Выбрать главу
Kiel plore patrinan foriron ekplendas Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon, Rigrdante, ke suno el ond’ al mi sendas Sian lastan rebrilon. Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro, Mi malĝojas, Sinjoro!
Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro, Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo, Mi renkontis la flugon de cikoniaro En la longa vicordo. Ĝin vidante sur pola kampar’ en memoro, Mi malĝojas, Sinjoro!
Ĉar pri homa tombar’ mi meditis multfoje, Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo, Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje Ĉe fulmtondra ekbrilo Ĉar ne konas mi lokon de mia last-horo, Mi malĝojas, Sinjoro!
Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio, Ne donitajn sub gardon al kapitelaro; Sed min premas la sento de homa envio Por la tomb’ … al cindraro. Pro l’ eterna kuŝej’ nekonata, sen gloro, Mi malĝojas, Sinjoro!
En Polujo preĝadas infano malgranda, Ke al hejm revenigu min Dio kompate… Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda, Tra la mondo ĵetate. Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro, Mi malĝojas, Sinjoro!
Ĉielarkon koloran de bril’, kiun Viaj Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante, En miljaro post mi, ie homoj aliaj Rigardados … mortante … Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la horo, Mi malĝojas, Sinjoro!

57. En Svisujo[20]

(El Juliusz Słowacki)

