87. Frata paro
(Kanteto)
Węgier, polak, dwa bratanki
I do szabli i do szklanki.
—◡|—◡|—◡|—◡
Pol’, hungaro: frata paro,
Dum batalo, drink-regalo,
Vigla kapo, brava koro,
Benu ilin di’-sinjoro!
88. La kozako
(Popola kanto)
Tam na górze jawór stoi,
Jawór zielenieńki.
—◡|—◡|—◡|(—◡)
Sur monteto tie staras
Verda la acero;
Mortas juna la kozako
Sur la fremda tero:
— Mortas mi, en fremda lando
Venas mia fino,
Do alvoku la patrinon,
Mia amatino!
Kaj alvenis la patrino,
Venis patrineto,
Turnis palan la vizaĝon
Kontraŭ la fileto:
— Ho fileto, mia kara,
Devis vi perei,
Ĉar ne volis vi konsilojn
De l’ patrin’ obei.
— Mi vin petas, patrineto,
Bele enterigu:
Oni batu sonorilojn,
Kaj orgen-ludigu;
Sed ne gvidu min al tombo
Pastroj, nek diakoj,
Nur en teron ukrainaj
Metu min kozakoj.
89. Ebenigu vi
(Popola kanto)
Porównaj Boże
Góry, doliny!
—◡ | —◡ | —
◡—◡ | —◡ | —◡
Ebenigu vi
Montojn, valojn, Di’,
Ke estu tut-ebene!
Gvidu, ho Sinjor’,
Lin al mia kor’,
Dimanĉe frumatene!
Malgraŭ la dimanĉ’
Pelu, ho fianĉ’,
Ĉevalon vian voje;
Estas mia kor’
Plena de dolor’,
Kaj plendas mi malĝoje.
90. Ho viburneto ĉe l’ torento
(Popola kanto)
Czego kalino w dole stoisz?
Czy ty się letniej suszy boisz?
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
— Ho viburneto ĉe l’ torento,
Ĉu vin timigas seka vento?
— Se mi ne timus pri sekvento,
Mi ja ne starus ĉe l’ torento.
Sur la monteto mi stariĝus,
Al la acero egaliĝus.
— Vi disvolviĝu, viburneto!
— Kaj vi pripensu, knabineto!
— Jam pripensado mia pasis:
Patrinon, patron mi forlasis.
91. Macjek
(Popola kanto)
Idzie Maciek bez wieś z bijakiem za pasem,
Pośpiewuje sobie tym-dy-rym-dy czasem.
—◡|—◡|—◡ ║ —◡|—◡|—◡
◡—◡|—◡|—◡
Kun batil’ ĉe zono iras Macjek voje,
Iam li ekkantas «tim-di-rim-di» ĝoje.
Se iu baras straton,
Ricevas kapobaton.
Oj da, dana!
ve! jen malsaniĝis Macjek nia kara,
En drlnkej’ ne estis dum vespero kvara;
Jam al ni ne kantetas,
Bieron ne aĉetas.
Oj da, dana!
Mortis Macjek, mortis, venis lia horo;
Pacon la eternan donu Di’-sinjoro!
Li estis brava viro
Ĝis lasta sia spiro.
Oj da, dana!
Nia Macjek kuŝas sur kverka tabulo.
Se muziko ludus, saltus li, mortulo;
Mazuro, animforte,
Moviĝas, eĉ postmorte.
Oj da, dana!
92. Donu min al Janko
(Popola kanto)
Matuś, moja matuś, dajże mnie za Jaśka,
Spodobały mi się kółeczka u paska.
—◡|—◡|—◡ ║ —◡|—◡|—◡
Donu min al Janko, mia patrineto!
Plaĉis al mi liaj ringoj ĉe l’ zoneto,
Plaĉis al mi ringoj, kaj liphar’ tordata,
Do min edzinigu, patrinet’ amata!
Oj dana! oj dana!
Diru al mi, kion diri nun vi volas,
Ĉar mi ĝin ne scios, se vi ne parolas.
Oj dana! oj dana!
Ho edziĝu, kara, vi bonfartos, frato:
Havos vi amadon, plendos pri malsato.
Oj dana! oj dana!
93. Fajr-eligu hufumetoj
(Popola kanto)
Podkóweczki, dajcie obnia,
Bo dziewczyna tego godna.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Fajr-eligu hufumetoj!
Indas tion knabinetoj.
Se ne indus eĉ knabino,
Kalkan-frapu ni sen fino:
Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten’.
Frapu vigle per botetoj!
Ŝtalaj estas hufumetoj,
Ke eligu fajreretoj!
Frapu vigle per botetoj
Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten’
XXI. Pola-kaŝuba
94. Dediĉo al Kraszewski
(El Jarosz Derdowski)
We nąm drogę otworzele
Bez cerpliwą procę.
—◡|—◡|—◡|(—◡)
Vi malfermis al ni vojon
Per laboro cela;
Vi eklumis kiel suno
Inter nokt’ malhela.
Tra tricol-tabuloj nune
Vidas ni mirinde,
Kvankam laŭ kalumniuloj
Ni naskiĝas blinde.
Ĉar vin polaj balt-maranoj
Laŭmerite amas.
Mian tre modestan verkon
Via nom’ ornamas.
Prenu de kantist’ kaŝuba
Simplan la rimaron,
Kiun meti mi kuraĝas
Sur patruj’altaron.
Jen malnova rakontado
Pri la vivo, moro;
Kion mi kolektis hejme,
Prenu ĝin, Sinjoro!
Dum Vistulo de Krakovo
Nian maron fluos,
Polan kredon, polan lingvon
Tempo ne detruos.
Jen, el kor-profundo nia,
La konfes’ popola:
Dum ni vivas, ne pereos
Kaŝubejo pola!
XXII. Portugala
95. Komenco de Luiziadoj
(El Luiz de Camões)
As Armas, e os Barões assinalados,
Que da occidental praia Lusitana.
Batalojn kantas mi de l’ heroaro,
Kiu de l’ hejma bordo luzitana
Tra l’ ne ankoraŭ ŝipirita maro
Ĝis trans insulo velis Taprobana,[29]
Kaj da danĝeroj en militofaro
Pli venkis, ol permesas fort’ homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,
Stariĝis novaj regno-fundamentoj.[30]
Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,
Kiuj potencon de la imperio
Disvastigante, sanktan kruco-gloron
Firmigis en Afriko kaj Azio,
Per heroaĵoj, kies altvaloron
Laŭrkronis senmortec’ en historio.
Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,
Se vi min helpos, ho geni’ de l’ artoj.
Ĉesu de l’ saĝa Greko kaj Trojano
Ŝipirojn laŭdi, kiujn ili faris,
Kaj kiel Aleksandro kaj Trajano
Por venkaj militiroj sin preparis;
Mi kantos vin, ho glora Luzitano,
Ĉe kiu Mars’, Neptuno serve staris.
Silentu do, antikva Muzo kanta,
Eksonos glor’, pli alten leviĝanta!