Ĉielson kompreneble akceptis lin kun eletenditaj brakoj.
― Vi devas, kara amiko, ― klarigadis li al la kuracisto, doni vian "promeson" kaj deprenadi ĝin de aliaj, kie nur prezentos sin la ebleco. Por eniri la Ligon, vi devas aboni nian gazeton "Lingvo Internacia" kaj la "Bibliotekon"; kiel ekstera signo servu al vi stelo sur la brusto kaj malkaŝita parolado en esperanto kun ĉiuj kvankam kiom ajn sciantaj nian lingvon. Nun jam estas la tempo, kiam por esperantisto estas bezona ne sole teoria konatiĝo kun nia lingvo, sed ankaŭ plej plena praktika scio de ĝi. En nia do lingvo vi komencu tuj la plej vastan komunikiĝadon kun esperantistoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kvankam eĉ sciataj al vi nur el nomaroj de esperantistoj; krom tio ĉi mi konsilus al vi komunikiĝadi per nekovritaj leteroj kun noto en la lingvo de la adresato, ke la letero estas skribita en la lingvo internacia. La pli gravajn de ricevataj de vi leteroj vi povos lokadi en kiajn ajn de eŭropaj gazetoj ankaŭ kun notoj, ke viaj korespondoj estas prenitaj el la interkomunikiĝado de du esperantistoj. Al ĉiuj esperantistoj, de kia ajn stato ili estus, ĉe ni estas akceptite montri apartan gastamon kaj favoron, ĉar nia afero ne limiĝas nur per la akceptado de unu simbola lingvo, sed ĉefamaniere dekondukiĝas al frata proksimiĝo de homoj, disunuigataj per la spaco, lingvo, religio, nacieco k.c.
Jen estas en ĉefaj strekoj viaj plej unuaj estontaj ŝuldoj; kio do tuŝas la esencon de la afero ― ĉar ĉio dirita antaŭe rilatas pli al la eksteraj aperoj de nia afero ― mi konsilus aranĝiĝi tiel, ke laŭ ebleco ĉia apero de via vivo konsentu kun la spirito de Esperanto, laŭ ebleco ĉiam kaj ĉie faradu subtenon al nia afero, subtenon moralan kaj laŭ mezuro da fortoj ankaŭ materialan. Mi diras ― laŭ ebleco ― ĉar mi scias la malfortan flankon de la homa animo. Ne ĉiuj povas, kiel mi, forgesi, ke ili estas homoj, infanoj de ia lando, epoko, de ia sistemo da moroj, tradicioj, religiaj konvinkoj k.c., kaj memori nur, ke ili estas esperantistoj. Tia fortiriteco per la ideo kaj dediĉo de si tuta al la servado al ĝi estas atingebla ne al ĉiuj kaj tial mi kutimis postuladi de homoj nur la eblan al ili… Tiamaniere, se la montritaj kondiĉoj ne estos al vi tro ŝarĝaj, tiam mi en la nomo de la tuta Ligo Esperanta varme premas vian manon kaj, alprenante vin en niajn fratajn ĉirkaŭprenojn, rapidos sciigi pri tio ĉi nian ĉefon."
Forta premo de la mano estis elokventa respondo de la flanko de Monblero. Ne pasis ankoraŭ de tiu tempo du semajnoj, kaj nian kuraciston oni povus jam nomi finita esperantisto. La subtenata de li komunikiĝado kun Siksten ekflamigadis en li ian neklaran sed fortan senton, similan je amo, ĵaluzo kaj malespero kune. Lia tuta esenco rapidis en la familion de s-ro Marei, al Karolino, kiu, kiel idealo, kreita per sola lia fantazio, ŝajnis al li eĉ multe pli bona, ol en la priskriboj de Aŭgusto; sed la nefidado je siaj fortoj rilate Esperanton (li ĝis nun estis malkontenta je siaj progresoj) kaj la timo esti konfuzita per tia forta konkuranto kian li imagadis al si la belan esperantiston Ĵoli, konstante haltigadis liajn atencojn kaj devigadis lin kun duobla energio perfektigadi en si la lingvon kaj la sentojn de Esperanto.
Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la sekvanton:
"Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio. Dank' al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj. Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank' al la proksima konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno estis kompreneble Karolino.
La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno "Espero", plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el Faŭsto; poste fr ― ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj Miltono… Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso, ĉar dank' al la stenografio ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank' al kio tie ĉio kaj al ĉiuj estis komprenebla… La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj, ― la ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon "Espero" kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno ― s-ro Marei ― siajn oferojn por nia afero… Elizo kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis… Vespere en tiu ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c. ― sed por vi, mia amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto.
Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn ― kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.