La suno jam proksimiĝis al la horizonto; en la ĉambron alportadis sin malseka, parfuma bonodoro de sovaĝaj floroj, sed la kuracisto ne rimarkadis tion ĉi, daŭrigante sidi senmove sur la antaŭa loko kun la okuloj, direktitaj sur la kuŝantan apud liaj piedoj ekĉifitan stelon. Malfacile estus imagi al si pli grandan malamikon de Esperanto, ol estis nun Monblero. La propagando de Aŭgusto, komencita bone, alkondukis, dank' al lia mallerteco, al la plej malĝojaj rezultatoj kaj por eterne pereigus la kuraciston por Esperanto, se ne unu okazo, tiu ĉi granda kreisto de la plej feliĉaj iafoje kombinoj de nia vivo.
Monblero estis subite vekita per ia neatendita bruado en la korto. Iu subveturis al la parko; aŭdiĝis ree la maltrankviligita voĉo de la ĝardenisto; iu eniris en la antaŭĉambron…
― Tio ĉi estas la malnoblulo Siksten ― ekflugis en la kapo de la kuracisto; lia sango ekbolis; li premis la pugnojn kaj iris al la pordo… Sed sur la sojlo aperis ia ĉarma ekzistaĵo. La malrektaj radioj de la subiranta suno per hela ventumilo lumigis la mirindan vizaĝon de la nekonatulino, ŝian belege skizitan talion, ŝiajn nigrajn okuletojn kaj rozajn malgrandajn manetojn…
Tio ĉi estis la nova posedantino de la bieno de s-ro Marei.
― Ĉu vi esperas, sinjoro? ― eksonis la metala voĉo de la alveninta.
― Ho jes, sinjorino… mi… mi varme esperas! ekmurmuris la ensorĉita Monblero kaj repuŝiĝis konfuzita posten, por kovri per si sian ĉifitan stelon…
―
Post kvar tagoj la kuracisto kaj la fraŭlino Mario (la nova posedantino de la bieno de Marei) estis feliĉaj gefianĉoj…
―
Post 15 monatoj Monblero skribis al Siksten: "Plej kara amiko! Hodiaŭ matene mia kara Mario naskis al mi tre belan malgrandan esperantisteton. Ĝis la kvina jaro de sia vivo li aŭdos nenian lingvon krom Esperanto. Al Esperanto li dankas sian naskiĝon, tiel same kiel mi al Esperanto dankas mian senfinan feliĉon, kiun mi neniam akirus, se ne la lingvo Esperanto kaj via ruzo, kiun mi en unu horo de kolero malbenis kaj kiun mi de tiam ĉiutage benas el la tuta koro. Venu al ni, por rigardi la novan esperantisteton kaj partopreni en nia ĝojo. Vivu Esperanto!
―
Nun ni devas klarigi al niaj legantoj la enigmon. La legantoj memoras, ke laŭ la komisio de Ĉielson Siksten decidis iam altiri Monbleron al Esperanto, sed neniel povis tion ĉi atingi. Li plendis tion ĉi al Ĉielson.
― Eble vi ne agas lerte? eble alia persono farus tion ĉi pli bone? demandis Ĉielson.
― Jam alia persono provis, kaj la rezultato estis ankoraŭ pli plendinda ol ĉe mi. Monblero amis varme unu fraŭlinon, kiu efektive estis tute inda je lia amo. Oni povus antaŭdiri, ke ili ambaŭ prezentos iam tre feliĉan edzan paron. Fariĝinte esperantistino, tiu ĉi fraŭlino komencis altiradi ankoraŭ Monbleron al Esperanto; sed kiam li vidis, ke ŝi estas esperantistino, li baldaŭ malvarmiĝis por ŝi, kaj nun iliaj reciprokaj rilatoj tute interrompiĝis.
― Ĉu Monblero amis ŝin efektive? Ĉu li estas kapabla ami profunde kaj ĉu vi pensas, ke en ĉiuj rilatoj, krom Esperanto, li estus feliĉa kun ŝi?
― Jes, nenio alia konfuzus ilian reciprokan feliĉon. Li eĉ mem bedaŭris, ke "tia bagatelo kiel Esperanto" forpelis lian feliĉon, sed li estas tro fiera, por cedi.
― Ĉu vi pensas, ke li neniam povus ami Esperanton?
― Ne, mi estas eĉ konvinkita, ke li povus esti tre varma esperantisto, se… se ni nur povus rompi lian obstinecon kaj fierecon kaj inklinigi lin fari la komencon. Se li unu fojon fariĝos esperantisto, li estos jam ĉiam esperantisto varmega.
― Ha, tre bone! Ĉio estos farita! Per unu senkulpa ruzo ni atingos, ke Monblero fariĝos esperantisto kaj la disigitaj gefianĉoj estos denove kunigitaj. Lasu min agi kaj faru ĉion, kion mi diros al vi…
Ni scias jam, en kia maniero Ĉielson per helpo de Siksten ekinteresigis Monbleron por Esperanto kaj devigis lin rompi sian obstinecon. Kiam Monblero venis en la bienon de Marei kaj vidis, ke li estas trompita, li forte ekkoleris. Sed kiam li subite ekvidis tie sian jam longe ne viditan antaŭan amatinon (ĉar en la aperinta "nova posedantino" la legantoj kredeble jam ekkonis Marion, la estintan amatinon de Monblero), la antaŭa amo fortege vekiĝis denove, tiom pli, ke Esperanto, kiu iam disigis ilin, nun jam estis ne malhelpo, sed kontraŭe, pli forta ligilo por ili. Ili baldaŭ fianĉiĝis, edziĝis, kaj ili prezentas nun unu el la plej feliĉaj paroj en la mondo.