― Ni iru en la bluan kabineton ― diris ŝi al mi murmurete ― mi devas fari al vi gravan komunikon…
Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis.
― Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon…
― Mi preskaŭ sciis tion ĉi ― respondis mi, penante ŝajni trankvila. ― Sed kio do el tio ĉi sekvas?
― Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.
― Mian opinion? ― respondis mi sen ĝeno ― mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.
Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo.
― S-ro Ĵoli ― diris ŝi ― prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi… ŝanceliĝas ― ĝi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun… tre interesas… Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun… mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni… miajn sentojn… al tiu… al via amiko…
Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso…"
Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.
La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon: ― Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio."
Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston, malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis tre bone.
Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj.
La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de terura malpeno.
Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton.
― Kiel nomas sin tiu ĉi bieno? ― turnis sin kun demando al li Monblero.
La vilaĝano rigardis sur lin kun antaŭa maltrankvileco en la okuloj, videble ne komprenante la demandon, kvankam laŭ la rakontoj de Siksten ĉiuj servantoj de s-ro Marei devis paroladi esperante.
― Ĉu tiu ĉi bieno apartenas al s-ro Marei? ― demandis ree Monblero, sed jam en la loka dialekto.
― O, jes, jes!… al s-ro Marei ― ekrapidis la vilaĝano, salutante ankoraŭ pli malalte.
― Ĉu efektive s-ro Marei loĝas en tiu ĉi ruino? ĉu ne estas tie ĉi ankoraŭ alia bieno de li?
― Ho ne, sinjoro, pli tie ĉi estas neniaj bienoj de li; sed li mem neniam ĉe ni loĝadis. Kiam antaŭ dekdu jaroj li mem kun tuta sia familio transveturis Hungarujon, de tiu tempo ni nur tri fojojn lin vidis… Tiu ĉi bieno estas jam eĉ vendita al ia sinjorino, kiun jen ni jam atendas du tagojn…
Monblero staris kvazaŭ ekbatita per tondro.
― Kiel? Tio ĉi estas ne ebla!… Kion vi, azeno, babilas! kie do estas s-ro Siksten?!…
La vilaĝano repuŝiĝis post la pordegon, kvazaŭ prepariĝante en okazo de bezono forkuri en la arbetaĵojn.
― Via moŝto!… Je Dio, mi diras al vi veran veron… s-ro Marei ĉe ni ne estas, sed jen s-ro Siksten efektive loĝis ĉe ni laŭ la permeso de s-ro la administratoro la tutan someron. Hieraŭ vespere li ricevis ian telegramon kaj tuj rapide elveturis de ni, sed ni ne scias kien… Li ordonis saluti vian moŝton kaj eĉ parolis, ke, se vi alveturos kaj min demandados kaj mirados, aŭ eĉ kolerados, mi estu al via moŝto tre aminda kaj singardema, ĉar al vi plaĉas estadi tre varma sinjoro… Li lasis al via moŝto ian leteron…
― Kion, ian leteron?… montru al mi tuj, azenego, tiun ĉi leteron!…
― Via moŝto! ĝi troviĝas tie ie en lia ĉambro…
Pala, ekscitita, Monblero puŝis la pordegon kaj per rapidaj paŝoj direktiĝis la ĉambron, en kiu loĝis la juristo; la nudapieda ĝardenisto sekvis poste kun granda singardemeco kaj el ia malproksimeco montradis la vojon.
La ĉambreto estis malgranda, preskaŭ malplena, kaj havis la rigardon de somera, fraŭla loĝejeto; sur la tablo sub la fenestro efektive kuŝis rapide skribita per krajono letereto, komunikanta la sekvanton:
"Mia kara, tre kara amiko! Kolektu ĉiujn viajn fortojn kaj eltenu la baton! Mi devis por la plenumo de donita al mi de supre komisio entiri vin en mensogan intrigon rilate la verkita de mi Karolino, kiu neniam ekzistis"…
Plu Monblero jam ne povis legi. La letereto ekglitis el liaj manoj, li falis sur seĝon kaj kovris al si la okulojn per la manoj…
― Malhonoro! honto! malnobleco! nigra trompo!… Kaj mi, malsaĝulo, kaptiĝis per tia fiŝhoko!… Kaj kiu trompis min, tiel kruele, tiel terure trompis! ― mia kolego, mia fidela amiko, Aŭgusto!… Ho, se li nun enfalus al mi sub la manojn, mi… mi… mortigus lin, kiel bruton… Li ekvolis fari min esperantisto, ha! Tia malnoblulo!… Kaj kio do ― li atingis ja la sian. Jen mi estas jam esperantisto… Ho, estu malbenita tiu ĉi lingvo!…
Kaj la kuracisto eksaltis de sia loko, deŝiris de si la esperantan stelon, ĵetis ĝin sur la teron kaj komencis kun furiozo bati ĝin per la piedoj…
Tiu ĉi ofendado de la ĝisnuna sia idolo kvazaŭ iom lin malvarmigis. Malfacile spirante, li sidiĝis ree sur antaŭan lokon kaj enfalis en profundan enpensecon. Li rememoris nun, ke iam li mem rakontis al Siksten pri sia renkonto en Nicco kun ia belulino kaj la juristo kredeble laŭ la ordono de Ĉielson ekuzis tiun ĉi lian rememoron. Nun, kiam la okuloj malkovriĝis, li ne povis kompreni, kiel li ne vidis la tutan artecon de la fablo, verkita de Siksten; kiel li ne vidis tion, ke nenia Karolino volus ŝanĝi la belegan partion kontraŭ nekonata homo, vidita de ŝi du ― tri fojojn en strato antaŭ kelkaj jaroj; kiel ne turnis li la atenton, ke la priskriboj de gazetoj pri la Esperanta balo tre malmulte estis similaj al la komunikoj de l' juristo, ke ekzemple la nomo de s-ro Marei ne estis dirita eĉ en unu gazeto k.t.p. La tuta falso estis nun kvazaŭ sur la manplato, kaj ĝis nun li vivis kvazaŭ kun kovritaj okuloj en ia sorĉita mondo.