Выбрать главу

Ankoraŭ longe post la eliro de l' gasto la kuracisto ne povis liberiĝi de ĉirkaŭkaptinta lin revo. Rememoriĝis al li la tempo, pasigita antaŭ du jaroj en Nicco kaj rememoriĝis efektive vidita tie juna fraŭlineto, frapinta lin per sia klasika beleco. Tiun ĉi fraŭlineton li vidis iom da fojoj, akompanatan de maljuna kaj severa sinjorino; iom da fojoj liaj okuloj renkontadis la okulojn de la juna fraŭlino kaj en la direktita sur lin ŝia rigardo li legis ion simpatiantan kaj en tiu sama tempo kuraĝigantan kaj serĉis jam oportunan okazon, por esti prezentita al la juna virino, sed tia okazo longe ne aperis, kaj jen subite ambaŭ virinoj malaperis. Laŭ la faritaj informiĝoj ili elveturis sudon de Italujo kaj de tiu tempo jam ne renkontiĝis sur lia vojo de vivo.

Ĉio tio ĉi estis antaŭ longe kaj pasis senrevenonte, sed Monblero sentis, ke tiu ĉi renkonto ne restis, kiel centoj da aliaj, por li senpostesigna. La figuro de la belega nekonatulino ial tre obstine restadis viva en lia memoro kaj reviviĝadis ne unu fojon antaŭ li en la horoj de lia malgaja humoro, kiam li pli akre, ol ordinare, sentadis ian sopiron de la soleco.

Kaj jen tiu ĉi simpatia figuro nun ree aperas antaŭ li kaj reaperas lumigita per neatendita lumo: tiu ĉi virino, montriĝas, rimarkis lin, komencantan kuraciston; kaj ankaŭ, kiel li mem, konservis lian figuron en sia memoro… Ke tiu ĉi Karolino estas tiu sama juna banulino, kiun li renkontis en Nicco, ne povis esti ia dubo. Ĉiuj ŝiaj ecoj, prezentitaj en la letero de Siksten, jesigis tiun ĉi konvinkon. Sed se tio ĉi estas tiel ― lia unua renkonto kun ŝi, povas esti, ne estis por li la lasta en la vivo… La sorto ankoraŭ povas ilin kunpuŝi kaj proksimigi…

Tiaj pli malpli estis post la eliro de Ĉielson la revoj de la juna kuracisto, kies animo malgraŭ la fortiro per sciencoj, konservis multon da juna virga kaj poezia fajro. Malgraŭ tamen ĉio tio ĉi, li al Siksten ne respondis. En la komenco detenis lin fiereco ofendita per la esperanta teksto de la letero, kaj poste la tempo kaj la laboroj iom post iom reglatigis la impreson de la ricevitaj komunikoj ― kaj la vivo ree ekfluis en la antaŭa ordo.

Pasis ankoraŭ unu semajno kaj Monblero ree trovis sur la tablo ampleksan leteron, adresitan per konata al li mano de Aŭgusto. En tiu ĉi fojo la scivoleco estis tiel forta, ke li, ne atendante la tradukinton, mem kun "Universala Vortaro" en la manoj komencis vorto post vorto konatiĝi kun la enhavo de la letero.

En la dua letero la amiko sciigis al li inter cetera la sekvanton: Hieraŭ ni en granda societo da rajdantoj faris vetureton en arbareton, kuŝantan je kvar kilometroj de la bieno de s-ro Marei. La vetero estis belega. La profunda blua ĉielo estis semita de graciaj amasumaj nuboj, la alaŭdoj pepadis super la kampoj, alte en aero naĝadis longaflugilaj cikonioj, maldekstre de la vojo sin tiris profunda kavo, sur kies fundo kuras rapida rivereto, faranta kelkajn artajn lagetojn kun verdaj digoj kaj eterne murmurantaj muelejoj. Apud la turno la vojo fariĝis pli malvasta kaj dank' al tio ĉi nia societo, kiu rajdis la tutan tempon per rapida troto, distiriĝis; mi montriĝis en la nombro de la lastaj rajdintoj kaj ekaperis apud Karolino, kiu rajdis sur tre maltrankvila ĉevalo kaj devis konstante ĝin detenadi. Iom da tempo ni rajdis silente, sed, alveturante al la arbareto, mia akompanantino ekrigardis min subite. (Ho, kiel bela ŝi estis en tiu ĉi tempo: la veturado sur la obstina ĉevalo ŝin tre ekvarmigis; la delikataj ŝiaj truoj de l' nazo ektremadis kaj disbloviĝadis, sur la vangojn elpaŝis hela purpuro, kaj la okuloj bruladis de tia fajro, kian mi ĝis nun ĉe ŝi ne vidis.)

― Kio do, s-ro Siksten ― turnis ŝi sin subite al mi kun demando ― ĉu respondis al vi ion via amiko?

