Do leviĝis Profeto — en fel’ de kamelo,
El sovaĝa dezerto — laŭ voĉ’ el ĉieloj —
Iris li al po poloj — anonci Neprecon.
82. VI. Liberiĝo
Aŭ libro de Budda
Wśród ludu Sakjów żył królewicz Budda
W zamku rozkoszy. Mistyczne Agama…
Inter Sakja popolo vivis princo Budda
En kastel’ de volupto. Mistika Agama[26]
Puŝis lian animon al dezertaj ĝungloj.[27]
Pri mizer’ li ne havis plenon de konscio,
Sed sentis eternecon de form-disvolviĝo,
De ĉiusuferado, kies lim’ — Nirvana.
Ĉiujn mizerojn al li konigis Nirvana;
Do forlasis kastelon sian reĝan Budda,
Sciante pri eterna sufer’-disvolviĝo,
Kaj liberiga el la suferoj Agama.
jes, fonto de mizeroj estas senkonscio!
Do lasinte kastelon — li iris al ĝungloj.
Li sufokis de l’ esto volon kaj en ĝungloj
Serĉis ekkonon. Tie en li pri Nirvana
Kaj antaŭaj korpiĝoj vekisĝis konscio.
Sub ombro de figujo ekmeditis Budda,
Kiam sur lin defluis la sankta Agama,
Kiel la liberiga ĉiam disvolviĝo.
La estojn puŝas supren plua disvolviĝo.
Suno — la tera globo — la dezertaj ĝungloj,
Kaj la homaj spiritoj kaj dia Agama
Tra jarcentoj sur supron iras de Nirvana,
Kiu rompas neprecon, Veron vidis Budda,
Ke liberigas el la avidoj — konscio.
Plej alta kredo estas de vero konscio,
Plej alta ver’ — eterna spirit’-disvolviĝo,
Plej alta el spiritoj sur ter’ — estis Budda!
Sufoku korp-avidojn! En la verdaj ĝungloj
Meditu kiel Budda. — Kaj tie Nirvana
En vi lumigu vian la Buddi-Agama.[28]
Veron en via koro veku la Agama.
Kaj pri la universa mizero konscio
Nasku en ĝi kompaton grandan. Vin Nirvana
Perfektigu. Transforma via disvolviĝo
Ekhaltu. Iru en la dezerton de ĝungloj
Kaj fariĝu el via meditado Budda.
Fariĝos fine Budda! — Fariĝos Agama —
En spiritoj kaj ĝungloj — aperos konscio,
Ke esto — disvolviĝo, — ke limo — Nirvana.
83. Vi estas kiel aŭroro
(El Józef Jankowski)
Ty jesteś piękna, jak zorza,
A tak boląca, jak rana.
◡—◡|—◡|◡—◡
Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora;
Por vi ekfloras mirinde
De revoj lando kolora.
Mi metis vin en animon,
Kiele rozon, aŭroron;
Aŭroro sange ekflamis,
La rozo vundas la koron.
Kaj vokas ĉiu guteto
De mia sango la kora:
Vi estas kiel aŭroro,
Sed kiel vundo dolora.
84. Kanto pri vento
(El Leo Belmont)
O, gdybym miał wiatru potęgę i tchnienie,
Wnet życia ja zmieniłbym tło.
Se havus mi forton kaj spiron de vento,
De viv’ aliiĝus fason’,
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon’.
Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver’-bastion’!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron’.
Mi plorus poeton, sur tomb’, kun betulo,
Mi vipus la maron sen lac’;
Sur vojo ŝtonegojn mi skuus fortulo,
Ke muĝus la nokt’ per minac’.
La poplon maljunan al dormo lulante,
Ridetus mi kun akaci’;
Fluginte en kampon, sonorus mi kante,
Ho! forton de l’ vento al mi!
85. Prometeo
(El Zygmunt Różycki)
Jam Prometeusz, przykuty do skały,
Powrozem losów spętany boleśnie.
