Dua devas elfali, sub Princ’ Kejstut batali:
Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
La sukcen’ tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgela la treno,
Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Nigra brovo, la vango — kvazaŭ lakto kaj sango,
La okuloj — brilantaj steletoj.
El Poluj’ mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
Antaŭ jaroj alportis edzinon…
Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro
Rememoras mi vian patrinon».
Kaj, doninte konsilojn, benis patro la filojn,
La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun’, vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj…
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
«Filo! sub la mantelo, rusa mon’ en sitelo?»
— «Ne, patreto, filino Pollanda!»
Per la nego kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
«El Prusujo! sak’ plena, kun la sablo sukcena!
— «Bofilino, patreto, Pollanda!»
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kaŝas sub vesto:
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edziĝa la festo.
55. Sinjorino Twardowska
(El Adam Mickiewicz)
Jedzą, piją, lulki palą
Tańce, hulanka, swawola
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | ◡—◡ | —◡
—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
◡—◡ | —◡ | ◡—◡
Oni manĝas, trinkas, bruas,
Fumo, danc’, diboĉ’ petola;
Tutan la drinkejon skuas:
Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!
Twardowski,[14] ĉe l’ fino tabla
Kiel baŝa[15] sin apogas,
Krias: He, diboĉ’ diabla!
Ridigas, timigas, logas.
Jen soldat’, kun brava vido,
Ĉiujn insultas kaj puŝas;
Sonis glav’, orelon tuŝas,
El soldat’ — jam leporido.
El vaz’ tribunal’-patrono
Manĝis sen parol’ ĝis fundo;
Twardowski sonis per mono…
El patrono–korta hundo.
Al botist’ je naza rando
Li frapis, al kap’ tubeton
Metis, ŝmac’! da gdanska[16] brando
Pumpas plenan bareleton.
Dum li trinkis, en kaliko
Ekfajfis, ekgrincis io;
Funde… «Kia artifiko!
Baptan’, vi venas pro kio?»
Diablet’ sur fund’ en vino,
Laŭ mallonga vest’, germano,
Gastojn, ĉapelet’ en mano,
Li salutas per ekklino,
Saltas planken el la loko,
Kreskas al du-uln-mezuro,
Nazo–hoko, pied’ de koko,
Kaj la ungoj de vulturo.
«Ah, Twardowski? salut’, frato!»
Li iras rekte al celo.
«Jen bona via konato,
Mi estas Mefistofelo!
Vi kun mi sur Mont’ Senhara[17]
Faris pri anim’ kontrakton;
Sur led’ bova skribis akton
Via moŝt’ kaj diablara.
Devis servi volon vian
Ni, ĝis du jaroj trakuros,
Tiam Romon vi veturos
Kaj ni kaptos kiel nian.
Sepa jar’ trakuris teron
Post lim’ de kontrakta diro;
Vi turmentas la inferon,
Eĉ ne pensas pri vojiro.
Sed la venĝo, malrapida,
Pelis vin en retojn; estas
Rom’ drinkeja nom’ insida,
Vian moŝton mi arestas!»
Twardowski al pord’ ekpenis
Post tia dictum acerbum; [18]
Je l’ kontuŝ’ diabl’ retenis:
«Kie do nobile verbum?»[19]
Kion fari? Jam finite,
Ne elpensos mi konsilon…
Sed… Twardowski, jen subite,
Donas novan malfacilon:
«Al kontrakt’, Mefistofilo!
Tie estas kondiĉaro:
Kiam vi, post iu jaro,
Venos kun anim’-prenilo,
Mi havos rajton, trifoje
Al labor’ vin jungi laste;
Eĉ plej malfacilan ĝoje
Vi plenumos, senprokraste.
Jen drinkeja emblemato:
Ĉeval’ pentrita sur tolo;
Sur ĝin salti mia volo,
Frapu hufoj per ekbato.
El la sablo vipon faru,
Mi ĝin uzos por alpelo;
En arbareto preparu
Konstruaĵon — por hotelo:
Konstruaĵ’ el nuks-grajneroj,
Alta ĝis supro Krempaka,
Tegment el judbarboj, faka,
Kovrita per pavaveroj.
Vidu jen najleton, feron:
Tricol-longo, col-dikeco;
Vi en ĉiun papaveron
Batu tri de l’ sama speco!»
Saltas al labor’ diablo,
Ĉevalon nutras, preparas,
Tordas vipon el la sablo,
Kaj jam en preteco staras.
Pan Twardowski, sur kurulo,
Provas eksaltojn, turnadon,
Paŝon, troton, galopadon;
Jen! — konstruo laŭ postulo.
«Nu! vi gajnis; sed, baptano,
Dua provo ne finita;
Jen en plado por vi bano,
Bano — el akvo benita».
Diablo ŝvitas, sufokiĝas,
Kuntiriĝas ĝis duono, —
Estr-ordono sen pardono! —
Ĝis la kolo li baniĝas,
Elsaltis kun ĵet-rapido,
Skuiĝis, ternis pro sano:
«Nun vi jam sub nia brido,
Finita plej bola bano».
«Ankor’ unu, tiam fino,
Tuj rompiĝos fort’ diabla,
Jen Twardowska sinjorino,
Mia edzinet’ afabla!
Mi jaron ĉe Belzebubo
Por vi loĝos en infero,
Kaj dume mia kerubo
Kun vi, kiel edz’ sur tero.
Ĵuru la amon, dediĉon,
Ŝaton, obeon, adoron,
Rompu eĉ unu kondiĉon, —
Kontrakto perdis valoron».
Al li orelon atente,
Al ŝi ekstrabon kun viglo
Turnis diabl’ kaj momente
Jam proksimiĝis al riglo.
Ĉar lin Twardowski tre tedas,
De pord’, fenestro puŝante,
Tra ŝlosiltru’ sin ekspedas,
Ĝis nun forkiras konstante.
56. Himno dum subiro de l’ suno sur maro
(El Juliusz Słowacki)
Smutno mi, Boże! Dla mnie na zachodzie
Rozlałeś tęczę blasków promienistą.
◡ ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡ | ◡—◡)
Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente
Vi etendis arkaĵon kolore brilantan,
Kaj estingas en akvo lazura silente
Vian stelon flamantan.
Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levita
Jen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj;
Por la homoj sur mia vizaĝo medita:
Trankvilec’ de helbluoj.
Sed por Vi mi malfermos profundon de l’ koro:
Mi malĝojas, Sinjoro!