El la vivo de esperantistoj
En la unuaj tagoj de Majo du kunloĝantoj kaj amikoj ― la juristo Aŭgusto Siksten kaj la kuracisto Leono Monblero ― devis disiĝi je longa tempo. Aŭgusto devis transveturi en la urbon N., kie li ricevis la oficon de helpisto de profesoro ĉe la tiea universitato; Leono do restis sur la loko kaj intencis daŭrigi tie ĉi sian medicinan praktikon ĝis la doktora ekzameno, al kiu li jam longe prepariĝadis.
Ne facile estis disiĝi al la junaj homoj, kiuj tre amis unu alian. Ambaŭ inteligentaj kaj noblaj, ambaŭ aldonitaj al siaj sciencaj laboroj, ili havis multajn komunajn punktojn kaj, dank' al la longedaŭra kunloĝado, forte proksimiĝis unu kun alia. Nur unu sola cirkonstanco, kaj nur en la lasta tempo, ilin iom disunuigis: tio ĉi estis malkonsento en la opinioj pri la disvastiĝanta lingvo internacia Esperanto.
Flamiĝema, movema kaj fortirebla, Aŭgusto fariĝis varma adoranto de la nova ideo, kiu kvankam ne detiris lin de la ĉefa temo de lia vivo ― jurista scienco ― tamen tre influis je lia animo kaj multe dislarĝigis lian spiritan horizonton. Leono do laŭ sia naturo estis multe pli malvarma kaj ne tiom prudenta, kiom obstina. Li jam longe signis al si la celon por la vivo kaj celadis al ĝi senlace, pedante kaj sukcese, kaj tial dekonduki lin de tiu ĉi vojo kien ajn flanken estus ne facile. Je la Esperantaj forlogiĝoj kaj okupoj de sia amiko, Aŭgusto, li rigardis de alte, kiel je liberopensado, kaj restadis surda al ĉiuj liaj argumentoj kaj admonoj.
Pro tiu ĉi objekto inter la junaj homoj okazis eĉ iom da interpuŝiĝoj kaj ilia amikeco fariĝis iom post iom pli malvarma.
Ĉio tio ĉi tre ĉagrenadis Aŭguston, ne sole tial, ke li vere amis Leonon, sed ĉefamaniere tial, ke Monblero povus esti tre utila al la afero Esperanta. Li estis tre riĉa kaj ne sole ne avara, sed eĉ, kie li trovis bezona, tre malavara kaj malŝpara. Por si mem li elspezadis tre malmulte, li kondukis vivon ekstreme modestan kaj, ricevante de siaj bienoj pli ol 100 000 frankoj da ĉiujara enspezo, estis kontenta de tre simpla nutraĵo kaj de malgranda loĝejeto duope kun Aŭgusto, kaj dume li kuracis ĉiujn senpage kaj eĉ donadis al malriĉuloj siajn proprajn kuracilojn. Krom tio li ankoraŭ antaŭ mallonge oferis 15 000 frankojn por la edukado de unu knabo, en kiu li trovis eminentajn matematikajn kapablojn.
Aŭgusto estis preskaŭ malriĉa kaj tial kompreneble li varme deziris altiri al la Ligo esperanta tian grandan kaj malavaran propraĵulon, kiel Leono; li eĉ ricevis en tiu ĉi senco la komision de unu persono, sed ĝis tiu ĉi tempo ĉiuj liaj penoj estis vanaj. Monblero moke ridetis je ĉiuj predikoj de Aŭgusto kaj la afero ne moviĝis je unu paŝo.
En tiaj cirkonstancoj venis la tago de disiĝo. La modesta havo de Aŭgusto, kiu konsistis je tri kvaronoj el libroj kaj kajeroj, estis jam pakita kaj kunmetita en la antaŭĉambro, monaj kaj aliaj kalkuloj finitaj, kaj la du amikoj sidis antaŭ la lasta komuna taso da kafo, post kiu ili devis disiĝi je longa tempo.
La bela, pala vizaĝo de Aŭgusto, kadrigita per delikataj vangharetoj, kun movemaj plenaj de vivo trajtoj kaj revemaj iom brulantaj brunaj okuloj, estis nun malklara kaj zorga. Leono ankaŭ ŝajnis per io premita. Liaj nigraj grandaj okuloj rigardis obstine en la tason kun ne eltrinkita kafo. La bruneta, klasike bela lia vizaĝo estis kvazaŭ kovretita per nubo kaj ŝajnis tro serioza kaj solena.
En la ĉambro iom da tempo reĝis silento.
― Leono! ― diris fine Siksten, direktante sian varman rigardon sur la kolegon.
― Kio, mia amiko? ― levis la okulojn ankaŭ Monblero.
