La saman nokton Hafne kaj Amina,
Kuŝante apud si en lito, mortis.
Mallaŭte tiel agoniis ambaŭ,
Ke, kvankam post la morto de la filo,
Al dorm’ okuloj miaj ne fermiĝis,
Mi eĉ ne aŭdis, kiel mortis ambaŭ,
Kaj eĉ patrino propra ne ekaŭdis,
Dum tiu nokto ankaŭ ne dorminte.
Matene ilin ambaŭ, ferobluajn,
Filinojn miajn, peste mortigitajn,
El tend’ mi per gardistoj eltrenigis.
Kaj ili nin forlasis! — senrevene!
Kaj dece, junulinoj al gepatroj
Per siaj haroj teron ekbalais.
Vi vidas sunon en ĉiel’ lazura?
Post la palmaro ĉiam ĝi leviĝas,
Subiras ĉiam post la sabla monto.
Sennuba estas ĉiam la ĉielo;
Sed tiam ŝajnis al mi, iakaŭze,
Ke sun’ al ora suno ne egalas,
Kaj jam alia estas ol hieraŭ;
Ke ĝi similas al vampiro-suno.
Kaj la ĉielo, kiu vidis morton
De miaj idoj, miaj tri infanoj,
Al mi ekŝajnis nebulara, densa
De ter-vaporoj kaj purpuro suna,
Ke mi ne sciis, ĉu alflugos preĝo
Al Dio, kiu kovris sin per nuboj.
Dek tagoj tiel pasis malrapide.
Restintaj idoj vivis — ĉiuj kvar.
Edzino mia iom trankviliĝis,
Eĉ infaneto mia plej malgranda,
Ĝi vivis kaj ne velkis kiel floro.
Kaj fine mi ekspiris pli facile,
Ĉar mi ne kredis, ke preninte tri,
Infanojn ĉiujn prenos al mi Dio!
Ho! tio estis hor’ infera! kiam
Mi, sur vizaĝo de plej juna filo,
Ekvidis morton! Kiel mi lin gardis!
Signet’ unua sur vizaĝ’ aperis;
Neniu vidus ĝin — mi, patr’, ekvidis.
Simila fariĝadis li al tiu
Kadavro mia unue-naskita:
Li iĝis hela, pala, poste ruĝa,
Kaj sur vizaĝ’ aperis fer-makuloj.
Do laŭte mi ekkriis: «Mort’ en tendo!»
Kaj lin kaptinte kun la pesto-signoj
Mi portis lin en stepon al kameloj,
Ke tie lin la morto reste mordu,
Kaj ke ne vidu tion… la patrino.
Ĉe la mortant’ maldormis ni proksime,
Mi kun kameloj, ĉiuj genuante;
Mi tordis manojn kaj mi vokis laŭte:
Ne mortu li! aŭ estu ne naskita!
Kaj super palmoj, senkompat’-vizaĝe
Leviĝis pala lun’, dum fil’ mortadis,
Kaj ĝi riĝardis! — Tion ne forgesos
Mi, kiel povis luno lin rigardi?
Mortinton en la patra ĉirkaŭbrako
Mi volis tuj cindrigi en fajrujo;
Sed kiam ekbruletis la vestaĵo,
Mi kaptis lin kaj ĵetis al gardistoj,
Kaj du tombistoj nigraj lin forportis.
Li kuŝu apud frato kaj fratinoj!
Post tiu morto kaj doloro oni
Al mi destinis novajn tagojn kvardek.
Sub rond’ de suno, ruĝa kiel sango,
Kaj sub la tendo peste infektita,
Ni vivis, vorton eĉ ne parolante,
Kaj morton ni al morto mem simulis.
Ni eble Dion trompos en ĉielo,
La pest-idolo eble renversiĝos…
Revenis! la anĝelo-mortigisto!
Sed trovis min sen larmoj kaj sen koro,
Por freŝaj la doloroj jam sensentan,
Dirantan jam: do Dio prenu ĉion!
Por la sufer’ de l’ tria fil’ mi havis
Sen larm’ palpebrojn kaj el ŝtono koron;
Dolor’ jam estis pano ĉiutaga.
Rigardis morton mi de l’ filo meza —
Lin familia rondo malplej amis,
Post morto malplej estis li plorata —
Kaj tial Dio mem lin rekompencis
Per lia mort’ kvieta kaj malvarma,
Sen iu ajn doloro, sen deliro.
Post mort’ li kiel ŝtono rigidiĝis,
Kaj li aspektis tiel terurege,
Li kvazaŭ nian ploron ne dezirus,
Sed volus fiksi nur vizaĝon sian
En koroj sen kompat’, — terur’-aspekton
Eterne lasi en memor’ gepatra,
Kun la vizaĝ’ vokanta: — malbenitaj!
Li mortis. Nun mi pensis malespere:
Se la restintojn Dio ne indulgos,
Se mort-anĝelon sendos Li pro ili,
Ideton prenos — kaj edzinon mian —
Min, malfeliĉan, ankaŭ vokos Dio —
Filin’! — Pri ŝi mi pensi ne kuraĝis!
Pri ŝi nenian timon mi eksentis.
Ŝi estis tiel juna, tiel bela!
Kaj gaja, kiam ŝi al mi la kapon
Per siaj blankaj manoj malvarmigis,
Aŭ, silkan teksfadenon preparinte,
Sur herbo ĉirkaŭ cedro ŝi kuradis
Kaj teksis, araneo laborema!