(Mi devas tie ĉi konfesi al vi, amikego, ke mi trababilis al ŝi pri ĉio, kion mi komunikis al vi en la estinta letero. Karolino estas, kvazaŭ, pli malkaŝema por mi, ol por ĉiuj siaj parencoj, kaj mi ĝuas ial ian apartan favorecon; povas esti, ke mi eraras, sed vi komprenas, ke mensogi al ŝi estas al mi tre nefacile kaj nelerte.)

― Ne ― mi respondis ― ĝis tiu ĉi tempo mi ne ricevis de li unu vorton.

― Nebona do estas via amiko ― rimarkis ŝi, malaltigante la voĉon. ― (Vi efektive povus, skribi al mi kvankam iom da linioj!) ― Li tro rapide forgesas siajn konatojn ― aldonis ŝi kaj en ŝia voĉo eksonis malgaja noteto. ― Al kiu rilatis tiu ĉi vorto ― siajn ― al mi, aŭ al ŝi mem ― certe mi ne povas al vi diri"…

Kiam post kelkaj tagoj al Monblero alvenis Ĉielson, li eksciis, ke la dua letero de Siksten estas jam longe tradukita, tralegita kaj eĉ estas alsendita respondo al Aŭgusto.

Je l' kaŭzo de tiu ĉi respondo Monblero ricevis ree sekvantajn iom ekscitintajn lin liniojn. ― "Mi kore dankas vin, amikego, por via letero, kiu vivigis en mi la memoron pri niaj amikaj interligoj kaj la jaroj, travivitaj sub unu tegmento, sed… tiu ĉi letero perdiĝas vane ― ne por mi, kompreneble, ho ne, ne! sed por ŝi… vi scias, pri kiu mi parolas… Ŝi ― sed ne ŝi sola, sed ankaŭ tuta la domo de s-ro Marei ― estas varmegaj esperantistoj. Tie ĉi neniu parolas alie, krom nur en esperanto, kaj la tuta korespondado, kun kiu nur oni povas, iradas en nia lingvo. Karolino estas, se vi volas, pli pedanta rilate tion ĉi, ol ĉiuj tieuloj; ŝi ofte paroladis, ke ĝis tiu tempo, ĝis nia lingvo ricevos en la civilizita mondo forton de ekzistado, ĝiaj predikistoj devas ne ellasi plej malgrandan okazon, por pruvi al la publiko ĝian utilecon kaj belecon kaj, kie oni devas, ili oferu eĉ por ĝia utilo sian hejman lingvon, ĉar tiu ĉi ofero estos tempa kaj ĝiaj fruktoj ― eternaj. Kompreneble, ke mi, priskribante al ŝi vin, ― kaj ŝi demandas min tre ofte kaj interesiĝas pri ĉia bagatelo pri vi ― hipokritis kaj priskribis vin, kiel varmegan esperantiston. Post tio ĉi kompreneble mi ne povis montri al ŝi vian leteron, nek eĉ konfesi pri ĝia ricevo ― alie mi tute malaltigus vin en ŝiaj okuloj"…

En fino de la letero staris la sekvanto: ― "Ĉe ni tre ofte estadas gastoj ― najbaraj bienhavantoj kun la familioj kaj junaj homoj el la urbo. En la nombro de la lastaj komencis vizitadi nin tre ofte juna Pariza artisto Ĵan Ĵoli, homo tre klera, bela, salona kaj pursanga esperantisto. Li tre malkaŝite ĉirkaŭflirtas Karolinon kaj malfacile estas diri ― ĉu kun sukceso, aŭ sen ĝi. Se ĝis nun li ne atingis ankoraŭ la plenan sukceson, kiu scias, kio povas okazi en estonteco!… Ĉar el via letero mi vidas, ke Karolino estas al vi, kiel mi ankaŭ esperis, ne tute seninteresa, mi konsilus kvankam per kio ajn sciigi pri si (plej bone, kompreneble, per letero.)… Preskaŭ ĉiutage, kiam ni renkontas nin kun ŝi en la gastoĉambro en antaŭtagmanĝa tempo, ŝi salutas min per tia ekzamenanta rigardo, en kia mi klare legadas unu kaj tiun saman demandon: Ĉu skribis ion via amiko? ― Kaj jen ĝis nun mi devas delasi la okulojn, kvazaŭ mi per io ekkulpiĝis antaŭ ŝi"…

Ĉiun vesperon komencante de tiu tago, en kiu estis ricevita tiu ĉi letero, Monblero pasigis en forta ekscito, preskaŭ en maltrankvilo. Ĝis la profunda nokto en lia kabineto sonadis surda egalmezura frapado de liaj paŝoj. Kiu vidus lin en tiuj minutoj, venus al la neevitebla konkludo, ke en la fiera kaj obstina koro de la juna kuracisto fariĝas surda batalo de sentoj, decidiĝas serioza demando ― ĉu humiliĝi al la cirkonstancoj, aŭ defendi siajn konvinkojn, kaj kun ili sian nedependecon. Sed videble fine la unua duono de tiu ĉi problemo venkis, ĉar en la sekvanta mateno Ĉielson estis tre agrable mirigita per la vizito de Leono kaj lia propono aliĝi al la Ligo Esperanta.