VIII.
Ekiros ni kune sur neĝajn la kronojn!
Ekiros ni kune al pinaj arbaroj,
Ekiros ni, kie sonoras brutaroj!
Kaj kie surmetas brilarkajn la zonojn
La Jungfraŭ ĉe l’ suna subira deklino;
Kie cervo nebulon trakuras rapida,
Funebro-flugila aglaro avida,
Kie ombras la nubojn kurantajn sen fino;
Mi tien ekiros kun vi, amatino!
Se ni ne revenos el altoj ĉi tiaj,
La homoj ekpensos: spiritoj radiaj
forportis nin al la lazaro ĉiela,
Kaj ni, ekkaptinte je ĉeno la stela,
Ekflugis jen for kun stelaro plejada;
Kaj falos malsupren post ni nur mirhela
Torent’, kiel brila larmaro kaskada.
IX.
Ho! eĉ plej feliĉaj sur ter’ ne scietas,
Kie siajn flugilojn spiritoj kunmetas,
Kaj kiel cignaro eksidas en rondo.
Ho! eĉ plej sciemaj ne diros en mondo,
En kian ni tendon por viv’ nin ekzilis,
Kiom rozoj tra niaj fenestroj mirbrilis,
Kiom arboj ĉerizaj al ni ombron ĵetis,
Kiom birdoj sur ili la ovojn demetis,
Kaj kiel en ĉiu nokt’ luna, la pala,
Malpacis kaskado kun plor’ najtingala.
Kiom iris brutaroj sur herboj sonori,
Ne eble eĉ sonĝe prezenti, esplori,
Nek montri, nek fermi en vorto ajn ia!
Herbejo, tend’, arboj en val’ estis tia,
Ke blanka, gardanta anĝelo de l’ loko,
Etendis flugilojn de roko al roko,
Kaj kovris la tutan sovaĝan remparon:
La rozojn, nin, tendon kaj najtingalaron.
X.
Sed estis jam tro da cipresa odoro,
Kaj tro da flamanta en rozoj koloro;
Kaj kapti nin volis surprize amado.
Matene — memoras mi — apud kaskado
Ni estis jen solaj, sen timo en koro,
Kaj legis ni libron larmplenan, kun ploro.
Sed flustris spirito al mi en orelon,
De libr’ mi turniĝu al ŝi per okulo!
Kaj ŝi, aŭskultante, similis anĝelon;
Subite per tia travida nebulo
Malgaja vizaĝo roziĝis kolore,
Ke, kiel fariĝis, mi ĝin ne komprenis,
Sed rozan la buŝon mi kisi fervore
Kaj sur miaj brakoj ŝin blankan mi tenis,
Kun koro batanta, okul’ brilianta.
Subite kaskada plektaĵo lumanta
Sin iel tramiksis kaj iel malligis,
Sur nin ĵetis akvan inferon la vento,
Malseka nebul’ nin el floroj forigis,
Ni solaj ne legis de tiu momento.
XI.
De nun en ridetoj por mi malplifoja,
Pli blanka, pli pala, mallaŭta, malĝoja,
En ĉiam pli densajn ombraĵojn ŝi iris
Kaj rozojn ĉe bordoj torentaj deŝiris.
Aŭ apud kaskada liut’ agordita
Ŝi kapon mallevis kaj kiel medita
Aŭskultis; aŭ sole, en loko deflanka,
Ŝi metis la manojn al kolo la blanka,
Kiele pro tim’ aŭ defend’ en danĝero;
Aŭ kiel trinkanta kolomb’ ĉe rivero,
Ĉielen ŝi flugis okulo per klara.
Ŝi iris dormeme, per paŝo erara,
Kaj pensis, viglecon perdinte hirundan,
Pri la senkulpeco mediton profundan.
XII.
Vidante ŝin tia, kaj por min defendi,
Mi diris: Amata! vi devas, pro Dio,
Ĉion kore pardoni al mi, kaj ne plendi;
La kulpo de ĉio jen estas lilio:
Hieraŭ en fonto vi lavis, sentime,
Sur hela herbejo, vizaĝon kaj kolon,
Kaj apud vi staris jen simple, proksime,
Kiel serva knabino, tenanta la tolon,
Lilio la blanka, kun hela la mano;
Ĝi vian eliron atendis el bano.