◡—◡|—◡ ║ ◡—◡|◡—◡
—◡|◡—◡ ║ —◡|—◡|—◡
Mi, Prometeo, forigita al roko,
Per ŝnur’ de sortoj ligita dolore
Al glita muro de glaci’-amasoj,
Ruliĝas kaj ŝiriĝas en turmentoj!
Rokrandoj vundas la streĉitajn brakojn,
Kiuj perforte volas liberiĝi.
Ŝiriĝas mi! Fortikaj ŝultroj tremas,
Brust’ spiras lafon de volvitaj flamoj,
Anim’ premiĝas, kor’ pulsas sopire!
Ŝiriĝas mi, ruliĝas! Kaj jen, supre,
Arĝente brilas laktvoja turniĝo;
Stelar’-orgioj freneze fajreras,
De lunfantomoj fluas la oraĵoj,
Ĉirkaŭŝprucante per lumplenaj rondoj!
Streĉiĝas mi! Ho povu mi disrompi
De propra malgrandeco la katenojn,
De sort’ mokanta disŝiri la ringojn,
Leviĝi supren per agla flugado,
Plektiĝi en harligon de kometoj,
Per brust’ ekhati ŝildojn de lazuroj,
Elŝiri de ĉielo la misteron,
Kaŝitan en ondantaj, blankaj nuboj,
En spiroj de tagiĝo, en purpuro
De sunsubiroj printempaj, kvietaj;
Poste ekflugi ankoraŭ pli alten,
Per korfajrer’ ekbati sunan ŝildon,
Kapti la torĉon de flamaj torentoj,
Kapti la fulmon — kun fulmo stariĝi,
Kiel demono sur plej alta supro,
Malsupren jeti ĝin — ĝi tondru, knaru,
Muĝante kuru tra tero-plataĵoj,
En splitojn rompu trabaĵon de l’ mondo,
Kaj ĝi forviŝu la kruston de l’ tero;
Per uragano-vipoj, fulmo-fajro,
Batu homaron, furioz-ebrian.
Batu homaron, en koto putrantan,
Kiu estingas korojn en pek-marĉoj,
Kaj la spiritojn makulas per falso.
Ruliĝas mi! Streĉita ŝultr’ laciĝas,
Proteste tremas kor’, ribele krias,
Ke malesper’, malbon’, mallum’ ĉirkaŭe,
Ke estingiĝis lucernoj de l’ vero,
Ke ĉio estas fumo, iluzio,
Anstataŭ vort’, miraklofara ago!
Ŝiriĝas mi, ruliĝas! Sed jen kio?
Mi aŭdas ian ploron malproksime,
En kiu vibras ĉiuj kordoj koraj;
Mi aŭdas ĝemon kaj adiaŭ-psalmojn,
Kiuj nomiĝas «Neniam» — «Eterne».
Mi vidas milojn da frenez-vizaĝoj,
Da koroj, kiujn konsumas sopiro
Al lando de la eterna fratiĝo,
Al hela bordo de liber’ konstanta,
Kiu al ĉiuj malfermos sezamojn
De l’ vivo-ĝojo kaj de l’ morto-ĝojo.
Streĉiĝas mi, ruliĝas! Donu spiron!
Iom da povo por unu momento!
El supr’ ĉiela mi ne ĵetos fulmojn,
Nek volas mi per fajroflamoj spiri,
Sed iri volas en valojn! en valojn!
Kapti homaron per la flamaj brakoj.
Premi ĝin forte al brusto sanganta,
Kaj per titana svingo de sufero
Ĵeti vizaĝon al suno!
86. Averto
(El Józef Kotarbiński)
Mniemasz, że stoisz wysoko,
Gdy inni ludzie zbyt nizko?
◡—◡|—◡|—◡|—◡
Vi pensas, ke pli alta staro
Vin levas super aliulojn?
Sur svarmon de la formikaro
Ekturni volu la okulojn!
Jen iras da formikoj strio …
Egala nia vojo tera
Do ne ŝajniĝu duondio,
Dum vermo estas vi mizera.