Odkąd zniknęła jak sen jaki złoty, Usycham z żalu, omdlewam z tęsknoty. ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
I.
Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora, Mi svenas sopire, sekiĝas dolora. Ne scias mi, kial anim’ al ĉieloj ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj? Pro kio ne flugas al mondo alia, Al ŝi, la savita, amata la mia?
II.
En svisa montaro ekzistas kaskado, De l’ Aar lazura la akvo-falado. Vi tien rigardu kun kap’ turniĝanta! Vi vidas pluvarkon sur kavo ŝaŭmanta? Sur blankaj nebuloj sin tuta pendigas, Nenio ĝin miksas, nenio forigas; Nur iam ŝafido la blanka trairas Al rando de l’ valo tra l’ arko ĉiela, Mordeti je roza arbet aŭ avela; Aŭ ia kolombo, ĉar akvon deziras, Fiera, iĝante al briloj simila, Brilarkon rapide traflugas, mem brila. Mi tie ŝin vidis! tuj amo min prenis; Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis, Mi kredi komencis, la kredo nun restis, Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis! Tiel plena ŝi estis de lumo anĝela! Kaj ŝia lazura pupil’ tiel hela! Okuloj leviĝis de pied’ al plekt’ hara: Por ili ŝi estis amata kaj kara; Kaj post la vidsento, ekami iganta, Ekiris la koro, animo sekvanta; Kaj tiel rapide ekiĝis amado, Ke volis mi flugi al ŝi tra l’ kaskado. Mi timis, ke flugos ŝi, pala vidaĵo, Antaŭ’ ol animo kun krio vekiĝos, Al arko ĉiela, kaskad’, profundaĵo, Ŝi falos, sin solvos kaj de mi foriĝos. Ektimis mi kiel en sonĝo magia, Ĉar jam mi ŝin amis, ŝi estis jam mia. Mi tiel renkontis ŝin solan sub hela Pordego kolora de l’ arko ĉiela. Surblovis min ĉarme de l’ amo ekblovo, Okulmallevinte, mi staris sen movo.
III.
Mi poste ŝin sekvis tra monto kaj valo, Kaj apud lavanga la piedestalo, Kie neĝ’, kiel plata naĝil’ de giganta Delfeno, ĝis homaj piedoj aliras, Vaporon arĝenta naztruo elspiras, Kaj kuras Rodano el faŭko bluanta. En suna mateno jen tie, en fruo, Du ĉamojn ni iom timigis per bruo; Kiele de homa feliĉo konsciaj, Ekstaris la ambaŭ, senmovaj, radiaj, Kaj turnis okulojn kun fulmo-ekbriloj Al bluaj de mia amata pupiloj; Rigardis ŝin longe, en muta adoro, Sur sin kuŝiginte la kapojn el oro. Mi diris: vin ili ekamis en koro! Por tio, el buŝo, modeste fermita, Unua ridet’ al mi flugis vizita, Sed baldaŭ reflugis el voj’, por ripozo, Al sia nesteto, al perloj kaj rozo. Ĉar miaj okuloj observis vojaĝon, Rideto rozigis la blankan vizaĝon. Ho sciu: ne tiel ektuŝas je l’ koro Ruĝiĝo de ĵus ekflorinta la floro, Nek ravas migranton, per sia karmino, De alpa montaro la neĝa Virgino, Kun vangoj rozitaj de sun-ilumino, Kiel tiu senpeka, senhonta, subita Ruĝiĝ’ sur vizaĝo ridete naskita.
IV.
Feliĉaj kaj solaj, de nun en veturoj, Ni estis naĝantaj sur lago-lazuroj. Sub ni, mi ne scias, ĉu estis boato, Ĉar mi de spiritoj fariĝis jam frato: Mi paŝis sur akvoj, ĉieliris flugile, Kaj ŝi min kondukis nun ĉien facile! Ŝi estis simila al blankaj la cignoj, De lago estrino, kun estraj insignoj; Ŝi naĝis flugante, boat’ sur postsignoj; Helaĵ’ post boato treniĝis safira, Kaj post la helaĵo, al ŝi, fiŝetaro Sin supren ĵetadis el akva la klaro! Ni naĝis kun tia arego postira, ridete en lando lazura sen fino; Ĉar estis ŝi kvazaŭ de akvoj diino: Ŝin trenis kolomboj, delfenoj profunde Kristalaj palacoj atendis ŝin funde, En nokto malhela de luno la kronoj, Kaj mi obeema al ĉiuj ordonoj.
V.
Ŝi eble ne estas anĝelo ĉiela, Mi tiel meditis dum horo-duono! La kulpon forlavis konfeso fidela. Aŭskultu! Jen antaŭ preĝejo la Tella, Unua elsaltis sur ŝtonon ŝi sole, Ke amas min, laŭte ŝi diris petole Kaj reen min sendis sur lagan la helon, Per blanka la brusto puŝinte boaton. Kaj mi -- ĉu konscii mi povis la staton! Ĉu prenos anĝeloj min en la ĉielon? Ĉu tondre de l’ lago forglutos min ondoj? Ĉu bruston krevigas ridetoj-respondoj? Ĉu kora degelas glaci’ varmigite? Anim’ ĉu ricevas flugilojn subite? Ĉu ora anĝelo animon eniras? Ĉu ĝoje ridetas la kor’ aŭ sopiras? Kunflugis subite potencoj korsentaj Kiel ar’ da kolomboj, ektrinki kontentaj Gutetojn el bano por plumoj arĝentaj, Kaj pure disflugi en ĉielostraton. Sed jen -- ŝi alvokis kun mi la boaton. Ŝin aŭdis, ekvidis boat’, el lazuro Al ŝi tuj alnaĝis ĝi mem en la kuro.
VI.
Ĉe muro el rokoj, arbara sub krono, Jen staras trankvile, en plen’ de koloroj, La Tella kapel’. Tie estas sur ondo La sojl’, kie buŝoj konfesis per sono, Ke longe ni ambaŭ nin amis per koroj. Sub tiu ĉi sojlo, sur akvo-speguloj, De pinoj balancaj, de rokoj makuloj Pentriĝas; ĉi tie, interparolante, En akvon fiksitajn okulojn ni tenis. Sub sojlo la akvo ruliĝas konstante, Per ond’ moviĝema kaj tiel petola, Ke ĝi niajn ambaŭ portretojn ekprenis, Kaj ilin per manoj interproksimigis, Dum sole nin ligis esprimo parola. Ho ondo! freneza kaj tiel petola, Ke eĉ niajn buŝojn ĝi ankaŭ kunligis, Dum ja ni ligitaj per kor’ estis sola. La ond’ moviĝema, radia la ondo, Nin ĉirkaŭpreninte per unu lumrondo, Anĝelojn du kvazaŭ ĝi miksis, ŝancela. Ĉe l’ penso — dolor’ min turmentas kruela. Ho! ond’ malfidela! — kaj tiel fidela!
VII.
Min foje kondukis anĝelo radia Tra bela herbejo al groto glacia. Blankigis ŝin tie marmor’-ilumino, Kaj frosto sur frunto de l’ hela reĝino Surkovris kamp-rozojn per perloj malvarmaj. Arkaĵo ploradis per larmo tre granda, Kaj falis helegaj la silfoj, la larmaj, Sur ŝin kiel glanka gutaro rubanda. Ĉar laŭta fariĝis murploro la ĝema, Ŝi tute sin kovris per vest’ enviema, Kaj ĉion tuj perdis okulo sciema. Kaj ankaŭ la manojn ŝi metis krucitajn Sur la alabastrojn ne tute kovritajn. Dum tiel ŝi staris sen mov’, en trankvilo, Kaj ĉirkaŭ ŝi ludis pluvarka mirbrilo, Subite komencis mi preĝi per pia: Ave Maria!… Kaj kiel blank-roza disvolvo folia Ruĝecon ekmontras sur brust’ malfermita, Jen tiel roziĝis la vango benita; Kaj flanken turninte la kapon, medita Ŝi metis la fingron kristalaj al muroj, Kiele la nomon amatan skribante, Aŭ kiel en penso pri ĉiellazuroj; Kaj fine ŝi diris, al mi turniĝante: Min eble por amo forprenos infero, Kaj en la inferan malvarmon vgidita En glacikristalojn mi estos premita, Jen, kiel la brila vezik’ el aero!… Sed, se turmentiĝas tiele en vero Helaĵo, kreita de suna radio, Kaj tie premata de frosta glacio, Do ĝin liberigu sopiro la pia: Ave Maria!…
вернуться

[20]

Tiu ĉi poemo estas poezia konfeso, rekreanta realaĵon, de l’ poeto travivitan, sed refanditan en perlon de poezio. — En Ĝenevo la poeto ekkonis la polan familion de gesinjoroj Wodziński, en kies societo li faris ekskursojn, dum kiuj, meze de ĉarmaj svisaj naturbildoj inter li kaj fraŭlino Marja Wodzińska komenciĝis ama idilio, interrompita kiam gesinjoroj W. kun sia filino subite forlasis Svisujon. — En la poemo la potenca fantazio de l’ poeto prezentas en belegaj bildoj kaj agordiĝoj unue, kion li vidis, revis kaj sentis per sia imageco dum tiuj feliĉegaj tagoj (II—XVII), kaj kiel «Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora» (XVII—XXI) funebre plendis lia dolorŝirata animo pro la perdo de la amatino, kiun la poeto imagas al si kvazaŭ mortintan.