— Makso, vi mistaksas la gravecon de la okazantaĵo. Pro viaj malbenindaj tablojdoj vi endanĝerigas nian Sanktan Aferon.
— Ha! Permesu, ke mi ridu. Hipokritulo! Se danĝero ŝancelas nian Sanktan Aferon, tio rezultas ne el mia inventaĵo, sed el via malĉasta literaturo. Fi!
— He, Makso, ne ekscitiĝu! Nur diru al mi, kiel ni povos haltigi la ekscesojn de la junaj afrodiziulinoj, antaŭ ol Esperanto estos definitive kompromitita en tiu giganta skandalo.
— Tio estas simpla. Hodiaŭ vespere via instruistino disdonu denove tablojdojn al la lernantinoj, sed ŝi atentu, ke la libroj metotaj sub la kapkusenojn estu decaj.
Makso Likso citis al mi kelkajn aparte tedajn verkojn el nia Esperanto-literaturo. Li petis min ne publikigi la titolojn, por ne ofendi iliajn aŭtorojn kaj por ne malpliigi la vendon de dormigiloj en lia apoteko. Fine la farmaciisto aldiris:
— Por ke tia akcidento ne plu okazu, mi iom ŝanĝos la formulon de mia kombinaĵo, aldonante al ĝi du molekulojn da internideolo. Kaj, se vi permesas, ke mi donu al vi konsilon, aĉetu do du botelojn da pura internideolo. Trinku tri kulerojn antaŭ ĉiu vespermanĝo, kaj tiel kuracu mem vian akutan satiriazon.
Ĉu vi aŭdis? Satiriazo! Mi jam diris al vi, ke Makso Likso estas ŝercemulo. Li tamen povus mildigi siajn esprimojn.
Oka epizodo:
Kiel Kleopatra helpis Cezaron konigi Esperanton al alia generalo
La Parizanoj estas gajaj homoj
Mi ŝvitis super mistera naŭlitera vorto signifanta «plej danĝera, se ĝi estas pala», kiam la interparolilo ĉirpis en mia ministeria oficejo. La ĉefo alvokis min.
— Jes, sinjoro direktoro. Mi tuj venos.
Mi forŝovis la interrompitan krucvortenigmon, reenŝuigis miajn piedojn kaj, kaptinte mian jakon de seĝodorso, rapidis al mia stiperulo.
Li geste invitis min sidiĝi en profunda fotelo, dum li mem nervoze rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, sur kiu kuŝis la lasta numero de «Pilo-Press». Post distingita tuseto, li atakis la temon:
— Mi ĵus eksciis, ke s-ro Noreo, via kolego en nia pariza konsulejo, grave malsaniĝis.
La direktoro kliniĝis al mi kaj konfidence flustris:
— Sifiliso!
Li observis sur mia vizaĝo la efekton kaŭzitan de la rivelado de tia grava ŝtata sekreto. En mia cerbo la vorto sifiliso ekfunkciigis la radetaron rezervitan por la plej komplikaj silogismoj, kaj mi ekridis, dirante:
— La afero ŝajnas klara, sinjoro direktoro. La sifilison kaŭzas la pala treponemo, kaj treponemo estas naŭlitera vorto. Treponemo, jen la solvo!
La ĉefo ĵetis al mi maltrankvilan rigardon kaj frapetis mian ŝultron:
— Mi komprenas, ke la sortobato trafinta vian kolegon perturbas vian nervan sistemon. Al tio aldoniĝas la trolaborado en nia ministerio. Mi promesas al vi dusemajnan ferion post la plenumo de via misio.
— Mia misio?
— Jes, ni nepre bezonas fidindan, laboreman oficiston en nia pariza konsulejo. Pro viaj bonaj konoj de la franca lingvo mi elektis vin, por anstataŭi dum kelkaj semajnoj vian malsanan kolegon. Morgaŭ vi devos veturi al la franca ĉefurbo.
Mi jese grimacetis:
— Vi honoras min, sinjoro direktoro. Dankon, sinjoro direktoro.
Dume mi pensis: «Maljuna simio, ĉu vi ne komprenas, ke vi konfuzas mian kvietan viveton en Bervalo? Kion diros la amikinoj, kun kiuj mi zorge aranĝis rendevuojn? Ha! Kial mi lernis la francan lingvon en la gimnazio anstataŭ la hotentota aŭ la kreola?»
Kiam mi ekstaris, la direktoro premis mian manon:
— Mi gratulas vin pro via tuja akcepto. Mi scias, ke la bervalaj aferoj estos en bonaj manoj dum via deĵorado en Parizo. Dankon.
Li longe skuadis mian manon, rigardante min rekte en la okulojn kun la solene stulta mieno de iu, kiu emus ekkanti la Himnon.
Du horojn poste mi pakis en mian valizon ses ĉemizojn, la Fundamenton, elektran razilon, bervalan-francan vortaron, du botelojn da maljuna vinbrando, ok parojn da ŝtrumpetoj, ekzempleron de la Petit Larousse, mian frakon kaj la intencon aĉeti en la Galerioj Lafayette ĉion, kion mi kutime forgesas, kiam mi vojaĝas.
