabriela mezuris per admira rigardo la larĝon de miaj ŝultroj kaj enmanigis al mi fajnan ujon por mia «spirita ŝelo». Mia nova figuro, kvankam etera, ŝajnis plaĉi al ŝiaj sorĉaj okuloj. La intereso cetere estis reciproka.
Malvolonte mi sekvis sanktan Rabelezon en la admirindan ĝardenon, kiu etendiĝis tuj post la vestotenejo. En la mezo vasta herbejo leviĝis laŭ milda deklivo al la roznuba horizonto. Dekstre kaj maldekstre boskoj logis al siaj muskaj tapiŝoj. Malvarmeta zefiro peris al mi nekonatajn aromojn kaj aŭdigis al mi la lirladon de kaskadetoj kaj la kvivitadon de buntaj birdoj. Kompreneble mia priskribo malforte spegulas la realecon de la paradizaj mirindaĵoj. Mankas al mi konvenaj vortoj kaj precipe talento. Sed ĉiuj renkontataj beatuloj evidente ĝuis la eternan vivon, promenante, ludante, flirtante, ridante kaj kantante.