Kiam en mateno tag’ heliĝis,
Jen alflugas du korvoj, la nigraj,
Sangaj estas ĝis al ŝultr’ flugiloj,
Kaj la bekojn kovras blanka ŝaŭmo.
Ili portas manon de heroo,
Kaj sur mano estas ringo ora;
lli ĵetas ĝin al brust’ patrina.
Prenas manon Jugidoj-patrino
Kaj ŝi turnas kaj returnas ĝin.
Kaj ŝi vokas la Damjanedzinon:
«Bofilino, ho Damjanedzino,
Ĉu rekonas vi ĉi tiun manon?»
Ekparolas Damjana edzino:
«Bopatrino, Damjana patrino,
Tio estas man’ de nia Damjan,
Ĉar, patrino, mi rekonas ringon;
Edziniĝis mi per tiu ringo.
Prenas manon patrino Damjana
Kaj ŝi turnas kaj returnas ĝin,
Kaj ŝi murmuretas al la mano:
«Mia mano, verda mia pomo,
Kie kreskis vi kaj kien falis?
Vi elkreskis jen ĉe mia brusto,
Kaj vi falis sur Kosovan kampon».
Jen ŝi diris, animon elspiris.
La kvar fontoj
(El Petar Preradović)
Usred polja Kosova
Četiri vrela izviru.
—◡|—◡|—◡|—◡
Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt’ el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant’ ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
— «Kial fluas vi per lakto?»
— Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
— «Kial vino vin ruĝigas?»
— Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
— «Kial vi per sango ŝprucas?»
— Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
— «Kial akvon vi fluigas?»
— Por forlavi vian honton!
XXVII. Slovaka
104. Konsolo
(El Svetozár Hurban Vajanský)
Miloval som dievča,
Malo sivé oči.
—◡ | —◡ | —◡
Griz-okulojn havis
Mia amatino;
Ŝi preferis iĝi
De ĉasist’ edzino.
Ploris mi maldolĉe,
Ploris senkonsole,
Ke la griz-okuloj
Trompis min petole.
Tamen, ĉar malbona
Estas ŝi edzino,
En kantet’ konsolon
Trovas mi en fino.
Dum edzin’ pekema
Edzon kor-turmentas,
Pro kanteto mia
Vi amuzon sentas.
XXVIII. Slovena
105. Komenco de serenado
(El Francisko Prešerin)
Luna sije,
Kladvo bije.
—◡ | —◡
—◡ | —(◡)
Jen sonoro:
Nokta horo —
Sur ĉielo
Brilas lun’.
Nova sento,
Kor-turmento,
Min ne igas
Dormi nun.
106. Tri amatinoj
(Popola kanto)
Jaz ’mam pa ljubce tri,
Vse tri bogate.
◡—◡ | —◡ | —
—◡ | ◡—◡
El amatinoj tri,
Ĉiu gracia,
Arĝenton havas ŝi.
Oron alia.
Ringeton havas ŝi,
Perlojn alia,
Korsaĵon sur tali’
Portas la tria.
Plej junan prenus mi
Ĉiam prefere,
Ĉar amas tiu ĉi
Min plej sincere.
XIX. Sveda
107. Ondoj
(El K. A.. Nikander)
Mitt lif är en vag,
Som röres en tid.
◡—◡ | ◡—◡
La vivo, la mia,
Jen ondo en movo,
Dum forte ĝin skuas
De ventoj ekblovo.
Sed jen kvietiĝis
La maro momente;
La ondo ĉe l’ bordo
Ekdormas silente.
Ĝi kuŝas trankvile,
Sin kvazaŭ ne movas,
Kaj tamen ĝi vibras
Kaj tie sin trovas.
La ondo, guteto
En maro de l’ mondo,
Ĝi ankaŭ rebrilas
Per ora sunrondo.
XXX. Ukraina
108. La sorto
(El Taras Ŝevĉenko)
Єсть на світі доля,
А хто її знає?
◡—◡ | ◡—◡
Ekzistas la sorto —
Sed kiu ĝin konas?
Ekzistas libero —
Ĝin kiu disponas?
En mond’ estas homoj,
Disĵetas moneron,
Kaj ŝajne regante,
Ne konas liberon,
Nek sorton, nek forton …
109. Homoj nomas min feliĉa
(Popola kanto)
Кажуть люде, що-м щаслива
Я з того сміюся.
—◡|—◡|—◡|(—◡)
Homoj nomas min feliĉa,
Mi pro tio ridas,
Ĉar kaŝitan mian ploron
Ili ja ne vidas.
Malfeliĉa de naskiĝo
Restos mi ĝis morto.
Kial naskis vi, patrino,
Min por tia sorto!
110. El hejm’ fordonis min patrineto
(Popola kanto)
Оддала мене моя матінка
Та на чужую сторононьку
El hejm’ fordonis min patrineto
Al fremdaj homoj, en fremda land’;
Kaj ŝi proponis, kaj ŝi ordonis,
Sep jarojn resti for,
Sep jarojn resti for!
F I N O