Dum malfeliĉa la naci’
Fariĝas sklavo de tiran’,
Por fremda timo kaj envi’
Libere floros britujan’.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
Post ĉiu bat’ de malamik’
Nur pli majeste staros vi,
Simile kiel kverk-radik’
De vento-sku’ fortiĝas pli.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
Se volos humiligi vin
Tiran’ per ruzo aŭ per fort’,
Ekflamos noble via sin’
Por via glor’ kaj lia mort’.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
Ĉe vi prosperos vilaĝan’,
Komerco brilos en urbar’,
Al vi subiĝos ocean’
Kaj bordoj de l’ regata mar’.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
La muzojn, anojn de l’ liber’,
Vi gaste flegos laŭ destin’;
Insul’ benata, bela ter’,
Protektos multaj koroj vin!
Regu ondojn, Brita ter’,
Britoj vivos en liber’!
8. La silentaj voĉoj
(El Alfred Tennyson)
When the dumb Hour, clothed in black,
Brings the dreams about my bed.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Kiame muta horo, nigrulin’,
Al mia lito venas kun sonĝaro,
Ne voku reen tiel ofte min,
Silentaj voĉoj de la mortintaro!
Al vala voj’, malantaŭ mi restinta,
Kaj al la suna lumo foririnta;
Sed voku min, ho voĉoj de l’ silento,
Antaŭen, al stelara firmamento,
Flagranta en altaĵoj super mi,
Antaŭen, supren! ĉiam pli!
II. Bohema[10]
9. La kroneto
(El la Kralodvora Manuskripto)
Věje větřieček s kněžeckých lesóv,
Běže zmilitka ku potoku.
—◡ | —◡ | —◡
De l’ arbaro princa
Blovas la venteto;
La knabino kuras
Al la rivereto.
Kiam per siteloj
Akvon ŝi ekprenas,
Sur ŝaŭmanta ondo
Florkroneto venas.
Bela la kroneto,
Dolĉa la odoro:
De la violetoj,
De la roza floro.
— «Diru, ho floretoj,
Kiu, en mateno,
Plantis vin en molan
Teron de l’ ĝardeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto flora,
Estus la brilanta
Mia ringo ora.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en mateno,
Ŝiris la floretojn,
Ligis per fadeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto kara,
Estus la plej bela
Mia pinglo hara.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en vespero,
Ĵetis vin en klaran
Akvon de l’ rivero?
Donus mi al tiu,
Donus mi doneton:
De la kapo mia
Rozan la kroneton.»
La knabino kaptas
La kroneton ĉarman, —
Falas, ha! en akvon
Falas ŝi malvarman.
10. Printempa kanto
(El Jaroslav Vrchlický.)
Skřivanek vyliť do mraku
A jasa.
(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡
Flirtis alaŭd’ el sekalo,
Ĝojante;
El griza, nuba vualo
Al miroplena la valo
Ŝutas perlaron kante.
Kaj ĉiu tono arĝente
Sonoras.
Tero aŭskultas atente,
Burĝonojn divenas sente,
Per freŝ-argil’ odoras.
III. Bulgara
11. Saluto al Balkanoj
(El Penĉo Slavejkov)
Aĥ, kade je, ta kade je
Mojto serdce kleto?
—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)
Kie vi, ho ensorĉita
Koro mia, estas?
Enuanta, suferanta
Kor’ ĉe mi ne restas.
Ne ĉi tie estas mia
Koro, la malsana,
Sed ĝi estas tie supre,
Sur montar’ Balkana.
Sed vi estas malproksime,
Balkanaro bela,
Vi patruja, sankta, kara
Hejmo subĉiela!
Kie ajn mi vage migrus,
Serĉas koro mia
Vin, mirinda, vin, gepatra
Loko familia!
Kie ajn en bela lando
Resti for mi devas,
Mi de l’ koro por ĉi tio
Dankon ne ricevas.
Por mi restas same karaj,
En kampar’, ĉe l’ maro,
Vi balkanaj, vi mirindaj
Montoj kaj tombaro.
Korsalutas mi montaron
Sub la neĝvualoj,
Vin, kvietaj ebenaĵoj
Kaj profundaj valoj!
Korsaluton al ombrecaj
Densaj vi arbaroj!
Korsaluton, bonodoraj
Verdaj vi herbaroj!
Korsaluton al balkanaj
Akvoj la arĝentaj,
Al ŝaŭmantaj akvofaloj,
Kaj al vi, torentoj!
Mi salutas vin, dezertoj,
Rokoj eĥoplenaj,
Intermontoj vi malsekaj,
Kavoj malserenaj!
Kie ajn vi estas, ventoj,
Perflugile venu,
Kaj kun Vi, al mia lando,
Korsalutojn prenu!
Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,
Malbenita horo;
Sole tie, sole tie
Estas mia koro!
IV. Dana-Norvega
12. Elekto
(El Björnstjerne Björnson)
Jeg vaelger mig april!
I den det gamle faller.
◡—◡ | —◡ | —(◡)
Mi voĉas por April’!
Malnovo tiam falas,
Novaĵ’ pri rajt’ batalas,
Fariĝas tial bruo;
Sed estas rekonstruo
Pli bona ol trankvil’.
Mi voĉas por April’!
Ĝi skuas malkviete,
Dissolvas, kaj ridete
Senkatenigas fonton,
Fortigas la estonton
De la somera bril’!
13. La nevidebla ĥoro
(El «Brand» de Henrik Ibsen)
Aldrig, aldrig blir du lig ham,
Thi i ködet er du skabt.
◡—◡ | —◡ | —◡ |—◡ | (—)
Neniam, homo, vi similos Lin,
En korpo estas vi kreita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi perdita.
Neniam, vermo, vi similos Lin,
De morto estas vi signita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi juĝita.
Revul’, neniam vi similos Lin,
Vi estas senheredigita;
Ofero via ne riĉigos Lin,
Por tero estas vi kreita!
V. Finna
14. La funebro de patrino
(El eposo «Kalevala»)
Emo tuosta itkemähän,
Kyynelvierus vieremähän.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