Выбрать главу
Li: Kun kandelo kaj lanterno Kaj brulŝtipo pina Serĉos mi, ĉu estas ie Honestec’ knabina.
Ŝi: Serĉos mi kun luno, steloj, Kaj la sun’ lumanta, Eble trovos mi junulon Kun koret’ amanta.
Li: Mi, serĉinte la knabinon, Scias en ĉi-horo: Por eltrovi plej honestan — Sonu per la oro!
Ŝi: Lumiginte, rigardinte, Nun mi diros vere, Ke junulo ĉiun amas, Sed — sin mem sincere.
Li: Mi jam trovis plej honestan, Karan, la serĉitan, Belan, dolĉan, en butiko — Pupon la pentritan.
Ŝi: Mi jam trovis unu solan, Estas tiu kara: Brava, juna militulo Sur portret’ centjara.
Li: Ekrigardu pup’ pentrita Ame per okulo, Eble el portret’ ĉevalen Saltos militulo.
Ŝi: Militul’ pentrita saltu Sur ĉevalon flame! Eble en pentrita pupo Kor’ ekfrapos ame!

68. En la valo neĝa vento

(El Piotr Dalman)

Na dolinie zawierucha Mokrym śniegiem dmie. —◡|—◡|—(◡|—◡)
En la valo neĝa vento Blovas ĉiam pli; Fajro sur kameno mia Krakas ĉirkaŭ mi.
Ĉe l’ kamen’ el pipo ringe Fumon lasas mi … Ĉiuj rememoroj miaj Flugas for kun ĝi.
Kie estas la esperoj, La junec’ el or’? Kiel vento la blovanta Ili flugis for!
Vent’ sen celo, mi sen celo, Kun vi, fumo, tri … Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni!

69. Fabletoj por infanoj

(El Stanisław Jachowicz)

Staś na sukni zrobił plamę, Płucze i przeprasza mamę.
—◡|—◡|—◡|—◡ ◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡
Staĉjo veston makuletis, Ploris kaj pardonon petis. Panjo la okazon trovas, Por diri: «La veston purigi ni povas; Sed la tuta vivo via Restu sen makulo ia, Ĉar vi kredu ĝin, karulo, Ne puriĝos la makulo.»
Nie rusz, Andziu, tego kwiatka, Róża kole, rzekła matka.
«Rozon vi ne tuŝu, Anjo, Dornoj pikas!» diris panjo; Sed Anneto ne obeis, Pikis sin kaj poste veis.

70. La viburno

(El Teofil Lernantowicz)

Rosła kalina z liściem szerokiem, Nad modrym w gaju rosła potokiem. —◡|◡—◡ ║ ◡—◡|—◡ ◡—◡|—◡ ║ —◡|◡—◡
Kreskis viburno, la foliara, Super lazura torento klara. Roson, pluveton ĝi trinkis gaje, En suno varma sin banis maje. Kaj en julio, sur la branĉetoj, Ekbrilis ruĝe la koraletoj.
Viburn’ knabine bele sin vestis, Kaj akvo — ĝia spegulo estis. La vento kombis ligojn de l’ haro, Okulojn lavis rosa gutaro.
Ĉe la viburno, tie proksime, Janko ŝalmetojn faris kutime. Lia muziko flugis kun vento Apud viburno, super torento. Liaj kantetoj, malĝojo-plene, Fluis sur roso ĉiumatene; Do lin atendis la foliara Viburno, kiel knabino kara.
Kaj en aŭtuno, kiam tombeto Jankon sub nigra kovris kruceto, Viburno — amis lin evidente — Ĉar foliaron disblovis vente, En akvon ĵetis koralojn foje, Tutan belecon perdis malĝoje.

71. Vana plendo

(El Adam Asnyk)

Daremne żale, próżny trud, Bezsilne złorzeczenia! ◡—◡| —◡ | —◡ | (—)
Jen vana plendo kaj sopir’, Senforta la malbeno! Pasintajn formojn sorĉa dir’ Ne kaŭzos al reveno!
Mond’ ne redonos, en regres’, Vidaĵojn de l’ revado; Eĉ fajro, glav’, ne estas ĉes’ Al pensoj en kurado!
Kun vivo iri devas ni Kaj novan vivon doni; Sed ne per velka laŭrfoli’ Obstine kapojn kroni.
Ne fluos reen viva ond’! Senfrukta peno tia; Koler’ senforta, ĉar la mond Sur vojo iros sia!

72. Ĉielarka fabelo

(El Adam Asnyk)

Od kolebki biegła za mną Czarodziejska baśń tęczowa.
—◡|—◡|—◡|—◡ (◡—◡|◡—◡|—◡)
De lulilo min postiris Ĉielarka mirfabelo, Kaj ĝi flustris melodie Sorĉ-parolojn al orelo.
Naskis ĝin en fruvespero Vartistinoj-babilado. Kaj kun mi ĝi poste dormis Kaj min kisis dum sonĝado.
Ĉiam kune vekiĝante, Ni elkreskis el luliloj, Kaj ĝi min en strangan mondon Ien portis sur flugiloj — Super la purpuraj maroj, Super la arĝent’-riveroj, Sur la ĉielarka ponto En transmondon de misteroj.
Malfermiĝis laŭ ĵurvorto Rok-pordeg’ el diamantoj, Kaj mi pasis en sorĉlandon De fantomoj kaj gigantoj.
Kaj post mi pordegon fermis Aŭ feino aŭ diino, Do mi iris en la landon Vagi ĝis la vivofino.
En la stranga lando, kie Ĉio vivas kaj parolas, Kie ĉiu ŝtono spiras Kaj fariĝi homo volas —
Iris mi tra helbrilanta Arbareto orfolia, Kie floras en la ombro La filika flor’ magia. Iris mi tra l’ arbareto, Kie arboj kantojn bruas, Kie de l’ junec’ eterna La kristala fonto fluas.
Kaj salutis min envoje La okuloj de florrondoj Per rigardo forturnita Al senlima spac’ de mondoj.
Kaj salutis homavoĉe Min birdaro kolorplena Kaj montradis pluan vojon Ĉe l’ abismo malserena.
Kaj obeis mi aŭguron, Trinkis mi el viva fonto, Tra sovaĝa la dezerto Iris mi sen tim’ al monto.
Vane siblis la rampaĵoj Kaj fantomoj min teruris; Mirhelaĵon rigardante, Mi antaŭen ĉiam kuris. Post trairo de l’ dezerto Kaj de l’ akvo ŝaŭm-ondanta, Mi ekstaris apud monto Vertikale leviĝanta.
Supre brilis la kristala Kastel’ de gigant’ kruela, Kies sorĉan povon spertas Virgulino la plej bela.
Antaŭ la kastelo drakoj … Ruĝajn faŭkojn larĝ-distiras Kaj per oraj fajroflamoj Ĝsis la nuboj supren spiras.
Hirtigante bronzajn skvamojn, Ili gardas sorĉ-trezoron, La plej belan virgulinon, De kristal’-kastelo gloron.