Выбрать главу

59. Al la virino

(El Zygmunt Krasiński)

Choć serca znęcisz skrawych ócz kryształem, Lub je podeptasz czczej myśli suchością. ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Se korojn vi logos per okul-kristalo, Turmentos per vanta de pensoj sekeco, Ne estos vi tiam de viv’ idealo, Ne estos ankoraŭ virina beleco.
Modesto sen scio, de buŝo karmino, Hodiaŭ malmultan nur havas valoron. Ne esti — vi devas elkreski virgino, Travivi en mondo la tutan doloron!
Inspiroj, turmentoj, de larmoj multeco, Ekbrilos radie per sankta dieco, Kaj lumos eterne vizaĝo la pala;
Kaj kiam elplektos, sur frunto marmora, La kronon de forto la vivo dolora, Vi estos beleco! virin’ ideala!

60. Anĝelet’ aŭ diableto

(El Antoni Odyniec)

Kto to powie, kto odgadnie?, W głębi ocznych zwierciadełek. —◡ | —◡ | —◡ | —◡
Kiu diros, kiu vidas? En okula speguleto De knabino, kio sidas: Anĝelet’ aŭ diableto?
Sidas tie, sur la rando, Senflugila belknabeto; Ĉiu vidas — sed demando: Anĝelet’ aŭ diableto?
Foje li, el sub palpebro, Brilas per ĉiellumeto, Ke vi jurus tuj en febro: Jen seraf’, ne diableto!
Sed tuj pikas vin petole Ekrigardo per pingleto, Ke vi krius kontraŭvole: He, satan’, ne diableto!
Mondo penos je eterne Pri la solvo de l’ nodeto: En fraŭlin-okul’ interne — Anĝelet’ aŭ diableto?

61. Svatita junulino

(El Bohdan Zaleski)

Czyż ja nie w polu, jak kalina, Czyż ja nie sama ta jedyna? (◡)—◡|—◡|—(◡|—◡)
En kampo, kiel viburneto, Ĉu mi ne estas knabineto? Kial en printempo mia Devas velki flor’ lilia? Ho, sorto mia!
Ĉu mi ne estas patr-idino, Ĉu mi ne estas solfilino? Mian ĝojon prenis oni, Volas min el hejmo doni! Ho sorto mia!
Se mi eliras el kabano, Mi vagas kiel orf-infano. Amikino min ekvidas, Kvazaŭ time for rapidas. Ho, sorto mia!

62.[21] Kiel rompita vente arbeto

(El Włodzimierz Wolski)

Jako od burzy krzew połamany Tak się duszyczka stargała. —◡|◡—◡║—◡|◡—◡ —◡|◡—◡║◡—◡|(—◡)
Kiel rompita vente arbeto Estas animo la mia! Kie vi estas, roza kroneto, Kie vi floro lilia?
Ĉion forprenis Janko, karulo, Kion fordoni mi povis. Ĉie lin serĉas mia okulo, Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas, falko aera, Kie vi, mia brilanta suno? Mi, kiel kampa flor’ en aŭtuno, Sen vi pereas mizera.

63. Supren flugi volus mi

(El Włodzimierz Wolski)

Gdyby rannym słonkiem wzlecieć mi skowronkiem Gdyby jaskółeczką bujać mi po niebie! —◡|—◡|—◡║—◡|—◡|—◡
Supren flugi volus mi kun alaŭdeto, flirti en aero, kiel hirundeto, Naĝi kun fiŝeto en torento klara, Al vi, Janko kara!
Ĉar mi nek fiŝeto sur Vistula fundo, Nek mi alaŭdeto estas, nek hirundo, Nur al mi kantetas vento la montara: Venos Janko kara!
Se mi super fonto, kiel stel’ radia, Min speguli povus en animo via! Kiel vaga lumo, kiu flamas pale, Se al vi ekbrilus mia larm’ kristale!
Ĉar mi nek steleto, en la font’, brilanta, Nek mi estas kampa lumo la vaganta, Fluas do sur roso mia plend’ sen fino: Ve, al vi, knabino!

64. Kial en horo soleca

(El Włodzimierz Wolski)

Czemuż mnie w chwilach samotnych owych, Gdy serce tęskni, gdy dusza wre — —◡|◡—◡ ║ ◡—◡|—(◡) ◡—◡|—◡ ║ —◡|◡—(◡)
Kial en horo soleca tia, Kiam sopiris mi en montar’, Ekbrilis ĉarma vizaĝo via, Ekbrilis blonda harligo via, Buŝo korala, ridet’ radia, Pupiloj bluaj sub okulhar’?
Kial animo, kvazaŭ rivero De l’ vent’, subite ekscitis sin? … Sur vin, orfino, sola sur tero, Sur vin, orfino, falis mizero, Eterne sekvas vin malespero, Kaj via plendo doloras min!

65. Bruas pinoj sur deklivo

(El Włodzimierz Wolski)

Szumią jodły na gór szczycie, Szumią sobie w dal. —◡|—◡|—(◡|—◡)
Bruas pinoj sur deklivo, Bruas plende for; Por junul’ malgaja vivo, Se doloras kor’.
Ne ofendis min alia, Sole vi, amata mia, Oj Halino, junulino, Sol-amata, vi!
Dum ni estis ida paro, Mi, por Halinet’, Serĉis super abismaro Birdojn en nestet’.
Venis mi kun bonodora Flor’ el monta mur’, El foiro kun kolora Koraleta ŝnur’. Ne ofendis min alia, Sole vi, amata mia, Oj Halino, sol-knabino, Kulpa estas vi!
Kiel abiet’ montara Ĉarme kreskis vi — Ah! post vi, knabino kara, Fajren saltus mi!
Jaroj fluas kun rapido De torent’, sen fin’ — Venis bela sinjorido, Vi malŝatis min.
Ne ofendis min alia, Sole vi, amata mia! Oj Halino, junulino, Sol-amata, vi!

66. La destino

(El Narcyza Żmichowska)

Słońce jasne ma promienie, Ptak ma piękny głos. —◡|—◡|—(◡|—◡)
Suno hele al ni brilas, Birdo ravas nin; Suno lumas, birdo trilas, Ĉiu laŭ destin’.
Via koro por amado, Frunto por kronet’, Buŝo via por kisado, Por kares’ manet’.
Tio estas volo Dia, Ne malhelpu ĝin! Amu, kisu, kara mia, Kaj karesu min!

67. Ensorĉita Rondo

(El Narcyza Żmichowska)

Wezmę świecę i latarnię I głownię z komina. —◡|—◡|—◡|(—◡)
вернуться

[21]

Poemoj № 62–65 estas arioj el opero «Halka», kun muziko de Stanisław Moniuszko.