La vazon, kie mortas la verben’,
Per ventumilo ies man’ ekfendis;
La bat’ apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jen
Nenia bru’ resone sin etendis.
Sed la fendeto, tiel delikata,
Kristalon ĉiutage pli mordante,
Sur sia vojo certa, nevidata,
Rondiris malrapide, sed konstante.
La freŝa akvo gutis for silente,
La suko de la flor’ elĉerpis sin;
Neniu ĝin supozas ĉi-momente,
Rompita estas, do ne tuŝu ĝin!
Simile man’ amata, iafoje,
La koron tuŝetante, ĝin ekfendas;
La koro poste krevas, kaj malĝoje
La flor’ de l’ amo pereante plendas.
Por mond-okuloj restas ĝi senvunda;
Sed ĉiam kreskas, kun mallaŭta plor’,
Vundeto delikata kaj profunda,
Ne tuŝu ĝin — rompita estas kor’!
22. Aŭtuna kanto
(El Paul Verlaine)
Les sanglots longs
Des violons
De l’automne.
◡—◡ | —◡
—◡ | ◡—(◡)
Dum ĝeme-sona,
La violona
aŭtuna spir’,
Premiĝas koro
De monotona
Sopir’.
Iĝante pala
Ĉe la metala
Horo-sonor’,
De l’ rememoro
Iras kun ploro
Mi for.
La vento blovas
Kaj for min ŝovas,
Kaj estas mi,
Kiel falinta
Kaj flaviĝinta
Foli’.
23. Demandoj
(El Jules Laforgue)
— L’espace?
Mon cœur
Y meurt.
◡—(◡)
— La spaco?
Kortim’
Sen lim’,
Ne paco!
— Virino?
Jen sort’:
La mort’
En sino!
— La revo?
Jes, ben’,
Post plen-
Forlevo.
— Sed kion
Do fari,
Por ĉion
Ripari?
— Ĉi tion
Kaj ion,
Ĉi tie
Kaj ie.
VIII. Germana
24. La reĝo de elfoj
(El Wolfgang von Goethe)
Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.
◡ ◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—(◡)
Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l’ vet’?
Tio estas la patro kun sia filet’.
La infanon li bone per brak’ ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l’ brusto lin tenas.
«Kial kaŝas, filet’, la vizaĝon vi time?» —
«Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron’?»
«Mia filo, ĝi estas nebula nur zon’!»
«Infaneto amata, ho venu al mi!
La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj».
«Ĉu vi tute ne aŭdas, no mia patreto,
Kion al mi promesas elfreĝ’ en sekreto?»
«Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli’».
«Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:
Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform’,
Balancante, kantante vin lulos al dorm’».
«Ĉu ne vidas vi tie, patret’ mia kara,
De elfreĝo filinojn en loko malklara?»
«Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize».
«Mi vin amas, belul’, vin posedi deziras,
Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!»
«Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l’ kor’!» —
Frostetremas la patro, akcelas rapidon,
En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma en kort’:
En la brakoj infanon pacigis la mort’.
25. La reĝo de elfoj
(Laŭ la ritmo de l’ originalo por la muziko de F. SCHUBERT)
Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.
Kiu rajdas tra nokt’, kun vent’ pro l’ vet’?
Jen estas patro kun infanet’;
Li havas knabon en zorga pen’,
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren’.
«Filet’, vi kial ektremis pro tim’?»
«Patreto, jen! elfreĝ’ en proksim’!
Elfreĝo kun trenaĵ’ kaj kron’!»
«Filet’, ĝi estas nebulzon’».
«Ho venu do, infan’ al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l’ bordo brilas kolora flor’,
Mia panjo havas vestojn el or’!»
«Patret’, ĉu vi aŭdas, ho mia patret’,
Kion promesas elfreĝ’ en sekret’!»
«Ne timu, filet’, ne timu vi,
Murmuras vent’ en velka foli’».
«Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj belvartos vin;
La filinoj, lertaj en danca rond-form’,
Kantante, dancante vin lulos al dorm’».
«Patret’, ĉu vi vidas, patret’, mia kar’?
En lok’ malhela jen elfinar’!»
«Filet’, filet’, mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize».
«Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet’,
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet’!»
«Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor’!»
La patro tremas, kun granda rapid’
Li rajdas, en brakoj veplendas la id’.
Alvenas li al hejma kort’,
Infanon prenis jam for la mort’.
26. Trovita
(El Wolfgang von Goethe)
Ich ging im Wald
So für mich hin.
◡—◡ | ◡—◡
Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.
Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.
Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
«Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?»
Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden’ ĉe l’ dometo.
En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.
27. Ruĝobuŝa knabineto
(El Heinrich Heine)
Mädchen mit dem roten Mündchen,
Mit den Äuglein süß und klar.
—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Ruĝobuŝa knabineto
Kun la dolĉa klar-okul’!
Nur pri vi, ho knabineto,
Ĉiam pensas, mi solul’.
Longa vintre la vespero,
Do mi volus, knabinet’,
Kun vi ridi, kun vi sidi
En trankvila kameret’,
Volus premi buŝon mian
Al la eta blanka man’,
Plori larmon emocian
Sur vin, eta blanka man’!