EL PARNASO DE POPOLOJ
Poemaro de Antoni Grabowski
Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!
Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’,
La stela standardo jam flirtas en vent’.
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,
Nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
Ĝi havas radikojn profunde en kor’.
Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor’
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
Sed vivos eterne pri ili memor’.
La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci’,
Ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar’,
Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.
En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’,
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson’,
Do kantas de l’ tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!
Samideanoj, akceptu vi
Korajn salutojn el Varsovi’!
Akceptu ilin, tra l’ tuta mond’
Disportu ĉien al nia rond’.
Diru, ke ankaŭ sur pola ter’
Batas la koroj por sankt-esper’
Ke ankaŭ tie, apud Vistul’,
Renkonte brilas amik-okul’,
Kaj etendiĝas fidela man’,
Sonas: «Bonvenu, samidean’!»
Kvankam la nokto ĉirkaŭas nin,
Ni kredas: Tago brilos en fin’.
Leviĝos fine la ora sun’,
Kie nur steloj flagretas nun.
Ektondros laŭte triumfa kant’
Pri fina venko de l’ esperant’;
Do mi nur preĝas: Ho, donu Di’,
Ke ĝin ekaŭdu ankoraŭ mi!
La reveno de l’ filo
(Prologo al la Krakova Kongreso)[1]
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!
En kabano mankis pano,
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo!
Kiel volus mi, patrino
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.
Ve! ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia —
Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
Kiel premas min — ĉagreno.
Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.
Feliĉa, kiu en la koro
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma revo-floro
Maturan frukton elricevis.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.
Sub ĝi kolektis tero-filojn
La jubile’ de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.
Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.
En niaj koroj, granda homo,
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!
Jubilea kantato
(Por ĥoro kun orkestro, muziko de prof. Walewski)
Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno festas
De bonrikolt’ solenon.
Feliĉa kies kor’
Pri granda verko revis,
Kaj el la revoflor’
La frukton elricevis.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-river’,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ ter’.
Sub ĝi kolektis milojn
La jubilea nova sent’, (nova sent’)
Kaj ligas terofilojn
Neŭtrala fundament’.
Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme Majstron kronas
Per verdo laŭrfolia.
En niaj koroj, granda hom’,
Stariĝas monumentoj;
Benata via nom’
Ĝi vivos, vivos tra jarcentoj!
Sur unu kordo
(Defendo de l’ rimo)
Sur lir’ dukorda, diris oni,[2]
Ne ebla rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.
Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante,[3]
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’.[4]
Dukorda liro? — Tial zumi
Kaj tinti adasiste[5] mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem!
Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.
Ŝiriĝis kord’!… Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu[6]
En tri-kvin-sep-a pozici’!
Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita, sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi —
La muzikistoj flugis for.
Jen fluis riveret’ antaŭ’ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.
Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar
Kiel’ ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?
De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
«Antaŭen filoj de l’ patruj’!»[7]
Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!
вернуться
Tiu ĉi jubilea kongreso esperantista bedaŭrinde ne povis okazi en Varsovio, kie naskiĝis Esperanto.
вернутьсяEn la antaŭparolo al «Elektitaj fabloj el la Fontaine» esperantigitaj de G. Vaillant (senrime).
вернутьсяAdasisto, rimfaristo, trouzanta la dusufiksajn rimojn -adas, -adas, -igis, -iĝis, -ega, -ega k.t.p.
вернутьсяEn tiu ĉi poemo rimiĝas nur vortoj, apartenantaj al diversaj gramatikaj kategorioj, kion oni opiniis tute ne ebla.
вернуться«Allons enfants de la patrie» komenco de la fame konata franca revolucia kanto kaj nacia himno, la «Marseillaise».