Jen tiun zonon mian, brilkoloran,
Si faris — kaj okulojn miajn kovris
Ŝi tiel per plektaĵoj de la blondaj
Harligoj siaj, ke mi ŝin rigardis,
Tra miaj larmoj, kiel rozon, sunon.
Ŝi estis la mastrin’ de mia domo!
Ŝi, kiel hela protektant’-anĝelo,
La infaneton gardis en lulilo,
Kaj kuris tien, kie plor’ aŭdiĝis.
Sort-batojn niajn ŝi priploris ĉiujn,
Kaj ĉiujn larmojn prenis ŝi sur harojn.
Dek tagoj pasis, dek tre longaj noktoj,
Ke mort’ jam povis flugi for al steloj;
Dek tagoj pasis, noktoj dek aliaj,
Al mi espero jam komencis lumi…
Patrino ĉesis plori pro infanoj,
Kaj ni kalkulis jam matenojn tridek.
En fin’, perdinte forton kaj memoron,
Mi nokte min kuŝigis kaj ekdormis.
Dum sonĝ’, vinditajn en malpezajn nubojn
Ekvidis mi mortintajn du filinojn.
Tenante sin per manoj, venis ambaŭ,
Kaj, salutinte min per tomb-silento,
Brilante per okuloj mutaj, iris
Viziti la dormantojn en la tendo.
Mallaŭte ili iris, malrapide
Kliniĝis ĉe patrina lit’, idet’-lulilo,
Kaj poste sur plej junan knabineton
Kusigis siajn ferobluajn manojn!
Kun krio mi vekiĝas, la mortintajn
Infanojn malbenante, «Hatfe mia!»
Mi vokas. Venis ŝi, birdet’, mallaŭte,
Kaj ĉirkaŭprenis min per la manetoj;
Do konvinkiĝis mi, ke Hatfe vivas,
Ĉar batis ŝia kor’ ĉe mia koro.
Sed morgaŭ fulme trafis min sortbato.
Filin’!!! — Sed kial koron dolorigi?
Kaj ŝin de mi kruela mort’ elŝiris!
Kaj ĉi filin’ sur miaj brakoj mortis!
Momento estis plej terura, kiam
Doloroj mortigantaj ŝin turmentis.
Ŝi vokis: «Savu min! ho savu, patro!»
Ŝi havis tiam la buŝeton ruĝa,
Kiele juna rozo ekfloranta.
Kaj tiel mortis tiu knabineto,
Ke mia patra kor’ kvaron’-ŝiriĝis.
Anĝele bela estis ŝi post morto!
Pro mi, malfeliĉulo, venis plori
Gardistoj, — forprenante tiun korpon,
Per hoko senatente ĝin alkroĉis;
La hok’ sur blankan, rondan bruston falis,
Ĉi tie — kiel mi, ne mortu ili! —
jen ĉe okuloj miaj ĝin disŝiris.
Al ili tion, Dio, vi memoros!
Mi prenis ŝin kaj portis mem al tombo.
Kun manoj krucigitaj sur la brusto
Tri tagojn sidis la patrin’ senmove,
En tend-angulo, tute flaviĝinte.
Idet’ fariĝis pala kaj plorema,
Ĉar la patrina mamo sekiĝadis.
Plorado nur aŭdiĝis en lulilo.
Sinjor’, infanojn vi en tomb’ ne havas!
Al vi alie ŝajnas la dezerto,
Orbrila eble, hela kaj ĝojeca?
Por mi ĝi estas ebenaĵ’ infera!
Tra tiu sabla ebenaĵo oni
Kadavrojn trenis de infanoj miaj!
Kaj sur monteto, kien batas maro,
Por vi la maro bruas — por mi muĝas.
Kaj kiam vent’ al bordoj ĝin ne ĵetas,
Por vi murmuras mar’ — por mi ĝi ploras.
En la vespera horo, ĉiutage,
Mi aŭdis la kantantan muezenon:
Li, kvazaŭ kompatante mian sorton,
Per voĉo pli malgaja nun anoncis,
Kriante el la sabla konusego
Al malfeliĉa patr’ — grandecon Dian.
Ho! estu do al mi laŭdata Allaĥ!
Per bru’ de l’ flam’, vilaĝojn bruliganta,
Per terotrem’, la renversanta urbojn,
Per pest’, infanojn miajn ekstermanta,
Kaj el patrina sin’ — prenanta filojn.
Ho! Allaĥ! Akbar Allaĥ! estas granda!
Vizaĝo ĉiu homa nun komencis
Eviti min plej eble malproksime.
Ĉe mia tend’, teksita de filinoj,
Tolaĵoj pro la roso nun nigriĝis,
Ŝiriĝis, kaj, streĉite nur iome,
Similis al putraĵ’ el homaj ĉerkoj.
La pest’ videbla estis sur la tendo.
Aŭskultu! eĉ da paseretoj aroj,
Ĉi tien kunflugintaj ĉe l’ tagiĝo,
Panerojn manĝi, bani sin en sablo,
De kiam miaj idoj malpliiĝis,
Pro l’ manĝo tute ĉesis kunflugadi.
Ĉu ilin fortimigis tol’ ŝirita
Ĉe mia tendo? ĉu vizaĝo mia?
Eĉ unu pasereto ne alflugis,
Mi tion ĉi rimarkis — kaj malĝojis.