Выбрать главу

TRADUKOJ EL DIVERSAJ LINGVOJ

I. Angla

1. Sonoriloj de vespero

(El Thomas Moore)

Those evening bells! those evening bells! How many a tale their music tells!

—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Sonoriloj de vespero! Sonoriloj de vespero! Kiom ili rakontadas Pri juneco kaj espero!
Pri la domo de gepatroj, Pri la dolĉa, kora ĝojo, Kiam mi ilian sonon Aŭdis je la lasta fojo!
Longe, longe jam forpasis Tiuj de l’ ĝojeco horoj! Ekdorminte je eterne, Jam ne batas multaj koroj…
En la tomboj ili loĝas Post la ĝojo kaj sufero; Ne por ili la muziko, Sonoriloj de vespero!
Ankaŭ kiam mi ripozos Je eterne en trankvilo, Ne ekhaltos la batado De l’ vespera sonorilo,
Dum kun kanto novaj bardoj Paŝos jam sur nia tero, Kaj vin aŭdos, kaj vin laŭdos, Sonoriloj de vespero![8]

2.

La renkonto de ŝipoj

(El Thomas Moore)

When o’er the silent seas alone For days and nights we’ve cheerless gone.

—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)

Kiam ni longe sur maroj vojiras, Tagoj kaj noktoj eterne sin tiras, Ho, kiel dolĉe, komprenas ŝipano, Velon renkonti sur grand-oceano!
Ĉiu okulo radias, «Ŝipo hoj» ĝoje ni krias; Dume revenas respondoj: «Ŝipo hoj!» sonas sur ondoj.
Kaj malrapide ni venas proksime, Ĉiuj pri hejmo parolas intime, Sed nin disigas adiaŭ turmenta Por revojiro sur maro silenta.

3. La lasta rozo

(El Thomas Moore)

’Tis the last rose of summer, Left blooming alone.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Jen floras, sola, forlasita La lasta rozo de l’ somero, Dum ĝia ĉarma gefrataro, Velkinte, kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor’ parenca, Nek roz-burĝono en proksimo, Por interŝanĝi la ridetojn Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
Mi vin ne lasos, ho soleca, Ĉagrene sur trunketo brili; Ĉar la karuloj viaj dormas Do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable Disĵetas sur bedeto jena: Vi kuŝu apud senaroma Malviva kunular’ ĝardena!
Mi tiel sekvu, kiam pasos De l’ amikeco flor’ fidela, Kaj el brilanta amo-ringo Elfalos lasta ŝton’ juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj, Sentemaj flugis for el rondo, Ho! kiu volus tiam loĝi Solece en malvarma mondo?

4. Sago kaj kanto

(El Henry Longfellow)

I shot an arrow into the air, It fell to earth, I knew not where.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Mi pafis sagon en aeron, Ĝi falis ien sur la teron; Flugante tiel ĝi rapidis, Ke mi la kuron eĉ ne vidis.
Mi spiris kanton en aeron, Ĝi falis ien sur la teron; Okuloj eĉ de bonvidanto Ne sekvos flugon de la kanto.
Mi, longe poste, unu tagon, En kverko trovis mian sagon; La tutan kanton kun muziko Konservis koro de amiko.

5. La pluva tago

(El Henry Longfellow)

The day is cold, and dark, and dreary It rains, and the wind is never weary.
(◡)◡—◡|◡—◡|◡—◡|(◡—◡)
La tago malvarma, malgaja, sensuna; Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna; Vinujo je l’ muro putranta sin tenas, Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,    Kaj la tago — malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna! Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna; Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, Sed falas en vento esperoj velkintaj,    Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias — atendu! Ne sola vi tiel kun sorto batalas, En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,    Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.

6. Excelsior[9]

(El Henry Longfellow)

The shades of night were falling fast, As through an Alpine village passed—
—◡—|—◡—|—◡—|—◡—
La nokto rapide la ombrojn delasis, Dum alpan vilagon junulo trapasis; Li portis sur vojo la nega, glacia, Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia:          Excelsior!
La frunto — malgaja, kaj lia okulo — Jen glavo en suno, flamanta per brulo; Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta, La vort’ nekonata tra nokto silenta:          Excelsior!
Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarme Bruladis la fajro, lumante kaj varme; En supr’ glaciaroj fantome sin tiris; El lipoj junulaj ekĝemo eliris:          Excelsior!
«Ne provu la pason!» avertis hom’ griza, «En supro minacas ventego surpriza; Profunda torento fortrenas per ondo!» Sed laŭte eksonis la klara respondo:          Excelsior!
«Ekhaltu!» lin vokis knabino, «de l’ laco, Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!». La larmoj ekbrilis en blua okulo, Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo:          Excelsior!
«Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita! Kaj antaŭ terura lavango subita!» Lin laste por nokto salutis kampulo; Kaj voĉo respondis el monta nebulo:          Excelsior!
Kun sia ĉielen levita rigardo La piaj monaĥoj de Sankta Bernardo En frua mateno la preĝojn murmuris, Kaj krio skuanta aeron trakuris:          Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita, De l’ hundo fidela li estis trovita; Li tenis ankoraŭ en mano glacia Standardon kun stranga devizo ĉi-tia:          Excelsior!
Kaj en duonlumo, la griza, malvarma, Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma, Kaj de malproksime, el klara ĉielo, Defalis la voĉo, simile al stelo:          Excelsior!

7. Regu ondojn!

(El James Thomson)

When Britain first, at Heaven’s command, Arose from out the azure main.
(◡)—◡ | —◡ | —◡ | —
Kiam Brituj’, laŭ Di-komand’, Leviĝis el lazura mar’, Jen estis leĝo de la land’, Kaj kantis garda anĝelar’:    Regu ondojn, Brita-ter’,    Britoj vivos en liber’!
вернуться

[8]

Unuafoje presita en j. 1889 en №2 de «La Esperantisto».

вернуться

[9]

Pli alten.