Vidante vin ambaŭ, la blankajn en paro,
Mi pensis, ke sonĝas mi pri l’ anĝelaro;
Ektremis mi tial kaj tremis en tuto,
Kaj mi folieton per tuŝ’ de kubuto
Ekmovis; ĉi tiu aliajn tuŝetis,
Brueto fariĝis, el font’ vi kuretis,
Kaj tiel rapidis vi for, timigita,
Ke puŝis per brusto je l’ eta forbranĉo,
Kaj estis lilia trunketo rompita,
Kaj falis la floro de via ektranĉo.
Do mi ekmeditis en reva pensado
Pri floro rompebla, vigleco la via.
Hieraŭ matene do, sub la kaskado —
Ne mi estis kulpa, sed floro lilia.
XIII.
Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flamo, mi vidis;
Profunda fariĝis okula safiro,
Kaj blanka la ondo sur brust’ pli rapidis.
De strange varmegaj tempioj influo
Velkigis cejano-floretojn en fruo.
Kaj kiel al sia patrino kor-pente,
Ŝi plendis al aro de steloj silente.
Kaj kiam subiras la luno arĝente,
Kaj flustras la floroj pri amo, ekscite,
Ŝi proprajn la pensojn aŭskultis medite.
XIV.
Ĉu ie, amata, vi nun, malespere,
Al diaj anĝeloj parolas malĝoje?
Kaj ploras plendante kaj diras sincere,
Ke estis fulmtondra venteg’ iufoje,
Kaj groto malhela sub nokta vualo,
En groto — kaskada kurten’ el kristalo;
Ke estis timeg’, en mallumo, mistera,
Kaj kune forgeso pri dia la puno;
Kaj plendo, de puraj la nimfoj, subtera,
Ke tie nin solajn forlasis la suno
Kaj trovis kun fajra vizaĝ’ en komuno,
Kaj tiel nin vekis birdaro la kanta —
Ĉu diras ĉi tion vi kiel plendanta?
Ne diru ĝin al la anĝeloj! radia!
Ĉar ĉiu brilanta larmeto la via
Al unu el ili de flam’ estos brulo.
Ĉar mi, se mi ankaŭ anĝel’ estus pura
Kun frunt’ radianta sur helo lazura,
Kaj estus mi de l’ senfinaĵ’ posedulo,
Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin, mian — sur tero!
XV.
El grot’ ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis, ke sun’ por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela,
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed pendis pordego la arko-ĉiela,
Brilante sur pluve plorinta nebulo.
Ŝi iris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke restis ja, kiel hieraŭ, brilplenaj.
Ŝi, rozon ŝirinte, komencis admiri
Kolorojn de arkoj ĉielaj matenaj,
La vitre travidan ĉielan helbluon,
Dronantan rondeton de lun’ en lazuro,
Kaj kvazaŭ ŝi mirus de vivo nov-fluon,
Ŝi ion aŭskultis, ekiris en kuro,
Ĝis ekrigardinte en lagokristalon,
Sur sia vizaĝo ŝi vidis blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l’ buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tute sin kovris per sia harplekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.
XVI.
Moment’ estas antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar’ eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov’ bruetanta,
Herbeja fontaro mallaŭte pli spiras,
Kiel ion anonci tuj volus la stelo,
Pri io kvieta paroli ĉielo
Kun floroj, folioj kaj ar’ najtingala.
Moment’ estas kiam, kun arko arĝenta
La ringo Diana eliras la pala:
Ekĝemas la najtingalaro silenta,
Sur arboj folioj ekzumas en ĥoroj,
Vitr-sonan ekĝemon la fontoj eldonas.
En tia momento, ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas — pardonas,
Se ion forgesi — forgesas memoroj.
Kun mia modesta estrin’ en ĉi-horoj
Jam kune sur sojl’ idilia ni sidis,
Al ni jam anĝelajn aferojn konfidis.