Выбрать главу
Post la filin’ tri tagojn — Dio mia! La mar’ vespere jam komencis muĝi; Kaŝiĝis malserena suno-rondo, Kaj nigraj nuboj kovris la ĉielon. Aluenis nokt’ terura, memoriĝa, Malluma, kaj de ruĝaj fulmoj — hela. Eĉ nun mi sentas, vidas kaj mi aŭdas, Mi aŭdas, kiel pluvoj vipas tendon: Ĝi distiriĝas kaj obtuze bruas, Sin super mi balancas en mallumo, Kaj de la fulmoj tute helruĝiĝas, Simile al vampira tombo flama. Mi kvazaŭ aŭdis, krom fulmbato-krakoj, Malantaŭ tend’ infanojn, la malvivajn, Kaj ili ĉiuj ĝemis terurige — Do streĉis mi vidsenton kaj orelon, Kaj kun timego mi meditis, kiel En tomb’ infanoj statas dum ĉi nokto? Subite… Kial morto, la perfida, Mallaŭte tiel sub la tendon venis? La fulmoj batis krake — kaj subite Ekploris en lulil’ infan’ mallaŭte — Sed plor’ esprimon havis teruregan, Ĉar tuj — patrin’ kaj mi — ni ambaŭ kune, Ekkuris al vermeto la mizera. Infana ĝemo, kvankam tre mallaŭta, Laŭtega tiel al ni ambaŭ ŝajnis, Ŝiranta tiel kaj malĝoja tiel, Venanta el profunda internaĵo! Prudenta tiel! tiel malbenita!!! Ke ni ekkuris ambaŭ, fulmtrafite, Kaj sen espero jam, kaj sen konscio!
Kaj nin ne trompis antaŭsent’ funebra! Ĝin pest’ mortigis, kiel la aliajn, Ĝi iris kuŝi ĉe gefrat’-kadavroj, Plej kara ido mia! — kaj la lasta!!! Ĝin prenis nigra morto senkompate, Ĝi nek revenos, nek al mi plenkreskos! Nek mia domo iam ĝin revidos! Neniam ĝi revenos! — Malespero!
Alvenis dua nokt’, stelare brila, Ni estis kun patrin’ en tend’ — sur tablo Jen kuŝis antaŭ ni infan’ malviva, Terura pro la senmovec’ de l’ morto. Mi tiam, rigardante ĝin, eksentis, Ke, se ĝi povus tiel resti ĉiam Kun ni, tra ĉiuj jaroj — eĉ nur tiel — Duon’ da malesper’ el kor’ foriĝus. Kaj ĝin ne portis jam la pest-gardistoj, Nek mi al Ŝeĥa kapeleto, kie Kadavra pord’ al ni malfermiĝadis, Sed la patrino mem ĝin portis tien.
Mi restis kun edzin’ en tend’ malplena. Ĉu vi komprenos? — nin anstataŭ ligi, Dolor’ al ambaŭ disŝirinte sinojn,
Venenon ian ŝutis en la korojn, Nun eble Dio mem purigos ilin. Malĝojo nia al malam’ similis Kaj nigra, granda inter ni ekstaris. Do disigitaj estis ni kaj solaj, Kaj ni eĉ vorton ne interparolis; Ĉar kia povis esti parolado En tend’ malplena inter ni, geedzoj Kaj la gepatroj de infanoj tiuj? — Dum la varmego ruĝe sun’ leviĝis, Subiris tie, kie nun ĝi lumas, Simile al fajrera torĉ’ brulanta. Kaj tiel pasis temp’ al ni, senidaj, Kaj tendon granda mallaŭtec’ plenigis. Trakuris eble mus’ en luna brilo, Sed ĝem’ aŭ bru’ alia ne aŭdiĝis… Kaj tiel kvardek tagojn ni pasigis, De l’ kvaranteno kuracistoj venis, Malĝojajn la vizaĝojn ekrigardis, Kaj vidis mi, ke ili eĉ ekmiris, Ĉar mi al ter’ kliniĝis kaj griziĝis; Kaj pro maldorm’, ĉagren’, edzino mia Similis al sukcen’ aŭ flava vakso. Ŝi havis sur la kap’ harkronon grizan, La vangoj flamis brikkolore ruĝe, Okuloj brilis, kvazaŭ estus ŝi El mallumej’ veninta al sunlumo, La kuracist’ artikojn ekbatigis, En kiuj pest’ unuajn formas krustojn. Mi estis sana. Homoj, ĉu vi kredos? Mi, kiu kisis ĉiujn sep kadavrojn, El tiu kvaranten’ eliris sana! Edzino, eĉ duonon ne tuŝinta, Ekbatis sian bruston kaj paliĝis, Kaj ŝanceliĝis, kaj kun ĝemo falis. Sur brakojn prenis mi virinan korpon, En tendon portis — kaj, ĵetinte ŝarĝon, Mi falis apud ŝi, senvive kvazaŭ, Kaj revekiĝis mi — por tagoj kvardek…
