La patrino ploras, ploras,
Larmoj fluas el okuloj,
Ĝis el larmoj tri riveroj
En la landon for disfluas.
Kaj sur tiuj tri riveroj
Tri leviĝis insuletoj,
Kaj sur ĉiu insuleto
Ora monto supreniĝis,
Kaj sur ĉiu ora monto
Tri elkreskis betuletoj,
Kaj sur ĉiu betuleto
Tri kukoloj kantas plende.
Unu vokas: Amo! amo!
Dua vokas: Ho fianĉo!
Tria vokas: Sorto, sorto!
Kiu vokas: Amo, amo!
Tri monatojn ĉiam plendas
Al knabino la sen-ama,
Kiu kuŝas en la maro.
Kiu vokas: Ho fianĉo!
Ses monatojn ĉiam plendas
Al fianĉo la senĝoja,
Kiu ploras pri droninta
Sia bela fianĉino,
Kiu kuŝas en la maro.
Kiu vokas: Sorto, sorto!
Plendas dum la tuta vivo
Al patrino doloranta,
Kiu dum la tuta vivo
Verŝas larmojn senkonsole.
VI. Flandra-Holanda
15. La Flandra leono
(El H. J. van Peene)
Zij zullen hem niet temmen
Den fieren Vlaamschen Leeuw.
◡—◡ | —◡ | —(◡)
Neniam kvietigos
Leonon flandran vi;
Li ĝuos liberecon,
Nenion helpos kri’.
Neniam kvietiĝos
Dum vivos ni, leon’,
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon’.
Rekantaĵo:
Neniam kvietiĝos,
Dum vivos ni, leon’,
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon’.
La temp forglutas urbojn
Kaj falas iam tron’,
Sed ne pereos nia
Popolo kun leon’.
Almarŝas malamikoj,
Minacas mort-furi’,
Ni ridas pri danĝeroj,
Leono apud ni.
Batalas li jarmilon
Por flandra kara sort’,
Kaj restis li potenca
Kaj en juneca fort’.
Pensante, ke li svenis
Aliras vi kun mok’,
Minace kaj terure
Leviĝas li el lok’.
Kaj se intencas oni
Per fals’, perfid’ en fin’
Surprize lin ataki,
Malliberigi lin,
Atentas li pri ĉiu
Suspekta via gest’,
Hirtigas kolhararon
Kaj muĝas reĝa best’.
Sufiĉe da incitoj!
Jen venĝos potencul’:
Al malamik’ li saltas
Kun fajro en okul’.
Disŝiras li kaj rompas
En la batal’furi’;
De sango makulite,
Triumfe muĝas li.
Neniam kvietiĝos,
Dum vivos ni, leon’,
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon’.
VII. Franca
16. Rano kaj bovo
(El Jean de La Fontaine)
La grenouille vit un bœuf,
Qui lui semblait de belle taille.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)
Sur herbej’ sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis, do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.
Ĝi diris al sia baptano: «Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?» — «Ne!» — «Mankas peceto?» —
— «Tre multe!» — «Nun?» — «Same!» — «Jen, kiel mi devis!»
— «Vi ne proksimiĝas!» — Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.
17. Korvo kaj vulpo
(El Jean de La Fontaine)
Maître Corbeau, sur un arbre perché,
Tenait en son bec un fromage.
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)
Sur arbo sidante, la korvo-sinjor’,
Fromaĝon en beko li tenis;
La vulp’, allogite per bona odor’,
Kun tia parolo alvenis:
«Bontagon, sinjoro nobela!
Ho kiel vi estas gracia kaj bela!
Se via voĉet’, en kompar’,
Ne cedas al via plumar’,
Vi estas Fenikso de arbologantoj!»
La korvo, gojega pro tiu admir’,
Por montri belecon de I’ voĉo en kantoj,
Malfermas la bekon: «Grak’!» falas akir’,
Kaj vulpo, kaptante gin, diras: «Eksciu,
Simplul’, ke flatist’ vivas ĉiu
Je l’ kosto de lin aŭskultanta person’.
Fromaĝon valoras ja ĉi-lecion’!»
La korvo ekĵuris en honto, konfuzo,
Ke poste neniu lin trompos per ruzo.
18. Cikado kaj formiko
(El Jean de La Fontaine)
La cigale, ayant chanté
Tout l’été.
—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Kantis dum somer’ sen fin’
Cikadin’.
Kiam frosta vento blovis,
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet’
Da muŝeto aŭ vermet’;
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin’.
Kaj ŝi petis kun insisto:
«Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon’.
Mi vin pagos, laŭ ordon’,
En Aŭgust’, pro best-honor’,
La procenton kun valor’».
Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
«Kion faris vi somere?»
Diris ŝi al pruntulino.
— «Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu — kantis mi».
— «Kantis? — gaja jen meti’!
Nun ekdancu post la kantoj!»
19. La papilio
(El Alphonse de Lamartine)
Naître avec le printemps, mourir avec les roses,
Sur l’ aile du zéphyr nager dans un ciel pur.
◡—◡|◡—|— ║ ◡—◡|◡—|—(◡)
Naskiĝi kun printemp’ kaj morti kun la rozo,
Naĝadi kun zefir’ en la ĉielo pura;
Sur florburĝono sin balanci por ripozo,
Ebrie de l’ arom’, de lum’, aer’ lazura.
La junan polvon for de flugiletoj skui,
Al la ĉiel-arkaĵ’ kun la bloveto flui,
Jen de la papili’ la ensorĉita cel’.
Simile la dezir’: neniam ekhaltante,
Sen plena kontentec’ tuŝetas ĉion vante,
Pro la volupt’ en fin’ — revenas al ĉiel’.
20. La tombo kaj la rozo
(El Victor Hugo)
La tombe dit à la rose:
— Des pleurs dont l’aube t’arrose
◡—◡ | ◡— | ◡— | —(◡)
La tombo diris al la rozo:
«El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor’?»
La roz’ al tombo por rediro:
«Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor’?»
La roz’: «En ombro, tomb’ malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel’».
La tombo: «Mi, ho flor’ plendanta,
El ĉiu la anim’ venanta
Anĝelon faras por ĉiel’!»
21. La rompita vazo
(El Sully Prudhomme)
Le vase, où meurt cette verveine
D’un coup d’éventail fut fêlé.
◡—◡|—◡|—◡|—◡|—(◡)