Выбрать главу

X. Greka nova

33. Prometeo katenita

(El Solomos)

Tin idha tin Ksanthùla, Tin idha pses argà. ◡—◡ | —◡ | —(◡)
Mi vidis ŝin hieraŭ Malfrue: Blondulin’ Eniris barkon, kiu El hejm’ forportis ŝin.
Plenblovis blankajn velojn De l’ freŝa vento flu’, Kiel kolomb’ etendas Blank-flugiletojn du.
Salutis ŝi amikojn, Salutis kun malĝoj’, Adiaŭ-redirante Per tuk’ je lasta foj’.
Kaj post la salutado Mi restis tie ĉi, Ĝis malproksimo ĉion Forkaŝis jam al mi.
Mi post mallonga tempo Ne scius diri jam, Ĉu brilas blanka velo Aŭ mara ŝaŭmo-skvam’.
Post kiam velon, tukon, Forkaŝis akvo-stri’, Ekploris la amikoj, Ekploris ankaŭ mi.
Ne barko min plorigis, Nek vel’ plorigis min, Mi ploris pro iranta Fremdejon blondulin’.
Ne ploras mi pro barko, Kun blanka vel’ sur mar’, Mi ploras blondulinon Kun ŝia blonda har’.

XI. Hispana

34. La arbo de l’ espero

(El Martinez de la Rosa)

Al pié nace de una cuna El árbol de la esperanza ◡—◡|—◡|—◡|—◡
Elkreskas arbo de l’ espero Ĉe la lulilo de l’ infano, Laŭ vent-ekblovo balancate, Rompebla kiel trema kano.
Per feliĉeco ĝin karesas Zefiro dolĉa dum momento; Tuj ĝin sekigas vent’ el nordo Aŭ suda ĝin bruligas vento.
Nur tre malofte maturiĝas La frukto el floraro ĉarma; Kiele frua migdal-floro Pereas dum maten’ malvarma.
Pli alten kiom ĝi leviĝas, Des pli minacas ĝin danĝeroj; Kiele cedro altekreska Alvokas fulmojn el eteroj.
Ripozas aglo la fiera En ĝia verda pinto alte, Dum la insektoj-perfiduloj Malsupre mordas ĝin senhalte.
Profunden iras la radikoj, For etendiĝas ĉiu branĉo — Apenaŭ arbo donas ombron, Faligas ĝin de l’ mort’ ektranĉo.

XII. Hungara

35. Patriota kanto

(El Sándor Petőfi)

Devizo

Szabadság szerelem, E kettö kell nekem. ◡—◡|—◡|—◡|—◡
La amon kaj sendependecon, Nur ilin kore mi rekonas; Al mia amo — liberecon, Mi amon al patruj’ fordonas.
Tied vagyok, tied hazám, E sziv, e lélek. —◡|—◡|—(◡|—◡)
Via estas, ho patrujo, Mia kor’, anim’! Kiun amus mi en mondo, Se ne vin sen lim’?
En preĝej’ de mia sino Vi altar’, patruj’, Ĝin bezonu, la preĝejon Mi faligos tuj!
Kaj por lasta fojo preĝos La falanta sin’: Benu Dio la patrujon, Benu Dio ĝin!
Sed mi diras al neniu El amika rond’, Ke vi estas plejkaraĵo Mia en la mond’.
Viajn paŝojn mi senĉese Sekvas sur la ter’, Kaj ne kiel ombr’ migranton Nur dum belveter’.
Sed, se kreskas ombro, kiam Venas la vesper’, Pli malĝojas mi pro nokto Super patra ter’.
Iras mi al viaj anoj, Kun pokal’ en man’ Peti sorton, ke rebrilu Vi per nova san’.
Trinkas mi el glas’ ĝis lasta La gutet’ da vin’, Vin’ maldolĉa — miaj larmoj Falas ja en ĝin.

XIII. Itala

36. La interna zorgo

(El Pietro Metastasio)

Se a ciascun l’ interno affanno Si leggesse in fronte scritto. ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Se zorgo interna skribite Sur fruntoj legiĝus, kunfrato, Tre ofte envio subite For-cedus al kora kompato.

37. Mia estrino

(El Dante Alighieri)

Tanto gentile e tanto onesta pare La Donna mia quand’ ella altrui saluta. ◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —◡
Aperas jen, modeste kaj ĝentile, Estrino mia kun la gest’ saluta; Tremante ĉiu lango iĝas muta, En bril’ okuloj klinas sin humile.
Sentante laŭdojn, iras ŝi trankvile, De l’ honesteco envestite tuta, Sur teron kvazaŭ ĉielalto kruta Fluigis mirindaĵon perflugile.
Kaj ŝi afable donas por admiroj Dolĉecon tian per okul’ al koro, Ke tiu nur ĝin konas, kiu provas;
De ŝiaj lipoj sin karese movas Spireto ama, plena de favoro, Ke diras al anim’: «Al mi, sopiroj!»

38. Kora enuo

(Ario de Tomaso Giordani)

Caro mio ben, Credi mi almen’ ◡—◡ | —(◡) —◡ | ◡—(◡)
Ho, karulin’, Vi kredu ĝin: Sen vi, trezor’, Enuas kor’.
Por mi, fidela, En ĉiu hor’, Ĉesu kruela Via rigor’.
Ho, amatin’, Vi kredu ĝin: Sen vi, trezor’, Sopiras kor’!

39. La morto de Julia

(Ario de Luigi Denza)

L’ ho veduta distesa sul suo letto, E in sembianza pareva un angioletto. —◡ | —◡ ║ ◡—◡ | —◡ | —◡
Etendite sur la litaĵo hela, Ŝi similis al anĝelet’ ĉiela. Ŝi, anĝelo, rompita de sufero, Min alvokis, flugonte for el tero.
Kaj ŝi plendis pri kora la doloro, Ke nur pacon deziras ŝia koro, Kaj sopiris, ke Dio sendu morton, Ĉar por vivo ŝi jam ne havas forton.
Do, tremante, aliris mi proksime, Metis buŝon al ŝia frunto time. La vizaĝon la morto glaciigis; Malbenita dolor’! min ne mortigis.
Ŝin detruis de l’ amo la pasio; Malfeliĉa ne sciis ŝi pri tio; Nek divenis la kaŭzon hom’ alia. Forportita ŝi estis, kara mia!

XIV. Japana

40. Uta-kantoj

Aŝibiki no, Jamadori no o no. —◡|—◡|—◡|(—◡)
Kiel etendita Pava vosto — nokto fluas. Kiel longe mi enuas, Sopirante, dormiĝante, Sole, sur sternaĵo lita.