Mortante, la patrin’ al mi konfesis, Ke volis ŝi el tomb’ ideta havi Por rememoro ŝtonon, aŭ floreton, Hareton el orbukloj sur la kapo; Kaj tiu memoraĵo post infano — Jen la bildet’! ĝin tenis la manetoj, Kaj tiuj orharetoj, sanktaj nune, El kap’ etula en tombet’ prenitaj — (Ĉar la patrin’ mizera havis forton Elfosi la ideton dum meznokto; Ŝi trovis ĝin ankoraŭ ne putrintan, Kaj kisis ŝi koralan la buŝeton, Kaj ree en kadavrajn vindojn metis…) Ĉi tiuj memoraĵoj kaj la kiso, Ŝtelitaj el ĵaluza ter’ de l’ Ŝeĥo, Mortigis la patrinon kaj edzinon.
Kaj ree malfermiĝis sabla sino; Patrinon de mortuloj, la mortintan, Mi enterigis, kaj en tolkavernon Revenis mi, kaŝiĝi kiel monstro. Nek mi la sunon sur ĉiel’-arkaĵo, Nek min la homoj vidis en la stepo. Mi, maljunul’, infane naiviĝis, Kaj mi vizaĝon vivan ne memoris, Nur tiujn bluajn kaj terurajn vangojn, Ĉe mi de l’ pesta morto forprenitajn! Dum hela tago kaj malluma nokto Kun mi en tiu tendo estis ili. Kun ili mi parolis kaj pripensis Interparolojn kun la tombanaro; Kaj strange ofte trafis mi okaze La ĝustan voĉon de infanoj miaj. Dum noktoj vekis min, el sonĝ’ freneza, Terura la hurlado de hienoj Ĉe tomboj… kaj aŭskultis mi ploradon De la kadavr’-manĝuloj pro kadavroj. Mi similiĝis al serpent’ dum frosto, Kaj mi pasigis tagojn kaj semajnojn Sen rememor’, doloroj kaj deliroj, Kiele ŝton’ malmola kaj malvarma. Kaj foje! — Dio jen pri mi ekzorgis! — Mallaŭte iu enrigardas tendon — Ho! — Ĝi ne estis jam vizaĝo homa, Sed kapo de kamel’ maljuna mia. Ĝi min rigardis — tiel kompateme, Ke mi ekploris laŭinfane, laŭte. Malĝoje mi travivis kvardek tagojn; Min liberigi venis fine homoj. Maldolĉa ho! liber’, forir’-momento! Mi al malluma tend’ jam kutimiĝis; Kun sento de malĝoj’, dolor’, teruro, Elŝiros mi palisojn, ŝnurojn, kiujn — Eterna Dio! — en ĉi tiun sablon Mi fiksis kun infanoj miaj kune. Ho! helpu ilin ŝiri, al solulo! A1 vi, per sia bru’ funebra, eble Pli da dolor’ rakontos la tolaĵoj; Ĉar ili vidis ĉion! ĉion scias! Kaj nun similas al turment’-figuroj! Rigardu ilin, tuŝu kaj ne timu La peston, kiu per ektuŝ’ ferblua… Vi, filo; ja ne estas mia filo… Sed ne! — forkuru! Ĉar ĉi tiu tolo Terura ŝajni devas al fremduloj, La mort’ pro pesto? ho! jen mort’ kruela! La proprajn fratojn oni ne rekonas, La fajro brogas vin, la brusto flamas… Mi tiel vidis miajn ok mortintojn! Kaj ĉiutage morton rigardante, Mi tie ĉi pasigis tri monatojn, Hodiaŭ — jen vojaĝaj naŭ kameloj Kun ok malplenaj seloj tie staras! Al mi nenio restis nun — krom Dio, Kaj tie miaj tomboj — apud vojo!