— Ĝis nun ombroj ne cedas,
Nokto forton posedas;
Dormas akvoj en maro,
Ĝis nun dormas homaro:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!
La Popoloj-Lazaroj
Sonĝas apud altaroj
Pri la tago radia,
Reviviĝo la sia:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?
La Junedzo atendas,
Du riverojn li sendas;
Ili iras en landon
Kaj ripetas demandon:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?
Diru, ondoj, resone:
Ŝi jam preta duone;
Jam sur frunto granita
Fajra krono plektita,
— Nur ne estas, nur ne estas festa robo finita.
La torentoj refluas,
Fermas pordon, krak-bruas;
Knaras pordoj el ŝtono,
Surde ĝemas resono:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!
Vent-orgeno jam bruas,
La Junedzo enuas,
La Monaĥ’, en talaro,
Ringojn tenas por paro:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?
Tra ventegoj, silentoj,
Balanciĝas la gentoj;
Pasas tempo senlima, ,
Muĝas tondr’ malproksima:
— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?
En abismoj, vekite,
La popoloj ekscite:
— Malfermadu! — laŭtkrias —
Tag’ ekstere radias!
— Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!
Junedzino nubiĝas,
Per vualo kovriĝas:
— Ho, malbono ne cedas,
Ĝis nun forton posedas:
— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!
— Kiam tagon de l’ juĝo
Korn’ anoncos kun muĝo,
Kiam kradoj diskrevos,
Fundoj lumon ricevos,
Kiam levos sin valo,
Pintoj krakos dum falo,
Juĝa tondro ekbruos,
Duon-mondon detruos,
— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!
75. Staĥ
(El Marja Konopnicka)
A jak poszedł król na wojnę
Grały jemu surmy zbrojne.
—◡|—◡|—◡|—◡
Kiam iris reĝ’ militon,
Ludis trumpetar’ eksciton,
Ludis trumpetar’ el oro
Por la venko, por fervoro!
Kiam iris Staĥ batalon,
Bruis fontoj vek-signalon,
Bruis de la spikoj spiro
Por malbona sort’, sopiro …
Kugloj tranĉas la aeron,
Per kadavroj sternas teron;
Reĝoj brave jen batalas:
Vilaĝanoj dense falas!
Flirtas vente reĝa flago,
Knaras ie kruco voja …
Staĥon vundis morta sago,
Reĝo hejm-revenas ĝoja.
Reĝon en pordego ora
Eksalutis bril’ aŭrora;
Sonoriloj eksonoris,
La venkinton laŭte gloris.
Kiam Staĥon tero prenis,
En la kampo vent’ orgenis,
Plende kantis la tremoloj,
Sonoretis–kampanoloj.
76. De kiam estos vi edzino
(El Kazimierz Tetmajer)
A kiedy będziesz moją żoną,
Umiłowaną, poślubioną.
◡—◡|—◡|—◡|—◡
De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino;
Por ni malfermos sin ĝardeno,
Brilplena, luma ter-edeno.
Por ni aromon spiros floroj,
Vinberaj fluos bonodoroj,
Kaj de cejanoj kaj rozaro
Kisata estos via haro.
Ni iros sole, enmedite,
De sunradia or’ pentrite,
Kaj inter arboj, senparole,
Promenos ni kviete, sole.
Al ni branĉetoj verdaj pendos,
Narcisoj supren sin etendos,
Kaj de falanta flor’ tilia
Kovriĝos kara kapo via.
Mi vin per blankaj rozoj kronos,
Per miozotoj blue zonos,
Ornamos per filik’ magia,
Kaj mondon faros pli radia.
Do kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni al tiu mirĝardeno
Malfermos pordon amopleno.
77–82. Libroj de profetoj
(El Antoni Lange)
77. I. Unueco
Aŭ libro de Mozes
Oto przemówił Bóg w płomiennym krzaku:
Mojżeszu, słuchaj, mów synom Adama!
Jen Dio ekparolis en flama arbusto:
Aŭskultu, Mozes, diru al filoj de Adam!
Mi estas via sola Dio — mi Jehova!
Kreinto de ĉielo — de steloj — de maroj —
De popoloj — arbaroj — ŝafidoj — leonoj,
Kaj ĉion mi kunigis en mondo — unika!
Aŭskultu! kunligite en ĉeno unika,
Animo universa floras en arbusto,
Nutras liliojn — donas idojn al leonoj —
El Sinai profetas al filoj de Adam,
Muĝas en tondroj — skuas profundon de maroj:
Unuigis animon kaj korpon Jehova!
Unu estas la Spaco — unu Di’ Jehova —
Kaj en Spaco kaj Dio — la Tempo unika!
Unu sola Potenco ruliĝas tra maroj,
Kaj unu suko ŝprucas en ĉiu arbusto —
Kaj unu sango fluas en filoj de Adam —
Per unu amo ardas patrinoj — leonoj!
Rampaĵoj — kaj ĉielaj birdoj — kaj leonoj
El vermoj eligitaj estis de Jehova,
Same kiel plej alta el vermaro — Adam.
Supre starante, estis li spirit’ unika,
Kiu divenis Dion en flama arbusto —
En purpuro de l’ suno — en lazur’ de maroj.
Kaj ĉiuj de la Tempo kaj de l’ Spaco maroj,
De l’ animo inspiroj, de l’ korpo leonoj —
De l’ Historio floroj sur Natur-arbusto,
Kiel atomoj de la esto de Jehova,
El de Eteroj granda unuec’ unika
Falis en mirigitajn okulojn de Adam.
Aŭskultu, mirigitaj vi filoj de Adam,
Amu animon de la eteroj kaj maroj,
Atentu kiel en la unuec’ unika
En Edeno kunvivis ŝafidoj, leonoj:
Ĉi unuecon krei ordonas Jehova
Kaj tion al vi diras en flama arbusto.
En la flama arbusto — al filoj de Adam
Tiel diris Jehova! — Silentis la maroj —
Kaj silentis leonoj. — Parolis Unika.
Rimarko. «La libroj de profetoj» estas verkitaj en la artoplena formo de t.n. sestinoj. Ĉiu sestino konsistas el ses sesversaj strofoj kaj el unu triversa. — La versaj finvortoj de la unua strofo ripetiĝas en la sekvantaj laŭ ĉiam nova ordigo, bazita sur la konstanta principo, ke en ĉiu sekvanta strofo la sesa, lasta finvorto de la antaŭiranta strofo, fariĝas ĝia unua, la unua — ĝia dua, la kvina — ĝia tria, la dua — kvara, la kvara — kvina, kaj fine la tria — ĝia sesa. Tio kaŭzas, ke en la lasta duonstrofo la finvortoj reaperas en la sama ordo, kiel en la unua. Anstataŭigante la finvortojn per literoj ni ricevas la sekvantan skemon:
1) a b c d e f
2) f a e b d c
3) c t d a b e
4) e c b f a d
5) d e a c f b
6) b d f e c a
7) a b c d e f
78. II.Multeco
Aŭ libro de Brahma
Dolejcie Somy do ognia, bramini,
Niech światu zagrzmi wielki hymn Rig-Wedy.
Alverŝu al la fajro Soma’n, ho bramanoj,
Al mond’ eksonu granda himno de Rig-Veda.
Mondo, plena de dioj, senmorta lotuso,
Estas en mov’ eterna — kiel ond’ de Ganga.
El Indra estas Agni — Indra el Varuna;
La dio naskas dion — ĉie estas dioj!