― Ni revidos nin kredeble ne baldaŭ, kaj povas esti eĉ tre ne baldaŭ… Ĉu efektive vi pro nia antaŭa amikeco multajara, ne plenumos mian varman peton ― ne aliĝos al la Ligo esperanta!…
Monblero rektiĝis, lia vizaĝo fariĝis ankoraŭ pli malluma.
― Aŭskultu, mia amiko! Al mi estas tre malgaje, ke, dirante al vi adiaŭ, mi devas ankoraŭ unu fojon respondi al vi per plena rifuzo… Sed vi min konas. Mi ne povas kaj ne volas esti jezuito. Mi ne povas fortiriĝi per via freneza revo, kaj ŝajniĝi adoranto de tio, kion mi ne estimas, mi ne estas kapabla, eĉ pro via amikeco… Mi ĉiam estis kaj estos pozitiva… Mi dediĉis min al la medicino kaj sole al ĝi unu, kaj mi restos al ĝi fidela ĝis la ĉerko. Kiam mi finos miajn esplorojn de interesanta min malsano de tiea ĉi lando, mi transveturos Parizon kaj tie mi submetos min al ekzameno je medicina doktoro. Tie mi esperas efektivigi mian revon feliĉigi la homaron per novaj rimedoj kontraŭ ĝiaj suferoj. Tio ĉi estas mia ideo, mia celo… Kaj kion do povus doni via Esperanto? Ĝi fortirus min nur en flankon kaj malhelpus al mi plenumi mian sanktan devon antaŭ la homaro… Kio estas Esperanto? ― Tio ĉi dume estas revo, preskaŭ ĥimero ― kaj revanto mi estos neniam. Povas esti, ke mi eraras, povas esti, ke via Zamenhof efektive eltrovis por la mondo novan Amerikon, sed dume mi ĝin ne vidas, kaj rapidi al blinda celo mi ne povas…
― Kaj tio ĉi estas via lasta vorto?
― La plej lasta. Vi komprenas, ke, fariĝinte esperantisto, mi ne povus limiĝi per sola lernado de vortaro kaj korespondado kun amikoj; mi devus uzi parton de mia energio por la propagando kaj por la apostola agado, sed tio ĉi, kiel mi jam diris, tute ne eniras en miajn planojn je la estonteco.
Seke kaj malgaje disiĝis la amikoj. Siksten tuj ekveturis en N., Monblero do kun ia malluma energio profundiĝis en siajn okupojn kaj penis pliforte elfroti el sia memoro la postesignojn de la lasta parolo kun Aŭgusto, al kiu li sentis nun nevolan simpation.
Tiel pasis du semajnoj.
Unu fojon, reveninte post tagmanĝo domen, Monblero ekvidis sur sia skribotablo leteron kaj je la lerta skribado de adreso li tuj ekkonis la manon de Aŭgusto. Liaj okuloj eklumiĝis per ĝojo, li febre disŝiris la paketon kaj avide sin prenis je la legado de ĝi, sed tuj de la unua linio lia vizaĝo mallumiĝis, la brovoj kunmoviĝis de ĉagreno kaj la letero malpene falis sur la tablon ne legita.
Ĝi estis skribita en la lingvo internacia, kaj la obstina kuracisto, vidinte en tio ĉi preskaŭ mokon je si kaj siaj konvinkoj, decidis ne legi ĝin, malgraŭ tio, ke la enhavo de la letero lin forte interesis.
Sed la cirkonstancoj rapide ŝanĝiĝis.
Vespere en tiu ĉi tago Monbleron vizitis unu de liaj konatoj ― juna matematikisto kaj esperantisto Raulo Ĉielson…
―
Sed tiu ĉi nova persono estas tiel rimarkinda, ke ni devas tie ĉi forlasi iom la komencitan fadenon de nia rakonto kaj haltigi sur la nova persono apartan atenton de niaj legantoj.
Siksten kaj Monblero estis ordinaraj tipoj de nia inteligenta junularo, Ĉielson do per siaj intelektualaj kaj moralaj ecoj staris je tuta kapo pli alte ol ili ĉiuj kaj posedis tian antaŭvidon, kiu kune kun talento fortiri post si amason faras ĉiam apartecon de grandaj homoj, restigantaj post si memoron en malproksima idaro.
Alta, fleksebla kaj belkreska, kun neregula, sed karaktera, energia vizaĝo, kun fiera, ordonanta rigardo de brila ― nigraj, akraj kaj saĝaj okuloj, kun aristokratia teniĝo kaj estetikaj manieroj, li posedis grandegan fizikan forton kaj ankoraŭ pli rimarkindan forton de karaktero, kiun ne povis rompi nek la karesoj de la adorinta lin patrino, nek la severeco de liaj edukantoj, nek la dorlotantaj rigardoj de virinoj…