28. Saluto al maro
(El Heinrich Heine)
Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar’!
Mi vin salutas dekmilfoje,
El koro ĝojanta,
Kiel vin salutis
Dek mil grekaj koroj,
Fortaj en mizero,
Hejmon postulantaj,
En mondo gloraj, grekaj koroj.
Balancis sin ondoj,
Balancis kaj bruis;
La suno verŝis sur ilin rapide
La rozajn ludantajn lumojn;
La timigitaj mevaj aroj
Flugadis for, laŭte kriante,
Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,
Kaj for eksonis kiel venka kri’:
Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar’!
Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,
Kiel sonĝoj infanaj io briletas
Sur via vasta balanca ondar’.
Al mi rememoro rakontas denove,
Pri ĉiu amata bela ludilo,
Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,
Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,
Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,
Kiujn vi kaŝas mistere
Malsupre en domo kristala.
Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!
Kiel floro velkinta
En la kapsul’ de botanikisto
Kuŝis la kor’ en la brust’,
Mi sentas, kvazaŭ longan vintron
Malsana mi sidis en ĉambro malluma,
Kaj nun mi ĝis lasas subite
Kaj brile kontraŭ mi radias
La smaragda printempo, vekita de l’ suno,
Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,
Kaj la junaj floroj min rigards
Per siaj okuloj, la bonodoraj;
Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,
Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —
Thalatta! Thalatta!
Vi brava kor’ retiriĝa!
Kiel ofte, maldolĉe-ofte,
Vin premis de l’ Nordo barbarinoj!
El grandaj okuloj venkantaj
Ili pafis brulantajn sagojn;
Per vortoj kurbe glatitaj
Minacis fendi mian bruston;
Per kojnoskribaj biletoj disrompis
Mizeran cerbon mian surdigitan —
Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,
La sagoj siblis, la batoj krakis,
Kaj de la nordaj barbarinoj
Mi estis premita ĝis la mar’ —
Kaj libere spirante mi vin eksalutas,
Amata, savanta mar’,
Thalatta! Thalatta!
29. Al la vespera stelo
(El «Tannhäuser» de Richard Wagner)
Wie Todesahnung Dämm’rung deckt die Lande,
Umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim’,
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.
Aperas jen, vi stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
Diŝigas ombrojn ĉarma la radi’,
Amike montras la vojon al mi.
Ravite, ho vespera stel’,
Mi vin salutas sur ĉiel’;
Kaj de fidela mia kor’
Salutu ŝin en tiu hor’,
Kiame flugos ŝi de l’ tero,
Al anĝelar’ en supra sfero.
30. Embaraso
(Kanteto)
Ich möchte dir wohl etwas sagen,
Doch weiss ich leider selbst nicht was.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Al vi mi volus diri ion,
Sed kion, mem ne scias mi;
Kaj se vi min demandus tion,
Mi nur respondus tion ĉi:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
Se kanti kanton mi ekprovas
Al vi irantan, al la kor’,
Mi sole unu vorton trovas
En la anim’ je ĉiu hor’:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
Mi volus skribi letereton,
Malkovrus mian koron ĝi;
Tro malfacile! nur vorteton
Mi skribas kaj ne scias pli:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
IX. Greka antikva
31. Prometeo katenita
(El dramo se Ajsĥylos)
ὦ δῖος αἰθὴρ καὶ ταχύπτεροι πνοαί,
ποταμῶν τε πηγαί, ποντίων τε κυμάτων
(Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj,
Potamôn te pegàj pontion te kymàton)
◡—◡|—◡|—◡|—(◡|—◡|—◡)
◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡
Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj!
Torento-fontoj kaj de l’ ocean-ondegoj
Sennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero!
Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond’, rigardu:
Jen kion de l’ diar’ suferas mi, mem dio!
Rigardu, kian humiligon
Kaj turmentadon dum jarmiloj
Suferos mi! Elpensis jen
Por mi la nova estro de la dioj
Ĉi tiun senhonoran malliberon!
Ve, ve! mi ĝemas pro l’ nuneco
Kaj pro l’ sufer’ estonta! Kiam ajn
Finiĝos miaj turmentoj?
Sed kion diras mi? Ĉu mi ne antaŭvidas
Plej malproksiman estontecon? Min surprizi
Sufer’ ne povas ja. Mi devas destinaĵon
Toleri plej facile, konsciante tion,
Ke estas ĝi nerezistebla mond-nepreco.
Sed kiel ŝanĝos sorto tiun ĉi ekziston,
Ne diros mi, nek mi silentos, sed benaĵon
Mi donis al homar’ kaj nun mi jugon portas.
En stip-bastonon kaŝis mi la fajrofonton
Ŝtelakiritan, kiu granda ben’ al homoj
Kaj instruist’ fariĝis ja pri ĉiuj artoj.
Pro tia peko mi suferas tian punon,
Forĝite per katenoj al aer’-altaĵoj.
Ho! ho!
Jen kies eĥo? Kies spiro min alblovas?
Ĉu estas dioj, homoj? aŭ ĉi ambaŭ kune
Alvenas al limrando mem de l’ mondo,
Por vidi mian suferadon? aŭ pro kio?
Rigardu katenitan, malfeliĉan dion,
Min, Zeŭsan malamikon, for de kiu
Malame sin forturnas ĉiuj dioj,
En Zeŭsan or-kortegon enirantaj,
Ĉar tro mi amis la homaron!
Ve, ve! mi ree kian bruon aŭdas?
De birda plumar’? Etero ektremis
De zume svingataj malpezaj flugiloj!
Sed kio ajn venas, ĝis vekas teruron.
32. Strofo pri amo
(El «Ifigéneja» de Eŭrpides)
μάκαρες οἳ μετρίας θεοῦ
μετά τε σωφροσύνας μετέσχον λέκτρων Ἀφροδίτας
(Mákares hoj metrias theû
Metá te sofrosynas metésĥon léktron Afrodítas
—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—(◡)
Feliĉulo el amo-font’
Trinkas modere, sorbas nur
El Afrodita pokalo.
Klara ĉielo alridas lin,
Ondoj-muĝadon ne aŭdas li.
Per duspecaj sagoj de l’ am’
Pafas Eros, di-orharul’:
Feliĉigas tiu ĉi ĵet’,
La alia estas malbeno.
Do forturnu duan de mi;
Min favoru Kipra diino!
Por mi estu kvieta volupt’,
Nur la ĉasta flamo por mi!
Benu, ho Afrodito min,
Sed forestu via furio!