Выбрать главу
XVII.
Kiele alaŭda, ĉiela kant-trilo, El montoj aŭdiĝis ermita sonilo. Ni iru en ĉelon, ekdiris ŝi foje, Ermito nin eble absolvos, gajigos, Kaj manojn ligante, al am’ kuraĝigos. Kaj en la dometon enkuris ŝi ĝoje Kaj fermis fenestro-kovrilojn el pino, Por sin al rigardo de floroj vuali. Kaj en la ornamo de mont-virgulino Al mi ŝi elkuris — mi emis ekfali! Neniam okulo de ŝi tiel hela, Nek estis la buŝ’ tiel freŝa kaj bela! Sur kapo ŝi havis papilion nigran, Ĉar ĝi la blankaĵon ŝirmgardas de l’ bruno, Kaj en la duon’ tralumate de l’ suno, Ĝi ĵetas sur frunton flugile la migran Ombraĵon; kaj sube, la rozoj kaŝitaj Rigardis scieme tra gazon la nigran, Ankoraŭ tutfreŝaj, duone fermitaj. Ĉar flankon de l’ kor’ ili gardas konstante, Do tien kliniĝis papili’ obstina; Disrompi flugilon mi estis inklina, Ĝi sidis maldekstren al ŝultr’ kliniĝante.         … … … … … … … … … … … Ĉu kredus timigan antaŭsenton ian Imago, pro sia feliĉo, fiera! El mont’ ekrigardis mi valon la nian: La tend’ al mi ŝajnis — ĉerketo mizera; kaj same vidiĝis, el alto aera, La ĉerizarbaro — malhela tombejo; Jen sentas kolomboj pri ni maltrankvilojn, Brutaroj meditas pri ni sur herbejo, Bluiĝis pli akvoj, malĝojas la tero, la morto najlfermis fenestro-kovrilojn! Kaj ĉie nur timo, malgaj’, malespero. Jam kvazaŭ neniam plu reen venonte, Mi iris malgaje tra l’ griza montlando: — La rokoj kaj lagoj nigriĝas renkonte, Sur blua glaci’ jen aglara girlando; Kiel sango ruĝiĝas subira sunrando, Kaj jen ermitejo, per neĝo kovrita, Ĝin gardas da hundoj grandegaj par’ brita, Krucet’, de piroloj sidejo, sur ĉelo, — Ĉel’, libroj en polvo, la pastro ermita, — Nun ĉio similas al sonĝo vidita. Memoras mi nur: sun-subiro radie Orumis vizaĝon de Kristo per helo, Al ŝi sur la fingron, malvarman glacie, Mi metis la ringon….         … … … … … … … … … … …
XVIII.
Arbaro kaj valo! herbejo, torento! Ho ve! ne demandu pri ŝi tiel plore! Min larmoj malhelpas paroli ĉi-hore, Kaj min meditigas parola momento, Kaj montras helbluan rigardon vidsento, De ŝi, komencanta kompati min kore, Kaj buŝon -- ĝi volus min kisi fervore. Mi tremas kaj ree ĉirkaŭas min brulo. Do kien mi iros? kaj kien okulo Kun larmoj sin kaŝos, kaj mi, la solulo? Por ŝian portreton desegni, mi staras, Aŭ skribas sur sablo la signojn de l’ nomo, Aŭ inter cipresoj kaj rozoj, eraras Mi, kiel trezoron perdinta la homo, Kiu plore sidiĝas, post perd’ de prudento, Ĉe urnoj, starantaj sur tomb’-monumento, Ke tomboj parolu pri ŝi en silento.
XIX.
Sub miaj fenestroj ekzistas fontano, Eterne ĝemanta per plora murmuro, Kaj arb’, kie sonas la harp-akompano De najtingalar’; kaj fenestro en muro, Tra kiu dum nokto rigardas Diano Kaj logas la frunton malgaja poluro. Kaj tiel min vekas en larma la bano La arbo, la luno kaj tiu fontano. Mi tiam rigardas tra l’ vitra kristalo, Aŭskultas mi plorojn ĉirkaŭe en valo: Jen fluas fontan’, najtingaloj plorĝemas, Pri ŝi parolante. Mi kore ektremas Kaj preĝas pri frua la mort’, malespere. Mi velkas, sed ve! mi ne mortas envere! Kaj ĉiam fontanoj, vekante min, ĝemas.
XX.
La pens’, revenante pasinton sen fino, Ne scias en kia prezenti ŝin formo. Ĉu, kiam ŝi venis min kisi en dormo, Etendis flugilojn kiel’ kolombino? Ĉu kiam kuradis ŝi for, la timema? Ĉu kiam kun mi, sur folion la saman De libro, okulon ŝi fiksis la aman, Pri miaj rigardoj restante gardema? Ĉu kiam, de sia korteg’ ĉirkaŭita, Ŝi iris kiele reĝin’ ensorĉita? Ĉu dum la kvieta ekdorm’ sub acero? Ĉu kiam ŝi pelas? sin kaŝas humora? En luna lum’ — blanka? aŭ dum la vespero De roza Alp-neĝo — mem rozokolora?
XXI.
El kie eklumos unuaj la steloj, Mi iros ĝis al la mallumaj rok-randoj; Rigardos mi cignojn en flug’ sur ĉieloj Kaj flugos kun ili al samaj la landoj. Ĉar ĉie, post maro, ĉi tie, aŭ ie, Kien iras sendite la pens’ en mizero, Ĉiam sekvas la sama malĝojo min ĉie, Kaj estas kaj restos malbone sur tero. Mi tial nur pensas pri unu afero: Por mia malĝojo pri loko favora, Ke tie neniu flugilo spirita Ekpuŝu je mia kor’ sange vundita; Pri loko, ĝis kiu la luno aliros, Naĝante sur ond’ kun brueto la ora: Anim’ ĉe l’ mistera tuŝet’, eksopiros, Ke ĝi revekiĝos en mi, kaj eliros.

