96. Kamelo kaj pulo
(Fablo)
Em uma longa jornada
Em camelo mui carregado.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Dum tre longa tag’ somera
La kamelo, tro ŝarĝite,
Foje vokis, lacigite:
— «Ho, la ŝarĝo malmodera!»
Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,
Kaj respondis fiersente:
— «Trankviliĝu, mi momente
Liberigos vin, karulo,
De l’ pezaĵo tro premanta;
Jen mi saltas for el selo!»
Tiam diris la kamelo:
— «Dankon, moŝto elefanta!»
XXIII. Provenca
97. Mia koro
(El «La Miougrano» de Théodor Aubanel)
Ah! se moun cor avié d’alo,
Sus toun cóu, sus toun espalo.
◡—◡ | —◡ | —(◡ | —◡)
Se estus mia kor’ flugila,
Al via kolo, blanke-brila,
Ĝi flugus kiel flam’,
Kaj en orelon, karulino,
Al vi rakontus ĝi sen fino
Miraĵojn pri la am’.
Se estus mia kor’ flugila,
Al via buŝ’, koral’-simila,
Ĝi flugus, kanari’;
Per kisoj vin karesus kante,
Sur via buŝo, silentante,
Ekdormus fine ĝi.
Kor’ senflugila estas mia!
Ĝin premas vintro la glacia;
Do vi varmigu gin!
En manojn prenu ĝin favore,
Rigardu: ŝafideto plore,
Karese kaŝas sin!
XXIV. Rumana
96. Rodika
(El Vasile Alecsandri)
Purtând cofiţă cu apă rece
Pe ai săi umeri albi, rotunzori…
◡—◡|—◡ ║ ◡—◡|—(◡)
—◡|◡—◡ ║ —◡|◡—(◡)
Portante kruĉon kun akvo freŝa,
Sur blanka ŝultro, kun flor’ en har’,
Juna Rodika paŝas jen gaje
Al soifanta la semantar’.
Rapide ĉiuj saltas renkonte,
Vokas: «Rodika, ho karulin’,
Ĉar vi alportis la plenan kruĉon,
Viaj deziroj plenumu sin!
Kiam aŭtune vi edziniĝos,
Paŝu sur floroj en hejm-trankvil’:
En via domo tabl’ estu plena,
La brusto iĝu idet’-lulil’!»
Ili, trinkinte akvon el kruĉo,
Ŝin ĉirkaŭsemas bene per gren’.
Rodika ridas kaj forkurante,
Grenon el haroj forskuas jen.
XXV. Rusa
99. Finita laboro
(El Aleksandr Puŝkin)
Миг вожделенный настал: окончен мой труд многолетний.
Что ж непонятная грусть тайно тревожит меня?
—◡◡—◡◡—◡ ║ ◡—◡◡—◡◡—◡
—◡(◡)—◡◡— ║ —◡◡—◡—
Venis moment’ dezirita. Laboro multjara finiĝis.
Kial per stranga malĝoj’ maltrankviliĝas la kor’?
Ĉu mi, la verkon fininte, nun staras dungat’ malnecesa,
Jam pagita por ĝi? fremda al nova labor’?
Aŭ mi domaĝas laboron, silentan kunulon de l’ nokto,
Anon de l’ hejma diar’, anon de l’ ora Aŭror’?
100. Principoj
(El Aleksej Tolstoj)
Коль любить, так без рассудку,
Коль грозить, так не на шутку.
—◡|—◡|—◡|—◡
Se ekami, per potenco;
Se minaci, en intenco;
Se insulti, en varmego;
Se ekbati, per fortego.
Se disputi, kun sincero;
Se stariĝi, pro afero;
Se pardoni, per animo;
Se festeni, jam sen limo!
101. Ama sento
(Popola kanto)
Быть может, что мы разойдёмся,
И что нас разлучит судьба
◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—(◡)
La sorto nin eble disigos,
Se estas la volo de Di’;
Vin eble eĉ tio ridigos,
Ke kara mi estis al vi.
Sed kiam min ami vi ĉesos,
Alia fortiros vin sent’,
Neniam mi vin ekforgesos,
Por tiu feliĉa moment’.
Foriĝos de mi mia forto,
Kaj igos sopiro al vi
Suferi la batojn de l’ sorto,
Estingos spiriton en mi.
Sed kiam eĉ vivi mi ĉesos,
Ĉirkaŭos min tomba silent’,
Neniam mi vin ekforgesos
Por tiu feliĉa moment’.
Kaj tiam vi min rememoros,
Vizitos la tombon de mi,
Kaj jam tro malfrue vi ploros
Kaj velkos kaj iros post mi.
Se Dio ĉielon permesos,
Aŭ punos infera turment’,
Neniam mi vin ekforgesos
Por tiu feliĉa moment’!
XXVI. Serba-Kroata
102. Morto de patrino de Jugoviĉoj
(Heroa popolkanto)
Mili bože, čuda velikoga!
Kad se sleže na Kosovu vojska…
Kara Dio de l’ miraklo granda!
Kiam sur Kosov’ armeo falis,
Kaj en la armeo naŭ Jugidoj,
Deka vi, maljuna Jug-Bogdano,
Dion petis Jugidoj-patrino,
Ke al ŝi li donu falk-okulojn
Kaj de cignoj la blankajn flugilojn,
Ke forflugu ŝi al kamp’ Kosova
Kaj ekvidu siajn naŭ Jugidojn
Kaj maljunan dekan Jug -Bogdanon.
Ŝian preĝon Dio elaŭskultis:
Kaj al ŝi li donis falk-okulojn
Kaj de cignoj la blankajn flugilojn.
Flugas ŝi al kampo de Kosovo,
Trovas ŝi malvivajn naŭ Jugidojn,
Dekan la maljunan Jug-Bogdanon;,
Super ili naŭ batalajn lancojn,
Kaj naŭ falkojn sur ĉi tiuj lancoj,
Ĉirkaŭ lancoj naŭ bonajn ĉevalojn,
Apud ili naŭ kruel-leonojn.
Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,
Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,
Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj;
Sed patrino estis hardokora,
Ke de l’ kor’ eĉ larmon ŝi ne ploris.
Sed ŝi prenis naŭ kruel-leonojn.
Kaj ŝi prenis same naŭ ĉasfalkojn
Kaj revenis al kortego blanka.
Jen de malproksime bofilinoj
Ŝin ekvidis kaj renkonten iris.
Kaj ekĝemis plore naŭ vidvinoj,
Kaj eploris naŭ malgrandaj orfoj,
Kaj ekhenis naŭ bonaj ĉevaloj,
Kaj ekmuĝis naŭ kruel-leonoj,
Kaj ekkriis laŭte naŭ ĉasfalkoj,
Sed patrino estis hardokora,
Ke de l kor’ eĉ larmon ŝi ne ploris.
Kiam estis nokte mezonokto
Kaj ekhenis blankĉeval’ Damjana,
La patrin’ demandis Damjaninon:
«Bofilino, ho Damjanedzino,
Kial henas blankĉeval’ Damjana?
Ĉu malsatas li tritikon blankan,
Aŭ soifas li akvon el Zveĉan?»
Kaj rediris la Damjanedzino:
«Bopatrino, ho patrin’ Damjana,
Ne malsatas li tritikon blankan,
Nek soifas li akvon el Zveĉan,
Sed lin Damjan kutimigis manĝi
Ĝis meznokt’ avenon delikatan,
Post meznokt’ vojaĝi sur la strato;
Do funebras li sinjoron sian,
Ke ne portas lin sur sia dorso.
Sed eĉ nun patrino hardokora
De la koro larmon ne ellasis.