Oni disponigis al mi komfortan loĝejeton en kvieta strato de la 16a distrikto, proksime de la konsulejo de Bervalo en Parizo. La malvasta oficejo de la kompatinda G. Noreo, kies seĝo bonvene malfermis al mia postaĵo siajn gastamajn brakojn, estis jam duone okupita de kvindekjara vireska sekretariino, kiu sadiste traktis sian samaĝan skribmaŝinon, kvazaŭ ŝi volus venĝi al ĝi pro la tro malrapide venanta emerituro. Ŝi interrompis la klakklakadon kaj grumblis al mi sian nomon, kiun mi ne komprenis. De malantaŭ eksmodaj okulvitroj ŝiaj akraj okuloj uzis kiel celgrajnon verukon ornamantan la pinton de ŝia levita nazo, por pli bone pafi al mi sian plej malŝateman rigardon. Ŝia vinagra voĉo avertis:
— Sinjoro, mi ne toleros, ke vi organizu orgiojn en tiu ĉi oficejo.
— Sed, fraŭlino, mi…
— Ta ta ta! Ne kontraŭdiru, sinjoro. En mia aĝo oni konas la viraron. La ekzemplo de la fia Noreo pravigas min. Eble lia putrado en hospitalo igos lin bedaŭri siajn porkaĵojn.
— Ĉu vere li…
— Ĉu vere? Ha ha! Li kredis, ke li povas mistifiki min, ofte sendante min porti negravajn leterojn en la plej foran kvartalon de Parizo. Sed mi sukcesis surprizi lin. Ĉu vi scias kie?
Mi kapneis. Ŝia veruko tremetis pro retrospektiva triumfo, kiam ŝi bojis:
— En la brakseĝo, kiun vi nun okupas!
Sub mia postaĵo mi subite sentis ian fluidon de homa sento pacience amasigita de mia kolego en la fotela materio.
— Kaj ĉu vi scias, kun kia kreaĵo li gimnastis en tiu brakseĝo? Vi neniam divenus. Kun japanino!
Dua ondo da fluido suprenkurigis laŭlonge de mia spino fortajn vibrojn de universaleco. F-ino Veruko kolere frapis la ekkrian punkton de la malnova skribmaŝino kaj lamentis plu:
— Mi rimarkis, ke de kelka tempo la ĉi-tieaj viroj pli kaj pli serĉas rilatojn al japaninoj. Ili eĉ edzinigas ilin. Ĉu do la azianinoj havas sub la jupoj alion ol ni eŭropaninoj? He, kion vi opinias pri tio?
Timante, ke la megero proponos al mi tuj kontroli per propra mano, ĉu ŝi estas malsame konstruita ol ekstremorientanino, mi hipokrite respondis:
— Fraŭlino, mia laboremo ne lasas al mi sufiĉe da tempo por pripensi tiajn problemojn. Kiam mi ne estas en la oficejo, mi volonte helpas vidvinojn kaj orfinojn. Kaj, se vespere restas al mi kelkaj minutoj, mi dediĉas ilin al krucvortenigmo, antaŭ ol enlitiĝi je la oka.
Tiu kortuŝa priskribo de mia modela vivo pensigis al f-ino Veruko, ke antaŭ ŝi sidas ekzemplo ĝis nun neniam trovita en ŝia longa esplorado pri la viraj hontindaĵoj. Kun obtuza murmuro ŝi ekfuriozis kontraŭ sia klavaro, kvazaŭ ŝi tajpus militdeklaron al Japanujo. Du tagojn poste f-ino Veruko rikanis:
— Morgaŭ vespere vi ne povos enlitiĝi je la oka. Jen invitilo de la aŭstralia ambasadoro. La konsulo kaj la unua sekretario ne estas nuntempe en Parizo. Vi do devos reprezenti Bervalon en la «Kangurufesto».
— Mi surmetos mian frakon kaj…
Ŝi raŭke blekis:
— Vian frakon? Aĥ! Ĉefe surmetu ŝtalan kalsonon kun sekurigaj butonoj: verŝajne ĉeestos ankaŭ inoj el la japana ambasado.
La ekkria punkto de la laca skribmaŝino rompiĝis sub sovaĝa frapo de ŝia kolbaseca montrofingro.
Multajn homojn akceptis la aŭstralia moŝto en siaj salonoj de la Iena Avenuo. Efektive ankaŭ kelkaj azianinoj elegante cirkulis inter la gastoj, sed unuavide neniu el la ĉarmulinoj ŝajnis multe pli virovora ol la ceteraj invititinoj. Hazarde renkontante samideanon Ralph Harry, kiu ĵus forlasis por kelkaj tagoj sian ambasadon de Aŭstralio en Saigono, mi esperis, ke almenaŭ li kapablos objektive raporti pri la flava danĝero. Bedaŭrinde la apudesto de lia edzino trudis al li nur klerigan babiladon pri la historia, kultura kaj kulinara rolo de kanguruoj en Aŭstralio. Sekve mia soifo je scio devige cedis al mia soifo je viskio.