58. Patro de pestuloj en El-Arish

(El Juliusz Słowacki)

Trzy razy księżyc odmienił się złoty, Jak na tym piasku rozbiłem namioty. ◡—◡|—◡|—◡|—◡|—(◡)
Trifoje ora luno aliiĝis, De kiam mi sur sablo metis tendojn. Edzino mia nutris infaneton, Krom infanet’ tri filoj, tri filinoj, Tut-familio, nun enterigita, Kun mi alvenis. Naŭ’ da dromedaroj Matene iris sur la sabl-altaĵojn, Nutriĝi per kalama herb’ ĉemara; Vespere ĉiuj sin kuŝigis ronde, jen kie fajro longe jam ne brulas. En kruĉoj akvon portis la filinoj, La fajron miaj filoj bruligadis; Edzino, kun filet’ ĉe brust’, kuiris. Nun ĉio estas, kie tombo jena Al radianta suno reridetas; Sub kupolet’ de l’ Ŝeĥo kuŝas ĉio. Kaj mi revenas sola! — ho, doloro! — Vivinte tri kvardekojn da jarcentoj, De kiam en la tolan mian korton Dum kvaranten’ eniris pest-anĝelo.
Ho! kiu povas koni la doloron, Kiela nun en mia kor’ fermiĝas! Libanon mi revenas, mian hejmon; En mia kort’ demandos oranĝujo: Ho, maljunulo! kie restis idoj? Kaj min demandos floroj de filinoj: Ho, maljunul’! filinoj estas kie? Kaj la nubetoj bluaj sur Libano Demandos min pri filoj, pri edzino, Pri mia infanar’, enterigita jen sub terura monument’ de l’ Ŝeĥo. Kaj tiel ĉiuj eĥoj min demandos, Kaj ĉiuj homoj pri reven’ en sano Demandos min. Do kion mi respondos?
Mi venis kaj sur sabl’ etendis tendon. Kameloj miaj sen bruet’ kuŝiĝis; Infano, kiel anĝelet’ pentrita, Paserojn nutris; la birdetoj manĝis, Venante preskaŭ al manet’ infana. Ĉu vidas vi en valo rivereton? Plej juna la knabin’ de ĝi revenis, Kun kruĉ’ sur kapo, rekte kiel kano, Al fajro venis ŝi kaj per la akvo, Ridante, ŝi aspergis iom fratojn. Plej aĝa filo, kun okul’ flamanta, Leviĝis, kruĉon kaptis en la manojn, Kaj diris: Dio pagu vin por akvo! Mi trinkos kiel hund’, en brusto fajron Mi sentas! Li el kruĉ’ eltrinkis akvon Kaj falis tuj, kiele palm’ rompita. Alkuris mi lin savi — tro malfrue — Fratinoj volis kisi lin malvivan; Mi, kun freneza krio: «Ne kuraĝu!» Kadavron kaptis, ĵetis al gardistoj; Ke prenu ĝin sur ferajn la portilojn Kaj enterigu ĝin ĉe la pestuloj. De post la dolorplena nokt’ mi devis Ĉi tie resti novajn kvardek tagojn.